En Chinio estas pli ol 300 lokaj operoj,
el kiuj la plej vaste cirkulanta estas pekina opero,
formighinta komence de la 19-a jc. en Pekino.
Pekina
opero estas sceneja arto, kiu unuigas kanton, dancon,
mimikon kaj akrobatajhon en unu harmonia tuto. En
la pasintaj 200 jaroj de la arta praktikado aperis
miloj da programeroj kaj formighis kompleto da muzikaj
melodioj kaj prezentaj formuloj.
Pekina opero temas pri multaj aferoj,
chefe pri historiaj aferoj. Oni prenis materialojn
el antikvaj romanoj, legendoj kaj mitoj. Dum la 40
jaroj post fondigho de la China Popola Respubliko
verkistoj kaj pekin-operistoj verkis multajn novajn
programerojn pri historiaj aferoj, moderna revolucia
milito, socialisma konstruado kaj popola vivo.
Pekina opero havas originalajn artajn
trajtojn en prezentado. En la longtempa ludado oni
resumis fundamentajn movojn altgrade modeligitajn,
imite tiujn en la vivo, ekz. fermo kaj malfermo de
pordo, surchevaligho, shipveturo, supreniro al kaj
malsupreniro de monto. Sur scenejo ne estas pordo,
nek chevalo, shipo, monto kaj maro, tamen per siaj
graciaj movoj la aktoroj povas imagigi la spektantojn
pri ili kaj la spektantoj tute komprenas, kion la
aktoroj faras. En pekina opero estas ankau movoj kaj
mienoj beligitaj, troigitaj kaj ritmigitaj por montri
ghojon, malghojon, legadon kaj skribadon, kiuj devenas
de la vivo. Ili kun forta impreso kaj richa esprimo
estas multe shatataj de la china popolo.
Estas la mallonga opero "Rivero
en Autuno". Sur la scenejo ne estas rivero, nek
boato, sed la movoj de la aktoroj montras, ke sur
rivero remas maljuna boatisto kun bela knabino. La
knabino, malpacienca, urghas la muljunulon plirapidigi
la remadon por ne malfrui al rendevuo kun sia amato.
La bonkora humura maljunulo shercas kun shi. La du
aktoroj ludas sur la scenejo, kiel la boato iras sur
la kvieta rivero, kaj kiel ghi trapasas kirlon. Iliaj
belaj kanto kaj danco kaj ilia humura dialogo ravas
la spektantojn. Kiam la opero prezentighis en Danlando,
iu spektanto diris: "Mi kvazau staris en boato
kaj sentis kapturnon." Evidente, li komprenis
la operon kaj infektighis de ghi.
La muziko de pekina opero estas esprimricha.
Ghiaj melodioj estas divideblaj en du kategoriojn:
shjipi kaj erhuang. Ghenerale dirite,
shjipi estas alta, dum erhuang milda.
En akompano de la du melodioj kun variado oni povas
ghuste prezenti la intrigojn, figurojn kaj la senton
de sama figuro en malsamaj kondichoj.
El la muzikiloj akompanantaj kantadon
la chefaj estas kordinstrumentoj, kiaj erhu
kaj juechin, kaj el tiuj akompanantaj movojn
-- perkutinstrumentoj, kiaj gongo, tamburo kaj cimbalo,
inter kiuj la plej grava estas tamtamo tegita de porkledo,
kiu ludas direktan rolon. Ghia sono alta kaj akra
ne povas esti subigita de la sonoj de aliaj muzikiloj.
En la prezentado de la tuta opero oni povas audi gongon
kaj tamburon, lau kies ritmo la aktoroj surscenighas,
dancas kaj faras aliajn movojn. La gongo kaj tamburo
povas intensigi la atmosferon en la luktado.
En pekina opero trovighas ankau senakompanaj teatrajhoj.
La lukta opero "Che Vojforko" estas unu
el ili. En ghi estas nur 3 aktoroj, kiuj ludas la
rolojn de tri eminentaj ushu-istoj. Ili renkontighas
en malgranda gastejo kaj miskomprenas unu alian pro
nekonateco kaj sekve de tio okazas lukto inter ili.
Chirkau tablo ili batalas unu kontrau alia kun mallonga
armilo en mano. Char la lukto okazas en profunda,
senhombrua nokto, tial la opero iras sen akompano
de muzikilo kaj la aktoroj devas ludi senbrue kaj
en bona kunlaboro. La fama aktoro Gai Jiaotian, ankorau
tre lerte kaj senbrue saltis sur kaj desaltis de tablo
en ludo de la opero, kiam li aghis pli ol 70 jarojn.
La vizagho kaj kostumo de la roluloj
de pekina opero estas originala kaj rigore difinita.
Lau la shminkita vizagho kaj portata kostumo la spektantoj
povas koni, kian rolon ludas aktoroj, chu honestan
au malican. Se la enhavo de opero estas konata por
la spektantoj, ili povas facile koni la rolon. La
vizagho de bonkoraj roloj estas rugha kaj tiu de la
malicaj blanka, kaj arlekenoj havas blankan kvadraton
inter la nazo kaj okuloj. La shminkitaj vizaghoj en
pekina opero ja prezentas ornamajn pentrajhojn. Por
shminkado oni devas havi pentrarton.
Pekina opero estas altnivela, jughate
lau la arta vidpunkto. Mei Lanfang, Cheng Yanqiu,
Gai Jiaotian, Zhou Xinfang kaj aliaj famaj aktoroj
de la maljuna generacio ghuis altan prestighon en-
kaj eksterlande. Jam en la 20-30-aj jaroj s-ro Mei
Lanfang ludis pekinan operon en Japanio, Usono kaj
Sovetunio. En 1955 la fama mimo Charles Spencer Chaplin
rigardis pekinan operon en Parizo kaj diris, ke pekina
opero estas brilanta perlo.
>>>
Fotoj
|