La originala kuirarto de la chinoj estas
unu el la valoraj kulturaj heredajhoj de Chinio kaj
havas histrorion de miloj da jaroj.
La
chinaj pladoj estas divideblaj en kvar sistemoj lau
malsamaj gustoj de diversaj lokoj, nome la pladoj
de Shandong en la baseno de la Flava Rivero, tiuj
de Sichuan en la baseno de la supra Yangzi-rivero,
tiuj de Jiangsu kaj Zhejiang en la baseno de la meza
kaj malsupra Yangzi-rivero kaj che la sudorienta marbordo
kaj tiuj de Guangdong en la baseno de la Perlo-rivero
kaj che la suda marbordo. Oni povas dividi ilin en
ok subsistemojn, nome la pladoj de Shangdong, Hunan,
Sichuan, Fujian, Guangdong, Jiangsu, Zhejiang kaj
Anhui. Chiu sistemo havas plurajn skolojn. Krome,
Chinio havas ankau multajn famajn pladojn kortegajn,
islamajn kaj vegetarajn. Lau nekompleta statistiko
la nombro de la chinaj pladoj superas 5 mil.
La kvar sistemoj de pladoj havas siajn
apartajn karakterizajhojn.
La pladoj de Shandong kun gusto neforta
kaj oleo nemulta karakterizighas per aromo, fresheco,
fragileco kaj delikateco. La kuiristoj de la marbordaj
urboj Qingdao kaj Yantai de la duoninsulo Shandong
estas lertaj en preparado de freshaj marproduktajhoj.
La fritita litorino, vaporkuirita salikoko kaj aliaj
estas famaj tradiciaj pladoj. Krome, la Shandong-aj
kuiristoj estas lertaj ankau en preparado de malgrasa
supo kaj lakta supo. La malgrasa supo el salanganaj
nestoj ofte estas la unua chefa plado por festeno.
La pladoj de Sichuan famighas pro sia
pika kaj forta gusto. La klimato en Sichuan estas
humida, tial la loghantoj ofte uzas kapsikon, chinan
pimentan frukton (zanthoxylum bungeanum), pipron
kaj zingibron en preparado de pladoj. La Sichuan-aj
fisharomaj viando-strioj, kokajhaj kuboj kun arakidaj
grajnoj, sengrasa supo kun blankaj orelfungoj, frikasita
karaso sensuka, originalgustaj kokajhaj strioj kaj
aliaj ghuas grandan famon. La pladoj kun spicoj pika,
dolcha, sala, acida kaj aroma havas originalan guston.
La lokaj kuiristoj povas fari delikatan toufuan pladon
kun gusto pika, kiu jam furoras tra la tuta lando.
Ghi estas preparita el toufuo, bovajho, pulvoro de
kapsiko kaj china pimenta frukto post etfajra kaj
longtempa stufado kun malmulta suko, por ke la toufuo
ne diserighu, sed ensorbu la guston de la spicoj.
En frosta vintro, oni ech shvitas, ghuante tiun bongustan
pladon.
La kuiristoj de Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj
estas lertaj en kuirado, stufado kaj frikasado, uzante
la originalajn supon kaj sukon kaj chefan materialon
kun malmultaj spicoj. Iliaj pladoj estas iom dolchaj
kaj bongustaj. La pladoj sharkonaghilo kun kokajho,
frikasita porkokapo, frikasita porkopiedo, vaporkuirita
alozo, vinagre vaporumita herba karpo estas frandaj.
La frikasita porkokapo estas ordinara plado por chinoj,
tamen post delikata preparado de loka kuiristo ghi
konservas formon de porka kapo kaj estas aroma, dolcha
kaj tiel mola, ke oni devas uzi kuleron por ghin manghi.
La pladoj de Guangdong karakterizighas
per fresheco, delikateco kaj agrableco kaj estas farataj
ofte per fritado kaj stufado. La kuiristoj uzas diversajn
materialojn en preparado, kiaj serpento, feliso, kalorino
(Callorhinus curilensis) kaj maniso. Serpentaj
pladoj estas la plej famaj en Guangdong, precipe la
drako-tigra plado tre interesas la chinajn kaj alilandajn
gastojn. La plado estas preparita el tri specoj de
serpentoj, leopardo kaj feliso, kun pli ol 20 spicoj
post dekoj da labor-procezoj. La aroma plado estas
delikata, agrabla, kaj la chefa el la chasajhaj pladoj.
Ankau stufita porkido, vaporkuirita peklita koko,
ostro-olee stufitaj anaspiedoj, stufita triono (Trionyx
steindachneri) kun kokaj piedoj estas famaj lokaj
pladoj.
Krome, menciindas la pekinaj pladoj,
el kiuj la rostita pekina anaso kun 600-jara historio
estas mond-fama. La restoracio Quanjude fondita en
1864 famas pro siaj bone rostitaj anasoj. Oni havas
tri metodojn de rostado, nome rostado en ferma forno,
surforka rostado kaj penda rostado en forno. La anasoj
rostitaj per tiu lasta metodo ghuas la plej grandan
famon. La pekinaj anasoj post purigo, hauto-brogo,
sukertegado kaj aerumado devas esti pendigitaj en
forno kun temperaturo de 230°C -- 250°C por
40-minuta rostado. La preparitaj anasoj estas brile
karmezinaj kaj bongustaj kun fragila hauto. Dum la
manghado oni envolvas maldike pecigitan anasajhon
kun shenoprazo kaj dolcha misoo en bakitan maldikan
molan farunajhon. La manghajho estas tre bongusta.
Ankau la kortegaj pladoj kaj brogita
shafajho estas famaj en Pekino. La antauaj estis delikate
preparitaj el valoraj materialoj, kiaj urso-piedo,
cervajho, salanganaj nestoj, sharkonaghilo, holoturio,
speciale por feudaj imperiestroj kaj iliaj edzinoj.
Nun oni povas ghui tiajn pladojn en Fangshan-restoracio
de Beihai-parko kaj en Tingliguan-restoracio de la
Somera Palaco. Por ghui brogitan shafajhon, oni uzas
surtabligeblan kupran forneton. Oni devas unue meti
maldike pecigitajn shafajhojn en la bolantan akvon
kaj kirli ilin, kaj poste elakvigi kaj trempi ilin
en spicajhon. Tiam oni povas manghi. Tia manghmaniero
havas historion de pli ol mil jaroj. Pasintece ghi
estis bona vintra plado en imperiestra palaco.
Krome, la islamaj kaj vegetaraj pladoj
estas preparitaj por islamanoj, budhanoj kaj taoistoj.
Por fari vegetarajn pladojn, oni uzas diversajn sojfabajn
produktajhojn kaj agarikon, orelfungon, bambuidon,
brasikon kaj vegetalan oleon. Sen viando kaj fisho
la pladoj tamen estas frandaj kaj bonvenaj al maljunuloj
kaj malsanuloj.
Por veki apetiton kaj ghuigi la kuirarton,
diverstempaj chinaj kuiristoj tre atentis la koloron,
aromon, guston kaj formon de la pladoj. La bonodoraj
manghajhoj en fajnaj chinaj porcelanaj vazoj impresas
kiel belartajhoj.
>>>
Fotoj
|