Arto de Sigelila Gravurado
La arto de sigelila gravurado estas unu
el la originalaj tradiciaj artoj de Chinio. Kutime
oni gravuras sur sigelilo ghuan-kaligrafajhojn.
 Antau
3 000 jaroj, en Shang-dinastio de Chinio, oni gravuris
ideogramojn sur testuda shelo au besta osto. La unuaj
sigeliloj aperis en la periodo de Printempo kaj Autuno
kaj tiu de Militantaj Regnoj (770-221 a.K.) kaj oni
nomis ilin shi. Ili estis faritaj el jado au
bronzo kaj servis kiel autentikigilo de la suvereneco
de regho. Poste oni faris sigelilon tigr-aspekta en
du pecoj. Ghi estas autentikigilo por komandi armeon.
Post sia unuigo de Chinio la Unua Imperiestro
(259-210 a.K.) de Qin-dinastio difinis, ke shi estas
uzata ekskluzive de imperiestro. En Han-dinastio£¨206
a.K. -220 p.K£©estis difino, ke la sigeliloj de imperiestro,
lia edzino kaj dukoj havas la nomon shi , tiuj
de shtataj oficistoj jin, kaj tiuj de generaloj
ghang. Oni distingis rangojn de posedantoj
per materialo de sigelilo, formo de ghia tenilo kaj
koloro de rubando sur ghi. La sigeliloj estas faritaj
el oro, arghento, bronzo, jado k.a. La teniloj havas
formojn de tigro, testudo kaj aliaj. La rubando estas
purpura, blua, nigra au flava.
Antikve sigeliloj estis praktike uzataj.
En la dinastioj Sui, Tang kaj Song (518-1279) prosperis
kaligrafio kaj pikturo, sed ilin ne sekvis la arto
de sigelila gravurado. La ideogramoj sur sigeliloj
de tiamaj shtataj oficistoj estas rigidaj kaj malfacile
legeblaj. Tamen jam aperis aprecaj sigeliloj. Aprecisto,
kolektanto au imperiestro sigelis per sia sigelilo
majstrajhojn de kaligrafo kaj pentristo por atesti,
ke li ilin posedis au ghuis. En la lastaj jaroj de
Yuan-dinastio (1279-1368) pentristo Wang Mian faris
shtonan sigelilon kaj sigelis siajn pentrajhojn per
ghi. En Ming-dinastio (1368-1644) la arto de sigelila
gravurado atingis la kulminon de sia prosperigho.
Eminenta kaligrafo-pentristo Wen Peng (1498-1573)
liberigis la arton de sigelila gravurado el la kadro
de nura praktika uzo kaj multe levis ghian artan valoron.
Poste gravuristo He Zhen kaj Wen Peng kune esploris
pri la gravura arto. Dum sia vivo ili faris multe
da sigeliloj kaj havis aron da lernantoj. De tiam
sigelila gravurado ne estas nur por autentikigo, sed
farighis ankau memstara arto. En la 400 jaroj de la
tempo de He Zhen kaj Wen Peng ghis la lastaj jaroj
de Qing-dinastio (1644-1911) pompe kreskis la arto
kaj aperis multaj skoloj.
En la antikva Chinio, krom sigeliloj
por shtataj oficistoj, estis ankau privataj sigeliloj,
kiuj estis faritaj lau shato. Estas multspecaj privataj
sigeliloj, inter kiuj estas noma, koresponda, piktura,
talismana, domnoma, kolekt-apreca kaj maksima sigeliloj.
Maksima sigelilo entenas tre buntan enhavon. Idiotismo,
sentenco, verso au vulgara frazo chiu povas esti ghia
enhavo. Estas bilda sigelilo, kiu ne servas kiel autentikigilo.
Tia sigelilo ofte prezentas homon, beston, chasadon
au dancadon, iafoje familian kaj personan nomojn garnitajn
per troigita kaj viveca drako, tigro, unukornulo,
fenikso au testudo.
 La
arto de sigelila gravurado distingighas per sia harmonia
kunfandigho de kaligrafio kaj gravurado. Bona sigelilo
devas esti kun harmonie dispoziciitaj kaj lerte gravuritaj
kaligrafajhoj. Tre gravas la unueco inter gravuro,
enhavo kaj formo. Ekde Yuan-dinastio chinaj kaligrafoj
kaj pentristoj kutime faras sigelon sur siaj verkoj.
Tio estas propra al la chinaj kaligrafio kaj pikturo.
Estas diversspecaj sigeliloj por kaligrafajhoj kaj
pentrajhoj, ekzemple, noma, komenca, fina kaj kolekt-apreca
sigeliloj. Oni faras noman sigelon post subskribo.
Ghi devas esti same granda kiel la subskribo. Se oni
volas fari du nomajn sigelojn, unu el ili devas esti
intajla. Komencan sigelon oni faras dekstre, sur supra
margheno, kaj la sigelo povas esti ortangula au ovala.
Finan sigelon oni faras maldekstre, sur malsupra margheno.
Kaj kolekt-aprecan sigelon oni faras sur konvena loko,
ke ghi ne malbeligu la verkon.
La arto de sigelila gravurado de Chinio
prosperighas kun la kaligrafio kaj pikturo. Kiel brila
perlo, ghi glimas inter la artoj de la tuta mondo.
|