Chinio
estas unu el la landoj, kies astronomio evoluis plej
frue. Dum miloj da jaroj sur tiu scienca kampo la
chinoj akumulis abundajn valorajn materialojn, kiuj
vekis atenton che diverslandaj sciencistoj. Kalendaro
estas grava konsistiga parto de la china antikva astronomio.
En chinaj historiaj libroj estas specialaj chapitroj
dedichitaj al diversperiodaj kalendaroj. Chiuj tiuj
notoj multe helpas nin en studado pri la chinaj tradiciaj
kalendaroj.
La kalendaroj de diversaj landoj, kiuj
sin bazis sur malsamaj bazoj en malsamaj periodoj,
povas esti dividitaj ghenerale en tri kategoriojn.
La luna kalendaro. Ghi estas bazita
sur la fazoj de la luno. Char la tagoj inter du sinsekvaj
novlunoj ne estas entjeraj, tial alternas 29-taga
kaj 30-taga lunmonatoj. Chiu lunjaro havas 12 monatojn,
inter kiuj ses havas po 30 tagojn kaj ses po 29 tagojn.
Pro malakordo kun la agrikultura produktado kaj la
homa vivo, tia kalendaro jam arkaikighis en multaj
landoj, escepte de kelkaj islamaj landoj.
La suna kalendaro. Tia kelendaro
estas difinita lau la movado de la suno. Ghia baza
periodo estas la tropika jaro. Lau tia kalendaro chiu
ordinara jaro havas 365 tagojn, dum superjaro 366
tagojn. En 400 jaroj estas 97 superjaroj. Chiu sunjaro
havas 12 monatojn, kiuj havas po 30 au 31 tagojn.
Pro sia precizeco, la suna kalendaro estas populare
uzata de multaj landoj en la mondo, sekve ghi estas
nomata ankau internacia kalendaro.
La lun-suna kalendaro. La nomo
per si mem montras, ke tia kalendaro entenas karakterizajhojn
kaj de la luna kaj de la suna. Alivorte, ghia monato
egalas al la tempodauro de unu kompleta rivoluo de
la luno chirkau la tero (t.e. la luna monato), dum
ghia jaro al la tempodauro de unu kompleta rondiro
de la tero chirkau la suno (t.e. la tropika jaro).
Tia kalendaro havas siajn apartajn avantaghojn, t.e.
la datoj de la monato kongruas kun certa luna fazo.
Ekzemple komence de la monato vidighas chiam la novluno,
kaj meze de la monato la plenluno. Krome, la tempodauro
de unu jaro estas tute konforma al la kvar sezonoj.
La plej granda problemo en la lun-suna
kalendaro estas, kiom da monatoj devas esti en unu
jaro, char inter la lunmonatoj kaj la tropika jaro
ne estas komuna divizoro. En praktikado, antikvaj
chinoj trovis, ke chiu tropika jaro havas 11 tagojn
pli multe ol 12 lunmonatoj, sekve en tri jaroj superfluas
33 tagoj. Surbaze de tio oni difinis, ke chiu ordinara
jaro havas 12 monatojn kaj chiu tria jaro estas superjaro,
kiu havas 13 monatojn.
De antau Qin-dinastio (221-207 a.K.)
ghis la fino de Qing-dinastio (1644-1911 p.K.) Chinio
havis sume pli ol cent famajn kalendarojn. Ili chiuj
estas lun-sunaj kalendaroj. La china antikva astronomio
aperis en la primitiva socio. Legendo diras, ke en
la periodo de tribestro Yao (ch. 24-a jc. a.K.) sin
trovis oficisto, kiu profesie zorgis pri astronomio.
Tiam unu jaro havis 366 tagojn kun kvar sezonoj. Meze
de la periodo de Printempo kaj Autuno antau 2 500
jaroj, surbaze de multjara observado kaj preciza kalkulado,
chinaj antikvuloj eltrovis la metodon "instali
7 superjarojn en 19 jaroj". La metodo estas pli
preciza ol la metodo "instali unu superjaron
en tri jaroj". Lau tiu metodo, la tempodauro
de 19 kalendaraj jaroj kaj tiu de 19 tropikaj jaroj
estas preskau egalaj. Tio estas granda progreso en
la evoluo de la china kalendaro. Dank' al tiu metodo,
pli bone akordighis inter si la luna kalendaro kaj
la suna kalendaro kaj fundamente identighis la sezonmonatoj
kun la klimataj shanghoj.
En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221
a.K.), la giganta socia transformigho kaj viglaj aktivadoj
de cent skoloj ege akcelis la disvolvighon de astronomio.
Tiam oni ellaboris kaj uzis sinsekve 6 kalendarojn.
Lau tiuj kalendaroj unu tropika jaro havas 365 kaj
kvaronan tagojn. Char la china tradicia kalendaro
evoluis surbaze de la kalendaro ellaborita en la dinastio
Xia (chirkau la 21-a jc. a.K. ghis la 16-a jc. a.K.),
oni kutime nomas ghin Xia-kalendaro".
Kun la socia evoluo, aperis nombro da
elstaraj astronomioj en la china historio. Ili plurfoje
reformis kaj reviziis la tradician kalendaron kaj
ellaboris novajn kalendarojn unu post alia. En la
Okcidenta Han-dinastio, Deng Ping, Luoxia Hong ellaboris
"Taichu-kalendaron" en la jaro 104 a.K.
Ghi estas la unua komplete registrita kalendaro de
Chinio. En la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
(420-589 p.K.), eminenta china matematikisto kaj astronomo
Zu Chongzhi renovigis la malnovan kalendaron kaj ellaboris
en la jaro 462 "Daming-kalendaron", lau
kiu estas 144 superjaroj en 391 jaroj. Poste en Tang-dinastio
(618-907 p.K.) surbaze de longtempa observado kaj
preciza kalkulado, astronomo Yi Xing finis en 727
la manuskripton de "Dayan-kalendaro", kiu
servis kiel modelo por chiuj postaj kalendaroj. En
Yuan-dinastio (1271-1368 p.K.), Guo Shoujing ellaboris
en 1280 "Shoushi-kalendaron", kiu estis
uzata ghis pereo de la dinastio Ming (1368-1644 p.K.).
En la fino de Ming-dinastio kaj la komenco de Qing-dinastio,
enkondukighis en Chinion la okcidentaj sciencoj kaj
kulturo, kaj ankau la internacia kalendaro. Malgrau,
ke la internacia kalendaro havas multe da avantaghoj,
Chinio daure uzis sian tradician lun-sunan kalendaron.
En la jaro 1921, Chinio komencis uzi la internacian
kalendaron.
Depost la periodo de Militantaj Regnoj,
adapte al la agrikultura produktado, formighis iom
post iom 24 subsezonoj de la tuta jaro en la china
tradicia kalendaro. La chinaj kamparanoj shatas uzi
tiun chi kalendaron por sin direkti en agrikulturaj
okupoj. Pro tio la kalendaro nomighas ankau agrikultura
kalendaro. Post fondigho de la popola respubliko en
1949, chinoj ekuzis samtempe la internacian kalendaron,
kiu indikas ne nur la jaron, monatojn, datojn kaj
tagojn lau la internacia kalendaro, sed ankau la jaron,
monatojn, datojn kaj subsezonojn lau la china agrikultura
kalendaro. Tiu kalendaro estas tre oportuna en uzado.
|