En antikva libro estas notite, ke antau
2 700 jaroj chinoj komencis transdoni informojn per
alarmfajro kaj starigis primitivan postiljonan sistemon.
En Han-dinastio (206 a.K.--220 p.K.) establighis integra
postiljona sistemo kaj malfermighis poshtvojoj al
Centra Azio, Okcidenta Azio kaj Europo, kiuj faciligis
transdonon de informoj inter Chinio, Persio kaj Romanio.
Sed tiam la poshta stacio estis oficiala oficejo,
kiu transdonis nur dokumentojn. En Ming-dinastio (1368-1644
p.K.) aperis civilaj poshtagentejoj, kiuj peris privatajn
korespondajhojn. En Qing-dinastio (1644-1911 p.K.)
en Chinio funkciis miloj da civilaj poshtagentejoj,
kiuj peris ne nur korespondajhojn, sed ankau monon
kaj paketojn. Tiam la servolinio sin etendis ghis
Sudorienta Azio. Oni ne afrankis la poshtajhojn per
poshtmarkoj, sed stampis sur ili la nomojn de la koncernaj
poshtoficejoj. Nun la kovertoj kun tia stampo estas
kolektajhoj por filatelistoj.
Post la Opia Milito en 1840-1842, Britio,
Francio, Japanio, Germanio, Rusio, Usono k.a. funkciigis
poshtoficejojn en chinaj apudmaraj urboj kaj iuj gravaj
landinternaj urboj, kiuj respondecis pri fremdlandaj
poshtajhoj ekster kontrolo de la china registaro.
Tiuj poshtoficejoj estis fermitaj en 1922.
En 1866, la registaro de Qing-dinastio
establis poshtoficejon en siaj doganejoj por transigi
korespondajhojn de fremdlandaj ambasadorejoj kaj tiujn
inter siaj doganejoj. Poste la poshtoficejoj komencis
akcepti civilajn poshtajhojn. En 1896 la registaro
funkciigis oficialan shtatan poshton, kio markis komencon
de la china poshto.
La unua serio da poshtmarkoj de Chinio
estis emisiita en 1878, kun desegno de drako. En la
sekvaj 33 jaroj antau pereo de Qing-dinastio, oni
emisiis sume 16 seriojn da poshtmarkoj el pli ol cent
pecoj. Krom la drakaj poshtmarkoj, estis ankau serio
da draketaj poshtmarkoj emisiita de la dogana poshto
en 1885, tiu de "jubileaj poshtmarkoj" el
9 pecoj emisiita en la 7-a de novembro 1894, memore
al la 60-jaran datrevenon de la naskigho de la imperiestra
patrino Cixi, kaj poshtmarkoj kun stampo -- rugha
fiska marko kun aldona stampo emisiitaj en 1897. Tiuj
poshtmarkoj estis emisiitaj frue kaj malgrandkvante,
sekve nun ili estas rigardataj kiel rarajhoj por la
filatelistoj.
Post renverso de la feuda reghimo de
Qing-dinastio, fondighis la Respubliko de Chinio kaj
ankau la China Poshto. De 1912 ghis 1947 la China
Poshto emisiis dekojn da specoj de poshtmarkoj. La
fruaj poshtmarkoj surhavis fremdlingvajn skribajhojm,
kaj ankau aldonajn, korektajn kaj limigajn signojn.
En 1912, por memorigi la Revolucion de 1911, la China
Poshto emisiis poshtmarkan serion el 12 pecoj kun
portreto de d-ro Sun Jatsen. Sed pro malhelpo de nordaj
militaristoj, la uzado de la poshtomarkoj estis limigita,
kaj nun ili farighis tre valoraj.
 Post
1927, en siaj liberigitaj regionoj la Komunista Partio
de Chinio fondis sian propran poshton. Komence la
transportado de leteroj estis senpaga. Poste, pro
prosperigho de la poshtaj aferoj, oni komencis emisii
poshtmarkojn en la liberigitaj regionoj. Ghis fondigho
de la nova Chinio en la unua de oktobro 1949, la liberigitaj
regionoj emisiis sume pli ol du mil specojn da poshtmarkoj.
Tiam la kondichoj por presado estis tre malfacilaj.
Oni uzis litografion, ksilografion kaj ech mimeografion.
Kaj la desegnoj estis simplaj, paperoj maldelikataj
kaj koloroj monotonaj. Pro senchesa militado nun konservighas
nur malmultaj el tiuj poshtmarkoj.
En
la nova Chinio rapide progresas la poshtaj aferoj.
En mallonga tempo formighis poshtkomunika reto tra
la tuta lando kun la chefurbo Pekino kiel la centro.
La China Poshta-Telekomunika Ministerio monopole emisias
poshtmarkojn. La poshtmarkoj de Chinio havas 3 kategoriojn:
ordinaraj memorigaj kaj specialaj. Krome Chinio kelkfoje
emisiis ankau aerposhtajn, shuldopagajn kaj filantropiajn
poshtmarkojn. La memorigaj kaj specialaj poshtmarkoj
konsistigas nau dekonojn de la serioj de la emisiitaj
chinaj poshtmarkoj. La memorigaj poshtmarkoj estis
emisiitaj por memorigi gravajn politikajn eventojn,
tagojn, historiajn personojn en kaj ekster la lando.
La specialaj prezentas modernan kaj antikvan kulturojn,
sciencojn, artojn, animalojn, vegetalojn kaj multajn
aliajn temojn. Kun granda formato, gracia desegno
kaj delikata presarto, la poshtmarkoj prezentas specifan
stilon kaj arton de la china nacio.
Ekde la unua serio de memorigaj poshtmarkoj
emisiitaj en 1949, la china poshto alprenis novan
matrikulan sistemon de la numero kaj emisia jaro de
poshtmarko. Eble tio estas specifa karakterizajho
de la chinaj poshtmarkoj. Sen legi poshtmarkajn katalogojn
filatelistoj povas informighi pri la emisia jaro,
nombro de la pecoj de la serio kaj ghia numero lau
la indiko malsupre de poshtmarkoj. Tio helpas precipe
fremdlandajn filatelistojn facile informighi pri la
chinaj poshtmarkoj kaj ilin kolekti kaj ordigi.
La
indikoj de la poshtmarkoj emisiitaj en la periodo
de 1949 ghis marto 1967 estis ideogramoj "纪"
(memoriga) kaj "特" (speciala). En tiu periodo
oni emisiis sume 124 seriojn da poshtmarkoj el 406
pecoj kun indiko "纪", kaj 75 seriojn da
poshtmarkoj el 444 pecoj kun indiko "特".
De aprilo 1967 ghis julio 1970 oni emisiis 19 seriojn
da poshtmarkoj el 80 pecoj sen indiko. Ekde augusto
1970 la chinaj poshtmarkoj ekhavis sur si sube maldekstre
numeron kaj sube dekstre la emisian jaron. Ghis oktobro
1973 oni emisiis sume 21 seriojn da poshtmarkoj el
95 pecoj kun tia indiko. Ekde la fino de 1973 oni
denove komencis presi sur la memorigaj poshtmarkoj
la literon "J" (纪) kaj sur la specialaj
"T" (特). Ghis la fino de 1987 oni emisiis
138 seriojn da J-poshtmarkoj kaj 118 seriojn da T-poshtmarkoj.
En la sama tago de la emisio de novaj poshtmarkoj
oni emisias ankau miniaturan folion, kompletan folion,
plurpecan serion, memorigan koverton, poshtkarton
k.c. shtatajn de filatelistoj.
|