Preparado
de jiaozi-oj
|
La chefaj manghajhoj de la chinoj ghenerale
estas faruno kaj rizo prilaboritaj per apartaj metodoj.
En la pasinteco multaj manghajhoj de Chinio portis
specifan sencon. Oni kutimas preni malsamajn manghajhojn
en malsamaj okazoj.
Unu el la chefaj manghajhoj de la nordanoj
estas vermicheloj el tritika faruno. Post kuirado
oni aldonas al ili diversajn spicajhojn. Estas vermicheloj
kun porkajho, orelfungo kaj ovajho miksitaj kun amela
sauco, vermicheloj kun fritita sojfaba misoo, vermicheloj
kun sezama misoo, vermicheloj kun porkajho au bovajho,
kaj vermicheloj kun nur spicajho kaj graso. Per malsamaj
prilaboroj oni ricevas malsamajn vermichelojn, kiaj
mashinfaritaj, tranchitaj, tiritaj k.a. Pro sia facila
farado kaj manghado, ili estas unu el la chefaj manghajhoj
de chinoj.
La chinoj shatas vermichelojn ne nur pro
ilia moleco kaj facila digestiteco, sed ankau pro
ilia specifa senco en malsamaj okazoj. Lau la tradicia
moro, la chinoj senescepte manghas vermichelojn en
la naskightago, kiel la okcidentanoj manghas torton
en tiu tago. Vermicheloj estas maldikaj kaj longaj,
kio simbolas longvivecon. Tial vermicheloj por celebri
la naskightagon devas esti tre longaj. Tio postulas
kaj lertan faradon kaj modernan kuiradon, alie vermicheloj
rompighas, kion oni rigardas malbonaugura.
Jiaozi-oj
faritaj
|
Estas alia faruna manghajho jiaozi-o.
Por prepari ilin oni unue rulpremas la tranchitajn
pastetojn en platajn rondajn pecojn, metas sur chiun
pecon farchon, faldas la pecon kun farcho ene kaj
firme kunpremas la randon. Oni kuiras jiaozi-ojn
en bolanta akvo, vaporumas au fritas ilin en kuirpoto.
La farcho ghenerale estas preparita el dishakitaj
kaj spicitaj viando kaj legomo, kaj ech marproduktajho
kaj ovajho, au nur el dishakita kaj spicita legomo.
Bonkvalitaj jiaozi-oj devas esti malgrandaj,
kun multe da farcho, maldika tegajho kaj mallargha
rando. Iufoje oni borderas la randon per figuroj de
papilio, orfisho k.a.
Lau la tradicia moro de la nordanoj,
jiaozi-oj servas kiel la plej grava manghajho
en festaj tagoj. Precipe en la Printempa Festo, oni
senescepte manghas jiaozi-ojn. Por tio chiuj
familianoj kune sidas che la tablo, iuj rulpreme foliigas
la tranchitajn pastpecojn, aliaj faldas la pecojn
kun farcho kaj firme kunpremas la randon, triaj kuiras
ilin. En la tuta familio regas ghojo kaj plena harmonio.
Jiaozi-oj por la Printempa Festo ghenerale
estas shu-formaj, kiuj similas arghentan ingoton kaj
simbolas richighon.
Jiaozi-oj kuiritaj
|
Tra Chinio estas videblaj similaj fenomenoj.
Ekz., en iuj lokoj chinoj manghas en la Printempa
Festo vaporumitan gluec-rizan farunajhon kun la koloroj
flava kaj blanka, simbolantaj oron kaj arghenton.
La gluec-riza farunajho chinlingve estas njangau.
Njan signifas jaron kaj gau homonimas
altighon. Ili kune signifas, ke la vivo altighas jaron
post jaro. Antau la Printempa Festo, t.e., la oka
de la dekdua monato lau la china luna kalendaro, la
nordanoj manghas ok-trezoran kachon el grajnoj de
rizo, milio, glueca rizo, sorgo, rughaj faboj, jujuboj,
juglandoj kaj ternuksoj. Ili, kune kuiritaj, simbolas
richan rikolton en la venonta jaro.
Ech la mangh-manieroj por iuj manghajhoj
enhavas ian aludon. Ekz., en la Printempa Festo oni
devas manghi la kapon kaj voston de fisho kun la espero
vivi bonan vivon de la komenco ghis la fino de la
venonta jaro.
Kompreneble, tiuj moroj iom post iom
malaperas en la juna generacio.
|