En Chinio oni simboligas naskighjaron
per 12 bestoj. La 12 simbolantaj bestoj lauvice estas
muso, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, chevalo,
shafo, simio, koko, hundo kaj porko. Lau la china
tradicio chiu jaro portas nomon de unu el tiuj bestoj.
Ekzemple, la jaro 1987 estas leporjaro.
En la malnova Chinio oni kutime kalkulis
aghon per la nomoj de tiuj 12 bestoj. Ili alternas
kaj post chiu dekduo da jaroj ripetighas denove. Ech
nun tiu kalkula metodo de agho estas vaste uzata en
Chinio. Kiam du homoj renkontas unu la alian, ili
kutime demandas: "En kiu bestjaro vi naskighis?"
Estas du eblaj respondoj: Iuj chinoj kutime diras
sian plenjaran aghon, dum la aliaj sian neplenjaran
aghon, kio kauzas al ies ekzakta agho diferencon de
1-2 jaroj. Se oni aplikas la metodon kalkuli aghon
per bestjaro, do oni nuligas la diferencon en aghokalkulado.
Simboligo de naskighjaro per 12 bestoj
aperis en Chinio antau tre longe. Pri tio Wang Chong,
filozofo de la Orienta Han-dinastio (25-220), faris
kompletan noton en sia verko. Sed ghis nun neniu povas
certigi, kiam kaj kiel naskighis tiu metodo. Iuj opinias,
ke ghia deveno eble rilatis al astronomio. Guo Moruo
(1892-1978), fama china sciencisto kaj arkeologo,
opiniis, ke ghi estis kreita en Han-dinastio sur la
bazo de zodiako de Babilonio (t.e. Shafo, Tauro, Ghemeloj,
Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario,
Kaprikorno, Amforo, Fishoj) kaj kun konsidero de chinaj
propraj moroj kaj kondichoj.
En la malnova socio superstichulo kutime
petis auguriston diveni, chu lia filo (au filino)
povos fianchighi kun tiu au chi tiu fraulino (au fraulo)
lau la karakteroj de tiuj 12 bestoj. Ekzemple, laudire,
la geedzigho de fraulo kaj fraulino, kiuj naskighis
en la jaroj de drako kaj tigro respektive, estis malpermesita,
alie ili dronos en tutviva kverelado. La gejunuloj,
kiuj naskighis en la jaroj de koko kaj hundo respektive,
ne povas geedzighi, alie ili ne povas kunvivi la tutan
vivon. Terure absurda estas tio, ke la bopatrino kaj
bofilino, kiuj ambau naskighis en la shafjaro, vivus
en malharmonio, char lau sortodivenisto, kiam du shafoj
renkontighas, ili chiam shatas kornobati unu la alian.
Kun disvolvigho de la scienco oni nun jam ne kredas
tiujn absurdajhojn. Nun iuj chinoj ankorau tre atentas,
kiu besto simbolas ilian naskighjaron, kaj precipe
maljunuloj chiam esperas, ke la simbola besto alportos
al ili felichon kaj ghojon.
Kutime, en la fino de la jaro jam aperas
en magazenoj bildoj, ludiloj kaj metiartajhoj kun
bestfiguro de la sekvanta bestjaro. Ekde la jaro 1980,
la jaro de simio, Chinio emisias serion da poshtmarkoj
kun bildoj de tiuj 12 bestoj chiujare po unu speco.
Tiamaniere oni devas atendi 12 jarojn por akiri kompleton
da poshtmarkoj de 12 bestoj. La poshtmarkoj estas
tre maloftaj kaj tre shatataj de filatelistoj.

|