Bona alkoholajho estas ghuo por homoj.
En Chinio trovighas diverspecaj alkoholajhoj. Kutime
en geedzigha, naskightaga kaj aliaj festoj oni sin
regalas per bona alkoholajho por celebrado.
Antau longe chinoj jam posedis teknikon
de vinfarado. Inter la grandnombraj elterigitaj historiaj
objektoj trovighas ne nur multaj vinujoj kaj vazetoj
por drinkado, sed ankau antikva alkoholajho konservata
ghis nun. Ekzemple, antau kelkaj jaroj oni elfosis
du kruchojn da alkoholajho produktita antau 2 280
jaroj, el antikva tombo en Pingshan-gubernio, Hubei-provinco.
Unu el ili entenis smeraldan kaj diafanan alkoholajhon
kaj la alia malhelverdan. La elfositaj kruchoj estis
bone hermetikigitaj. Kiam ili estis malfermitaj, tuj
tiklas la nazon aroma odoro el ili. Lau analizo de
sciencistoj, la alkoholajho estis fermentigita per
gisto. Ghia eltrovo prezentis valoran materialon por
esplori teknologion pri alkoholajhofarado en Chinio.
En Chinio estas miloj da specoj de biero,
rizvino, vino, ratafio, brando k.a. En la Unua Alkoholajhogustuma
Kunveno en 1952 Moutai-brando de Guizhou, Tequ-brando
de Luzhou de Sichuan-provinco, Fen-brando de Xinghua-vilagho
de Shanxi-provinco, Xifeng-brando de Fengxiang de
Shaanxi-provinco, Jafan-rizvino de Shaoxing de Zhejiang-provinco,
la Ormedala Brando, Tonika Vermuto kaj Rugha Vino
de Yantai de Shandong-provinco estis elektitaj kiel
ok superaj alkoholajhoj de Chinio. En la lastaj jaroj
estis elektitaj 18 specoj de landfamaj alkoholajhoj
kaj 47 specoj de bonkvalitaj alkoholajhoj.
|
Moutai-brando
produktita en
Maotai-urbeto de Guizhou-provinco
|
China brando kun forta alkoholo estas
distilita el fermentinta amelhava greno. Ghia aromo
estas dividita chefe en kvin tipojn: delikata aromo
kun Fen-brando kiel la tipa, densa aromo kun Tequ-brando
kaj la Kvingrena Brando de Sichuan kiel la tipaj,
originala aromo kun Moutai de Guizhou kiel la tipa,
rizaromo kun Sanhua-brando de Guangxi kiel la tipa.
Moutai-brando produktighas en Maotai-urbeto
de Renhuai-gubernio, Guizhou-provinco. Antikve la
urbeto estis izolita kaj malofte vizitata. En 1745
tie komencis trafiki shipoj, la urbeto farighis grava
havenurbo che Chishui-rivero. La dokistoj bezonis
alkoholajhon por sin plezurigi. Tiel alkoholajho-farado
multe progresis kaj iom post iom oni perfektigis sian
teknologion kaj produktis superan nektaron. Moutai-brando
ne nur okupas la unuan lokon inter la chinaj famaj
alkoholajhoj, sed ankau estas honorita kiel unu el
la tri mondfamaj brandoj, la aliaj du estas konjaka
brando kaj skota viskio.
Oni shuldas la bonan kvaliton de Moutai-brando
al ghiaj bonkvalitaj materialoj kaj la tradicia fermenta
teknologio. Ghi estas preparita el lokaj bonkvalitaj
sorgo kaj tritiko. Ghia farado karakterizighas per
plurfoja fermentado, plurfoja elpreno de alkoholajho,
longtempa konservado kaj zorgema aldono de ingrediencoj.
Oni okfoje fermentigadas grenon kaj okfoje elprenadas
alkoholajhon. La tuta fermenta procezo dauras dek
monatojn. Oni devas meti la malbonkvalitan alkoholajhojn
en kelon por fermentigi ghin refoje. La fermentinta
alkoholajho devas konservighi tri jarojn. Poste brandfaraj
majstroj zorgeme miksas alkoholajhojn konservitajn
5-, 10-, 20-jare, kaj tiel formighas Moutai-brando
pure klara, milda kaj delikate aroma. Tiu brando entenas
ne tre multan alkoholon, sed estas forta. Tamen ghi
estas ne kapturna, nek pika.
La rizvino estas farita el glueca rizo,
rizo kaj milio, kun aldono de speciala gisto, post
glukozigho, fermentado kaj distilado. La plej bona
el la rizvinoj estas Shaoxing-rizvino. Estas multe
da specoj de la vizvinoj. La chefaj estas Huadiao-rizvino,
Jafan-rizvino, Shanniang-rizvino kaj Xiangxue-rizvino.
Jafan-rizvino estas fermentinta el rizo kun aldono
de glueca rizo. Ghi estas dolcha kaj apetiveka. Shanniang-rizvino
estas gustoforta kaj fermentinta el rizo kaj alkoholajho.
