Estas konate, ke kompaso, papero, presarto
kaj pulvo estas kvar grandaj inventajhoj de la antikva
Chinio. Ili akcelis la ekonomion kaj kulturon de Chinio
kaj de la mondo.
Kompaso
estas direkto-montrilo. Antau ghia invento oni orientighis
helpate de la suno kaj la polusa stelo. Sed kiam la
suno kaj stelo ne videblis en malserena tago, oni
perdis la direkton.
En la periodo de Militantaj Regnoj antau
pli ol 2 500 jaroj chinoj trovis, ke magneto havas
la econ altiri feron kaj montri la sudon. En tiamaj
libroj trovighis multaj notoj pri magneto, precipe
pri la magneta direkto-montrilo nomata Sinan (sudo-montrilo).
Ghi estis farita el natura magneto en formo de kulero
kaj metita sur glata bronza telero. Se oni turnas
la tenilon de la "kulero", la tenilo montras
chiam al la sudo, kiam la "kulero" chesas
rotacii.
Natura magneto estas malfacile prilaborebla.
Por solvi tiun problemon, chinoj inventis artefaritan
magneton, kio pluapashe perfektigis la kompason. Aperis
iu fishforma kompaso. Ghi estis farita el magneta
shtala lameno en formo de fisho, kiu povis flosi sur
akvo kaj montri la sudon. Poste oni flosigis au pendigis
magnetan shtalan nadlon, kies magneteco estis akirita
per frotado kontrau magneto, por ke ghi montru al
la sudo. Tio estis la rudimenta formo de kompaso.
Poste oni aldonis al kompaso gradaron kaj aliajn akcesorajhojn.
Tuj post sia apero kompaso farighis grava
direkto-montrilo en navigacio. Disvolvigho de la mara
navigado de Chinio oftigis kontakton inter Chinio
kaj aliaj landoj. Kompaso estis ankau transportita
al Arabio kaj Europo.
Papero
estas nemankigebla por homoj en la vivo. Hodiau papero
estas tre ordinara uzajho, tamen inventi ghin ne estis
facile.
Antau la invento de papero estis tre
malfacile fari notojn. Tiam la homoj faris notojn
per nodado de shnuro. Antau 6000 jaroj en Chinio jam
aperis skribolingvo. En Yin-dinastio antau 3500 jaroj
chinoj gravuris ideografiajhojn sur testuda shelo
kaj besta osto. Tiaj ideografiajhoj estas nomataj
"skribajhoj sur sheloj kaj ostoj". Poste
oni gravuris ideografiajhojn sur bronzajhoj kaj shtono,
kaj faris notojn sur bambuaj kaj lignaj latoj kaj
silkajhoj. Sed gravurado de ideografiajhoj estis temporaba
kaj laciga, silkajho multekosta kaj bambua au ligna
libro tro peza. Post la penado de pluraj generacioj
chinoj finfine inventis la metodon de papero-farado.
En la periodo de la Orienta Han-dinastio
(25-220), Cai Lun kaj metiistoj kune klopodis kaj
sukcese elfaris delikatan kaj belan paperon el arboshelo,
eluzitaj shnuroj, chifonoj kaj fishretoj. En postaj
kelkaj jarcentoj oni faris paperon el fibroj de liano,
bambuo k.a.
Papero kaj paperfara tekniko estis disvastigita
unue al Vjetnamio, Koreio kaj Japanio, poste al Arabio
en la mezo de la 8-a jarcento kaj fine al Europo en
la 12-a jarcento.
Presarto.
Antau la invento de presarto la libroj estis kopiitaj
manskribe. Multe da tempo oni devis uzi por kopii
libron, kaj krome ofte aperis eraroj en transskribo.
Post la invento de presarto oni povis presi librojn
grandnombre en mallonga tempo kaj kun malmultaj eraroj.
Invento de presarto spertis longtempan
praktikadon kaj disvolvadon de sigelilogravurado,
premkopiado de skribajhoj sur steleo, ksilografio
kaj tipografio. En la dinastioj Sui (581-618) aperis
en Chinio presarto de gravurita lignotabulo. En la
mezo de la 11-a jarcento Bi Sheng inventis tipografion.
Tio multe progresigis la chinan presarton. La presmetodo
inventita de Bi Sheng estis primitiva, tamen ghi jam
havis la tri procedojn de tipografio, nome, farado
de moveblaj tipoj, kompostado kaj presado.
En 1298 en Chinio aperis tipoj el ligno
kaj turnebla tipo-bretaro. Oni povis sidante elekti
tipojn, turnante la bretaron. Post la 14-a jarcento
oni faris tipojn el stano, kupro kaj plumbo. Meze
de la 8-a jarcento la china tipografio estis enkondukita
en aliajn landojn.
Pulvo,
inventita de la antikvaj chinoj, estas farita el miksitaj
salpetro, sulfuro kaj lignokarbo en certa proporcio.
Kutime oni nomas ghin nigra pulvo.
En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221
a.K.) chinaj alkemiistoj provis fari el iaj minajhoj
oron, arghenton au eliksiron. Kvankam ili ne atingis
sian celon, tamen ili akiris el alkemiado multe da
scioj pri kemio. Ili trovis multe da novaj drogoj
kaj ekkonis multajn ecojn de objektoj en sia kuragha
eksperimentado. Salpetro, sulfuro kaj lignokarbo estis
nemankigeblaj en alkemiado. En la eksperimentado oni
hazarde miksis salpetron, sulfuron kaj lignokarbon
kaj bruligis ilin, kaj tuj okazis eksplodo. La eksplodo
foje rompis fornon, foje detruis domon, kaj ech ili
mem estis brulvunditaj. Dum longa praktikado ili konsciis,
ke intermiksitaj salpetro, sulfuro kaj lignokarbo
povas eksplodi che bruligo. Kaj tiele inventighis
pulvo.
Pro tio, ke alkemiistoj tenis sian alkemiadon
en sekreto, oni ne povis scii la precizan tempon de
invento de pulvo. Tamen Sun Simiao, fama medicinisto
kaj farmakologo en la frua periodo de Tang-dinastio
(618-907) notis la metodon de pulvofarado. Tial oni
povas certigi, ke pulvo estis inventita antau Tang-dinastio.

|