La
arto de laka gravuro naskighis en Chinio antau pli
ol 3 mil jaroj. Ghi aperis en Pekino en Yuan-dinastio
(1279-1368 p.K.) kaj prosperis en dinastioj Ming (1368-1644)
kaj Qing (1644-1911 p.K.). La artajho estas fama tra
la mondo pro sia delikata gravurado. En la 20-aj jaroj
de la lasta jarcento iu laka gravurajho de Pekino
gajnis oran medalon en la Panama Universala Foiro.
Marte de 1984 en la Lepsika Printempa Internacia Foiro
china laka gravurajho, florkorba pleto, gajnis oran
medalon.
La
pekinaj lakaj gravurajhoj havas ene lignan korpon
au metalan korpon el kupro, fero, aluminio. Oni lakas
la korpojn per china lako, dekojn kaj ech centojn
da fojoj laubezone de iliaj formo kaj desegno. Ili
estas vermiljone lakitaj kun flava, verda au nigra
fono. Sur la lakajhoj oni faras desegnojn, poste gravuras
delikate kaj fine faras el ili belajn artajhojn.
Tial artajhoj estas finfaritaj post dekoj
da procedoj. La farado de ordinaraj artajhoj dauras
ghenerale duonjaron, dum altklasaj artajhoj postulas
multe pli da tempo. Ili, diferencaj de lignogravurajhoj
kaj aliaj lakajhoj, estas originalaj tradiciaj metiartajhoj
de Chinio.
La
lakaj gravurajhoj de Ming-dinastio estas simplaj en
desegno kaj modestaj en stilo, dum tiuj de Qing-dinastio
kun versimilaj bildoj estas delikate gravuritaj kaj
inkrustitaj. Nun la metiistoj de Pekino heredis la
tradician arton kaj transplantis skulptadon sur laka
gravurajho, tiel ke la antikva metiarto faris pluan
pashon antauen. En la lastaj jaroj ili faris multe
da belaj artajhoj, ink. de malgranda shminkujo, 3
m. longa ekrano kaj diversaj vazoj en antikava gusto.
La
florkorba pleto farita de Du Bingchen ja estas unu
el tiaj majstrajhoj. Ghi montras arton de florskulptado
kreitan de la majstro post lia multjara praktikado.
La florkorba pleto 50.7 cm. diametra pompas per china
rozo, peonio, osmanto, magnolio, umefloro kaj krizantemo.
La petaloj estas legheraj kaj mincaj, la tigoj interkrucighantaj,
la folioj kushantaj dorse au kuspe kun klaraj vejnoj.
Kia mirinda kreajho!
Estas
originala la saniga globo kun kupra korpo, unu speco
de lakaj gravurajhoj. Ghi, facile portebla kaj utila
por movo de man-artikoj, estas eleganta metiartajho
por donaco.
Pejzagha pleto, alia speco de lakaj gravurajhoj,
surhavanta historiajn vidindajn lokojn kaj pejzaghojn,
estas delikate farita kaj bele ornamita. Tia pleto,
forte elspiranta la trajton de la china tradicia metiarto,
estas singfoplena memorajho.
Akvario
kun bildo "Nau Drakoj Malkvietigas Maron",
kun diametro de 1 m., estas plena de mita koloro.
La artajho, vermiljona, estas impona kaj bele gravurita.
La drakoj kaj la ondoj estas vivece reaperigitaj.
La akvario estas subtenata de subtenilo en formo de
kvin brunaj lakaj drakoj, kio faras la artajhon perfekta
kaj harmonia.
La metiistoj uzas lakan gravuradon en
farado de mebloj. Ili faras la chinstilajn meblojn
pli luksaj. Jen ghojiga pasho de la arto al praktika
uzo.
La pekinaj lakaj gravurajhoj estas shatataj
de la popolo pro sia arta eleganteco, kombino de reliefo
kaj chinstila pentrarto, kaj taugo por longtempa uzado
kaj konservado.
|