Xiangxue-rizvino estas preparita el fecho de Jafan
kaj rizo. Huadiao havas interesan historion. Legendo
diras, ke en antikva Shaoxing, jhus naskinte filinon,
la gepatroj devis acheti du vazojn da rizvino, fari
artan reliefon sur la vazoj, kaj poste konservi ilin
en kelo. Oni elprenis la rizvinon je edzinigho de
la filino, portis ghin al la bofila familio. Regali
gastojn per ghi simbolas felichon. Tial la rizvino
ricevis alian nomon Filina Rizvino.
|
Biero produktita
de la Qingdao-a Bierfabriko de Shandong-provinco
|
La plej bonkvalita el la chinaj bieroj
estas tiu de la Qingdao-a Bierfabriko de Shandong-provinco.
Ghi estas farita el bonkvalita materialo -- minerala
akvo de Laoshan-monto en la antauurbo de Qingdao,
per originala fermenta teknologio. Ghi estas diafane
orflava, gustoplena, dolcha kaj refreshiga, kun suficha
karbona dioksido kaj delikataj shaumoj.
|
Duondolcha Blanka
Vino kun marko Dinastio de la
China-Franca Vinfara Limigita Kompanio de Tianjin
|
|
Seka Blanka Vino
kun marko Granda Muro de la
Shacheng-a Vinfara Kompanio de Hebei-provinco
|
Vino kaj ratafio estas preparitaj el freshaj
fruktoj, per fermentado kaj distilado. Vino, kun bela
koloro, entenas diversajn vitaminojn, mineralojn kaj
sukeron kaj okupas gravan lokon el la chinaj ratafioj.
El multaj chinaj vinoj la plej bonkvalitaj estas Tonika
Vermuto, Blanka Vino, Ormedala Brando produktitaj
de Shandong-provinco, la China Rugha Vino kaj Speciala
Brando de Pekino, Seka Blanka Vino kun marko Granda
Muro de la Shacheng-a Vinfara Kompanio de Hebei, kaj
la Duondolcha Blanka Vino kun marko Dinastio de la
China-Franca Vinfara Limigita Kompanio de Tianjin.
Krome Chinio produktas ankau multajn aliajn ratafiojn,
kiaj pomvino de Liaoning, mandarinvino de Sichuan,
arbutvino de Jiangxi, lichivino de Fujian, ananasvino
de Guangxi, oranghvino de Zhejiang kaj pirvino de
Hebei, kaj vinoj fermentintaj el fragoj, kratag-fruktoj
kaj aktinidioj (Actinidia chinensis),
chiuj kun sia distingajho konservas originalan guston
kaj ebriigan aromon.
|
Fen-brando produktita
en Shanxi-provinco
|
Kunmiksitaj alkoholajhoj, inkluzive fruktsukan
vinon kaj eliksiron, estas preparitaj proporcie el
alkoholajho au manghebla alkoholo kun aldonitaj sukero,
aromajho, manghebla pigmento au drogoj. Bambufolie
Verda Brando produktita de la Xinghua-vilagha Fen-branda
Fabriko de Fenyang-gubernio, Shanxi-provinco, estas
tipo de la kunmiksitaj alkoholajhoj. Tiu vino kun
longa historio estas bambufolia maceritajho. Ghi estas
preparita el Fen-brand, kun aldonitaj angeliko, amomo,
santalo, suzigio (Suzygium aromaticum),
auklandio (Aucklandia lappa), bambufolioj
kaj aliaj drogoj kun aldono de kando. Ghi superas
aliajn samspecialajn kunmiksitajn alkoholajhojn kaj
havas naturan koloron, aromon kaj guston de la maceritaj
drogoj. Ghi povas vigligi sangon kaj energion, forigi
mukajhon kaj sanigi la hepaton.
En Chinio cirkulas legendo pri "vinfarado
de simioj". En pratempo simioj sin vivtenis per
sovaghaj fruktoj, kiuj abundis chie en arbaro. La
fruktoj maturighis en en chiuj sezonoj, tial ili devis
konservi tiajn fruktojn en kaverno. Post longa tempo
ili putrighis, la shimintaj fruktosheloj nature fermentigis
la fruktojn, kiuj iom post iom formighis en nektaron
aromoplenan. Tiu "simi-vino" fakte estis
nature formighinta sovaghfrukta vino. Nun ankau la
sovaghfrukta vino estas populara en Chinio pro senpolucieco
kaj aparta gusto. Iu vinfabriko en arbara regiono
de la Granda Xing'an-montaro produktis pli ol 30 specojn
da vino el dekkelkaj specoj de sovagha plantoj, kiaj
rughfaba vino, vakcinifrukta vino, eglanteria vino,
krizantema vino k.a. En 1985 la speciala rughfaba
vino gajnis arghentan medalon de bonkvalita manghajho
de Chinio.
Modere trinki vinon, precipe tiun kun
malmulta alkoholo, vigligas cirkuladon de sango kaj
veki apetiton. Longtempa ekscesa drinkado povas damaghi
la hepaton kaj nervajn sistemojn kaj kauzi alkoholismon.
|