Ceramiko
La china ceramiko havas historion de
10 mil jaroj. Estas notite en historiaj libroj, ke
jam en la primitiva socio la prapatroj de la chinoj
faris argilajn cherkojn, tamburojn kaj kuir-pelvojn
uzatajn sur shtono ardigita per fajro. Oni elterigis
multajn argilajhojn en la ruinoj de la frua periodo
de neolitiko antau 6 mil - 10 mil jaroj en Hemudu
de Yuyao-gubernio, Zhejiang-provinco, kaj Yixing-gubernio,
Jiangsu-provinco.
En la meza kaj posta periodoj (la 50-a
- la 20-a jc. a.K.) de neolitiko estis la kolor-ceramikajha
Yangshao-kulturo, kiu ekzistis en la nunaj Henan,
Gansu, Xinjiang, Qinghai, Ningxia, Shaanxi, Shanxi,
Hebei, Sichuan kaj Shandong. La tiamaj ceramikajhoj
estas dikaj, pezaj kaj stabilaj. Post polurado oni
desegnis per rugha kaj nigra koloroj sur ili fishojn,
ranojn, homajn vizaghojn, cervojn, petalojn kaj ondojn,
kiuj aspektas simple kaj vivece. Poste sekvis Longshan-kulturo
(en la nuna Shandong-provinco), kiu havis la nigran
ceramikajhon kiel la chefan. Tiam oni jam uzis simplan
rotacian mashinon en produktado. La formoj de ceramikajhoj
multe pli varias ol la antauaj. Iuj dikas nur iom
pli ol unu milimetron. Tial la nigra ceramikajho nomighas
ankau ovoshela ceramikajho.
En Shang-dinastio (la 16-a - la 11-a
jc. a.K.) aperis la blanka ceramikajho kun elegante
gravuritaj bildoj de nubo, pluvo kaj flugilo de cikado,
kaj ankau glazurita ceramikajho, kio markis la transiron
de fajencajhoj al porcelanajhoj.
La ceramikajhoj de Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K.
- 220 p.K.) faritaj el subtila fajenco estas multspecaj.
Inter ili estas kruchoj, teleroj, bovloj, kandelingoj,
akvopotoj k.a.; la glazuroj estas blua, verda, flav-verda,
nigra, bruna, orangha kaj arghenta. Tiam furoris luksa
entombigo, tial aperis belegaj kunentombigitajhoj.
En 1974 oni trovis kavon de terakotaj homoj en la
orienta parto de la mauzoleo de la Unua Imperiestro
de Qin-dinastio en Lintong, Shaanxi-provinco. La kavo
kovras 13 000 kvadratajn metrojn. Tie estis elterigitaj
pli ol 6 000 malhele grizaj terakotaj militistoj kaj
chevaloj, kun meznombra alteco de 2 metroj. La kirasuloj
kun lanco enmane aspektas versimilaj kaj bravaj. La
chevaloj estas fortaj, proporcie kaj anatomie ghustaj,
kun levita kapo. Ili direktas koleran rigardon antauen,
kvazau pretante tuj galopi al batalkampo. La tuta
sceno de la terakota legio donas fortan kaj imponan
impreson. Ili estas raraj artajhoj de Chinio.
Plej eminenta verko en la china ceramika
historio estas trikolora ceramikajho de Tang-dinastio
(618-907). Post Song-dinastio (960-1279), precipe
en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911), la ceramiko
de Foshan de Guangdong-provinco, Yixing de Jiangsu-provinco,
Zibo de Shandong-provinco, Jianshui de Junnan-provinco
kaj Rongchang de Sichuan-provinco rimarkinde disvolvighis
kaj la fajencajhoj de Yixing farighis plej famaj.
 La
purpuraj terakotajhoj de Yixing, precipe ghia tekrucho,
estas stile modestaj kaj elegantaj. Teo, infuzita
en tia krucho, ne perdas sian delikatan guston. La
terakotajhoj de Yixing estas populare uzataj en la
kamparanaj familioj kaj tetrinkejoj en suda Chinio.
Rigore postulas la tekniko de farado de la purpuraj
terakotajhoj, kiu enhavas argil-preparon, bakadon,
formigadon kaj gravuradon. Oni uzas, krom purpura,
ankau rughan, verdan, vermiljonan, brunan, flavaverdan
kaj blankan argilojn. La tekrucho havas formon de
bambuo, arbostumpo, kukurbo, lotusfloro, lotusradiko
au akvomelono. Ghi estas okangula au ovala. La formo
estas harmonia kaj eleganta. Per grifelo majstroj
gravuras bildon, kaligrafajhon, epigrafon kaj stampon
sur sia verko. Oni kreas sian verkon kun granda skrupulo.
Ekz., la kruchaj kovrilo kaj korpo estas faritaj tiel
ghustaj kaj hermetikaj, ke preskau ne rimarkeblas
fendo inter ili. Estas tekrucho farita de majstro
de Ming-dinastio, kiun oni povas levi, prenante ghian
kovrilon, kiam la krucho estas plenigita de teo. Post
polurado ekbrilas la purpura terakotajho. Multfoja
lavado kaj vishado dum uzado faras la terakotajhon
brila, tial ghi estas alte taksata kaj shatata de
kolektantoj.
Terakotajhoj de Qinzhou, Guangxi, aperis
en Tang-dinastio kaj famighis en la regperiodo (1851-1861)
de imperiestro Xianfeng de Qing-dinastio. La produktajhoj
estas faritaj el okra kaj delikata argilo, kiu havas
funkcion de akvosorbo kaj aerotralaso. Teo, infuzita
en tekrucho el tia argilo, ne perdas sian delikatan
guston. Akvo en vazo el tia argilo estas neputrema.
Kaj floroj en ghi floras pompe kaj la radikoj ne putras
rapide. Ne putremas ankau la manghajho somere konservata
en tia ceramikajho. La fajencajho, produktita en Jianshui
de Yunnan, estas fortika. Frapata, ghi sonas metale.
La fajencajho de Shiwan, Guangdong-provinco, aperis
en Song-dinastio kaj famighis en Ming-dinastio pro
siaj richkoloraj glazuroj safira, viola, grenatkolora
k.a. La skulptitaj argila arhato kaj palaca servistino
en Qing-dinastio estas ghiaj reprezentaj verkoj.
|