China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

24 Sunperiodoj

La 24 sunperiodoj estas resumo de spertoj fare de la china laboranta popolo en konado de la klimato dum ghia agrikultura produktado kaj estas ankau kreajho de la prapatroj de la china nacio pri la rilato inter la klimato kaj sezonoj. Ili spegulas la leghon de la alterno de sezonoj kaj shanghigho de vetero kaj la striktan rilaton inter ili kaj agrikulturo. Tial de miloj da jaroj la chinaj kamparanoj bone konas la 24 sunperiodojn. Ili povas ghustatempe aranghi siajn terkulturajn aktivadojn lau malsamaj sunperiodoj.

Estas malsamaj opinioj pri la tempo de kreigho de la 24 sunperiodoj. Efektive ili ne kreighis samtempe, sed kompletighis en longa agrikultura produktado. Lau antikva literaturo, frue en la periodo de Printempo kaj Autuno kaj tiu de Militantaj Regnoj antau 2 500 jaroj, Chinio jam difinis kelkajn chefajn sunperiodojn montrantajn varmon kaj malvarmon kaj la kvar sezonojn. Tiam oni starigis vertikalan stangon sur la tero por mezuri longecon de la jhetita ombro, kaj per tio determinis la Vintran Solsticon (la ombro estas plej longa), Someran Solsticon (la ombro plej mallonga), la Printempan kaj Autunan Ekvinoksojn (meze de la plej longa kaj mallonga ombroj) kaj aliajn kvar punktojn de la Printempo-komenco, Somer-komenco, Autun-komenco kaj Vintro-komenco. La supre menciitaj ok punktoj dividas la jaron en ok fundamente egalajn tempodaurojn, tiel fiksighis la tempodauro de la kvar sezonoj: printempo, somero, autuno kaj vintro. Tio estis tre bezonata siatempe por agrikulturo. China antikva filozofo Xunzi (313-238 a.K.) speciale menciis printempan plugadon, someran sarkadon, autunan rikoltadon kaj vintran konservadon. Li emfaze montris, ke se oni tiel faras, rikolto farighas abunda.

Kun la socia progreso, la agrikultura produktado farighis pli kaj pli komplika. Konforme al la bezono de la produktado formighis la 24 sunperiodoj de la jaro jam antau 2 100 jaroj. En libro "Huai Nan Zi" verkita en la tempo de la Okcidenta Han-dinastio (137 a.K.) oni registris la kompletajn 24 sunperiodojn de la jaro, tio estas la plej frua skribo pri la 24 sunperiodoj. La ordo de la 24 sunperiodoj en la libro estas tute sama kiel la nuna kaj oni siatempe jam klare difinis 15 tagojn kiel unu sunperiodon.

La 24 sunperiodoj estas spegulo de la rivoluo de la terglobo chirkau la suno, tial ili apartenas al sunkalendara sistemo en la agrikultura kalendaro. Rigardate lau la vidpunkto de astronomio la sunperiodoj estas difinitaj lau la pozicio de la suno sur la ekliptiko. Oni dividas la ekliptikon en 360 gradojn, kaj nomas la du punktojn kie la ekliptiko krucighas kun ekvatoro la printempa kaj autuna ekvinoksoj. La printempa ekvinokso estas 0¡ã de la ekliptika longitudo kaj la autuna ekvinokso 180¡ã. La tuta ekliptiko dividighas en 24 malgrandajn partojn, chiu kun 15 gradoj, kaj la 24 dividpunktoj inter la partoj estas 24 sunperiodoj, kies datoj dundamente fiksighis en la suna kalendaro kun maksimuma diferenco de unu tago inter jaroj. Sed en la agrikultura kalendaro la datoj de sunperiodoj ne estas fiksitaj kaj je multaj tagoj diferencas inter jaroj.

La 24 sunperiodoj estis kreitaj kaj uzataj unue en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero kaj disvastighis poste al diversaj lokoj de Chinio, tial ili havas pli striktan rilaton kun la klimato kaj terkulturaj aktivadoj en tiuj basenoj. Chi-sube estas la 24 sunperiodoj:

Printempo-komenco (4-a au 5-a de februaro lau la suna kalendaro). En tiu tago finighas vintro kaj komencighas printempo kaj la vetero farighas pli kaj pli milda.

Printempa Pluveto (19-a au 20-a de februaro). Post la Printempo-komenco pli kaj pli abundas pluvokvanto kaj la vetero varmetighas.

Insekto-vekigho (6-a au 5-a de marto). Printempa tondro vekas insektojn vintrodormantajn. Tial la temperaturo farighas pli kaj pli alta, la grundo malfrostighas kaj printempa plugo komencighas.

Printempa Ekvinokso (21-a au 20-a de marto). La tago meze de la Printempo-komenco kaj Somer-komenco dividas printempon en du partojn.

Klaro kaj Brilo (5-a au 6-a de aprilo). Post la Printempa Ekvinokso la chielo farighas hela, klimato varmeta kaj herboj verdighas.

Grenopluvo (20-a au 21-a de aprilo). Rimarkinte plimultighas pluvoj, kio tre favoras al la travintrintaj plantoj kaj printempa semado.

Somer-komenco (6-a au 5-a de majo). Komencighas somero.

Grajnoformigho (21-a au 20-a de majo). Tritiko kaj aliaj someraj plantoj ekmaturighas.

Grenmaturigho (6-a au 7-a de junio). Tritiko, hordeo k.a. ekhavas aristojn, komencighas rikoltado de somera greno kaj semado de autunaj plantoj.

Somera Solstico (22-a au 21-a de junio). Venas varma somero. La tagdauro estas la plej longa, sed post la dato ghi mallongighas.

Varmo (7-a au 8-a de julio). Post la Somera Solstico la temperaturo farighas chiam pli alta, sed ankau ne estas la plej alta.

Varmego (23-a au 24-a de julio). La plej varma tempo de la jaro.

Autun-komenco (8-a au 7-a de augusto). En tiu tago komencighas autuno.

Varm-retirigho (23-a au 24-a de augusto). Finighas varmegaj tagoj kaj la temperaturo pli kaj pli malaltighas.

Blanka Roso (8-a au 7-a de septembro). Post Varm-retirigho la temperaturo rapide malaltighas, nokte la vaporo en la aero farighas roso sur plantoj.

Autuna Ekvinokso (23-a au 24-a de septembro). Meze de la Autun-komenco kaj Vintro-komenco, la tago dividas autunon en du partojn.

Malvarma Roso (8-a au 9-a de oktobro). Malaltighas la temperaturo kaj abundas malvarma roso.

Prujnofalo (24-a au 23-a de oktobro). Malvarmighas la vetero, kaj la vaporo che la tero formas molan tavolon da glacieroj sur la plantoj kaj tero.

Vintro-komenco (8-a au 7-a de novembro). Komencighas vintro.

Negho (23-a au 22-a de novembro). Post Vintro-komenco pli malvarmas la vetero kaj komencas fali negheto.

Neghego (7-a au 8-a de decembro). Negho falas pli kaj pli dense kaj sur la tero akumulighas neghamaso.

Vintra Solstico (22-a au 23-a de decembro). Venas frosta vintro. La tago estas la plej mallonga, sed poste la tago chiam plilongighas.

Malvarmo (6-a au 5-a de januaro). Malvarma estas la vetero, ankorau ne venas la plej frosta tempo.

Malvarmego (20-a au 21-a de januaro). La plej malvarma tempo en la jaro.