Brodado estas fari desegnon, bildon au
ideogramon sur silka au kotona teksajho per diverskoloraj
fadenoj el silko, lano, kotono, oro, arghento au haroj.
La plej frua brodajho nun trovebla en
Chinio estas elterigita en 1958 el tombo de la Periodo
de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.) che la urbo
Changsha. La silka brodajho portas desegnon de drako
kaj fenikso broditan per chenaj kudreroj. La kudreroj
estas ordaj, la brodado delikata kaj la figuroj vivecaj.
En
Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) jam aperis broda
metio. En Tang-dinastio (618-907 p.K.) la brodarto
maturighis kaj aperis diversaj brodmanieroj. En Song-dinastio
(960-1279 p.K.) brodado estis uzata pli vaste. Trovighis
broditaj silka romba surbrusta tuko, gaza festono,
silkaj kapkuseno, kaptuko, supervesto, porjupa zono
ktp. La desegnoj sur brodajhoj estis simplaj kaj vivecaj
kun densa loka stilo. Estis aplikitaj diversaj komplikaj
brodmanieroj. En Qing-dinastio (1644-1911) la brodarto
de Chinio atingis sian kulminon. Pli ekspansiis la
produktado kaj starighis en diversaj lokoj privataj
metiejo, kiuj konkurencis kun la shtataj. La brodistinoj
strebadis al chiam pli perfekta projektado de desegnajhoj
kaj lerta tekniko kaj kreis senprecedence abundajn
specojn kaj brodmanierojn, kiel ekz. ambauflanka silka
brodajho, ambauflanka gaza brodajho, lanfadena brodajho.
Tiel formighis la stilo harmonie kombinanta realismon
kaj dekoron. Aparte menciindas, ke la aktoraj kostumoj
broditaj per pluraj brodmanieroj impresas lukse kaj
impone kaj plene spegulas la altan brodarton de Qing-dinastio.
Inter la chinaj brodajhoj la brodajhoj
de Suzhou, Hunan, Sichuan kaj Guangdong estas konataj
kiel kvar famaj specoj de la chinaj brodajhoj.
La Suzhou-stilaj brodajhoj produktighas
en la urbo Suzhou kaj Wuxian-gubernio kaj servas chefe
kiel aprecaj kaj enchambraj ornamajhoj. Ili karakterizighas
per fajne dividitaj silkaj fadenetoj, elegantaj koloroj,
richaj brodmanieroj kaj glataj kudreroj. En longa
praktikado la tieaj brodistinoj kreis teknikon dividi
silkajn fadenojn en plurajn fajnajn fadenetojn, mikse
tordi tiujn dividitajn malsamkolorajn fadenetojn en
unu kaj brodi per tia fadeno. Por fidele kaj perfekte
reaperigi malsamajn figurojn la brodistinoj devas
atenteme studi la projekton kaj uzi kelkdekojn, ech
centojn da brodmanieroj.
Dum la pasintaj 40 jaroj, sur la bazo
de tradicia broda tekniko la brodistinoj de Suzhou
elbrodis grandnombron da elstaraj artajhoj, kiaj "Blanka
Pavo", "Turdo sur Spektabilo" kaj "Ok
Katoj". Precipe la broditaj katidoj ghuas renomon
pro delikateco kaj viveco. La ambauflanka brodajho
"Blanka Katido kaj Manto" allogas per subtila
kaj eleganta brodado, lakona strukturo, viveca bildo,
mildaj kaj atikaj koloroj kaj trafe prezentas interesan
ludon de blanka katido kaj manto. Ghi estas ghuebla
de ambau flankoj.
La Hunan-stila brodajho disvolvighis
sur la bazo de popola brodado kaj chefe karakterizighas
per trajtoj de chinstilaj pentrajhoj kaj realisma
stilo. Ghi aplikas pli ol 30 brodmanierojn. Farante
malsamajn desegnajhojn, oni uzas malsamajn manierojn.
La brodajho "Pavo kaj Peonio" impresas lukse,
kolorvarie kaj donas belan artan ghuon. La majstra
tekniko de la brodajho de Hunan estas brodi leonon
kaj tigron. Bonan ekzemplon donas la artajho "Leono".
La brodita leono kun ronde malfermitaj okuloj kaj
levita kapo, mughanta kaj staranta alte, montras la
majestecon. Por tiu brodajho oni uzis novan brodmanieron,
tiel ke la leonharoj vidighas kvazau veraj.
La Sichuan-stila brodajho produktighas
en la Ebenajho de okcidenta Sichuan-provinco kaj distingighas
per variaj brodmanieroj, glataj kudreroj kaj kolorbrileco.
Ghiaj reprezentaj verkoj estas "Karpo sub Hibisko",
"Kokoj kaj Rinantoj". "Karpo sub Hibisko"
estas brodita sur neghblanka atlaso kaj bildigas,
kiel vigle naghas grasaj karpoj grandaj kaj malgrandaj
sub hibisko. Por versimile brodi unu karpon, oni uzis
pli ol 30 brodmanierojn. Ekz. la naghiloj kaj vostoj
subtile broditaj impresas leghere, maldike kaj diafane.
La brodajho Guangdong-stila dividighas
en du skolojn, unu estas Guang-brodajho produktita
chefe de Kantono kaj Foshan kaj la alia estas Chao-brodajho
produktita de Chaozhou. La brodmanieroj de la du skoloj
diferencas unu de la alia. Guang-brodajho karakterizighas
per pompeco, ordeco, ornameco, brilaj koloroj kaj
glata surfaco. Ekz. tre imponas kaj pompas la brodajho
"Nau Drakoj Petolas en la Maro". La skvamoj
de la drakoj anaglifaj duone kovras unu alian kaj
la marondoj estas broditaj per arghentaj fadenoj.
Chao-brodajho havas la artan efikon de glateco, anaglifeco,
elstareco kaj vigleco pro tio, ke oni uzas pli ol
60 brodmanierojn per oraj kaj arghentaj fadenoj kaj
pli ol 40 manierojn de lanfadena brodado. "Cent
Birdoj chirkau la Fenikso" estas ghia reprezenta
verko. La brodajho montras, ke cent birdoj en diversaj
pozoj kolektighas kaj flugas chirkau la fenikso, kun
la suno, verdaj pinoj, smeraldaj bambuoj, peonioj
kaj rughaj umefloroj sur la fono. La brodajho estas
saturita de arda etoso kaj simbolas bonauguron.
>>>
Fotoj
|