La plej frua mono de Chinio estis konko,
kiun oni ekuzis jam en la dinastio Xia kaj Shang (la
21-a jc. a.K. -- la 11-a jc. a.K.). La konko, produktita
en la varma maro de la sudo, estis ekzota objekto
por tiu du dinastioj en la basenoj de la Flava Rivero.
 Kiam
furore cirkulis la konka mono, aperis konkforma kupra
mono, la plej frua metalmono de Chinio. En la periodoj
de Printempo kaj Autuno kaj Militantaj Regnoj (770
a.K. -- 221 a.K.) aperis en Chu-regno en suda Chinio
ovalaj kupraj moneroj kun ideografiajho.
 La shovelil-forma metalmono, la plej
frua kaj vaste uzata, okupis gravan lokon en la antikva
Chinio. Tia mono, muldita en formo de shovelilo, estis
grava cedebla richajho en la agrikultura regiono kaj
funkciis kiel identajho en la intershangho de varoj.
Alia metalmono en formo de glavo aperis iom poste.
Komence la malsamaj specoj de mono chiu
havis sian apartan cirkulan sferon. Por kontentigi
disvolvighon de komerco kaj intershanghon de varoj,
oni iom post iom transiris la limojn de la sferoj.
Poste aperis iu facile uzebla metalmono -- monero
kun ronda truo. Post kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
unuigis Chinion en la jaro 221 a.K., la chinoj ekuzis
la unuecan bronzan moneron "Duona Taelo"
kun kvadrata truo.
En
la periodoj de Printempo kaj Autuno kaj Militantaj
Regnoj oro komencis servi kiel mono. Tiam en Chu-regno
aperis Yingyuan, la plej antikva ora monero en Chinio.
Post naskigho de Han-dinastio (206 a.K.
-- 220 p.K.) imperiestro Wudi starigis la sistemon
de metalmono "Kvin Zhu" en la jaro
118 a.K. (unu zhu egalas al 1/480 kg.). Tio
estis sukcesa monsistemo, kiu dauris pli ol 70 jarojn.
 En
Tang-dinastio (618-907 p.K.) oni starigis la monsistemon
"Kai Yuan Tong Bao", kiu dauris pli ol mil
jarojn. Jen alia grava monsistemo en la china historio.
La uzado de "Kai Yuan Tong Bao" grave influis
la chinan pez-mezuradon. Antau tio en Chinio oni chiam
prenis 24 zhu kiel unu taelon, sed ekde tiam
iom post iom formighis la decimala nombrosistemo,
t.e. dek qian egalas al unu taelon.
Oro, kiel intershanghajho en la komerco,
atingis sian kulminon en la Okcidenta Han-dinastio
(206 a.K. -- 24 p.K.) kaj depost tiam ghia cirkulado
malviglighis en la 3-a jc. kaj perdis sian funkcion
de oficiala mono.
En Tang-dinastio oni lauleghe uzis monerojn
kaj silkajhojn samtempe en la intershangho. Tiam oni
pagis silkajhon por granda intershangho kaj kuprajn
monerojn por la malgranda. Tamen la silkajho perdis
sian originalan valoron tuj post tondado. Pro tio
ghi ne taugis por intershangho, tial en Song-dinastio
(960-1279) la valora arghento ekcirkulis kiel mono
en la socio, kio tamen trapasis tre longan tempon,
ghis ghi ekcirkulis kiel oficiala valuto.
La plej antikva monpapero de la mondo
aperis en Chinio en la fino de la deka jarcento. Ghi
estis uzata kiel sola legha valuto en la vasta Yuan-imperio
(1279-1368). Nur en Ming-dinastio (1368-1644) arghento
farighis ghenerale uzata mono. Tiam oni pagis arghenton
por granda intershangho kaj bronzajn monerojn por
la malgranda. Por facile cirkuligi arghentan monon,
oni muldis shu-forman arghentan ingoton 50 taelojn
pezan.
 En
la moderna epoko en Chinio cirkulis chefe arghenta
monero kaj papermono. En 1933 Chinio malpermesis uzadon
de arghento lau ghia pezo en la komerco kaj ekuzis
nur arghentajn monerojn. En 1935 Chinio komencis emisii
monbiletojn kaj malpermesis cirkuladon de arghentaj
moneroj. La seninterrompaj militoj kaj senbrida emisiado
de monbiletoj fare de la malnova registaro kauzis
seriozan inflacion, grandan kaoson en la monsistemo
kaj multe devalutis la monbiletojn, tiel ke la arghentaj
moneroj cirkulis denove.
La
1-an de decembro 1948, por bonvenigi la naskighon
de la nova Chinio, la liberigitaj regionoj gvidataj
de la Komunista Partio de Chinio fondis la Chinan
Popolan Bankon kaj komencis emisii la monpaperon Renminbi.
Post naskigho de la China Popola Respubliko en la
1-a de oktobro 1949 ghia registaro faris multajn klopodojn,
fine venkis la 12-jaran inflacion kaj starigis la
unuecan monsistemon Renminbi en marto, 1950.

|