China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

China Medicino

La china medicino estas kreita de la china nacio en la batalo de miloj da jaroj kontrau malsanoj. Ghi enhavas fundamentajn teoriojn, diagnozajn metodojn, kuracajn principojn, sendrogajn terapiojn k.a.

Ghiaj fundanentaj teorioj, bazitaj sur la tradicia kulturo de Chinio, estas scienca sistemo disvolvighinta en senchesa resumado de la kuraca sperto. Ili enhavas chefe la teorion de "jin kaj jang", "kvin elementoj", "visceraj simptomoj", "ghingluo-oj" k.a. La china medicino rigardas chion kiel unuecajhon de la kontrauaj jin kaj jang kaj opinias, ke la akordo de jin kaj jang estas la bazo de sano kaj la malakordo de ili -- troa fortigho au malfortigho de iu ajn flanko, estas la chefa patogena faktoro.

La china medicino klasifikas chiujn aferojn lau la kvin elementoj -- metalo, akvo, ligno, fajro kaj tero ofte vidataj en la naturo. El la kvin chefaj internaj organoj de homa korpo, la pulmo apartenas al metalo, reno al akvo, hepato al ligno, koro al fajro kaj lieno al tero. La china medicio prezentas la interrilatojn de aferoj lau jena tezo: Metalo produktas akvon, akvo lignon, ligno fajron, fajro teron kaj tero metalon; metalo inhibicias lignon, ligno teron, tero akvon, akvo fajron kaj fajro metalon. Lau tiu tezo chiu objekto povas fortigi kaj inhibicii aliajn objektojn, samtempe estas bridata kaj helpata de aliaj objektoj, kaj tiel la naturo konservas sian ekvilibron. Kiam la patogenaj faktoroj en homa korpo estas fortaj au la vitala energio estas malforta kaj la ekvilibro de la interrilatoj de la visceroj estas detruita, tiam okazas malsano. La china medicino celas trovi la kauzon de malekvilibro, chiamaniere bridi la fortan kaj helpi la malfortan por restarigi la ekvilibron.

Homa korpo entenas kvin internajn organojn kaj ses viscerojn. La kvin internaj organoj estas koro, hepato, lieno, pulmo kaj reno; la ses visceroj estas gala viziko, stomako, dika intesto, maldika intesto, tri kavoj en la internaj organoj kaj urina veziko. La teorio pri visceraj simptomoj esploras viscerojn kaj iliajn interrilatojn pere de observado de sindromo kaj estas la kerno de la fundamentaj teorioj de la china medicino. Ghi opinias, ke la homa korpo estas organisma korpo kun la kvin internaj organoj kiel la centro kaj havas identecon kun la ekstera medio. Ghi emfazas ne la traktadon de la formoj kaj anatomiaj pozicioj de visceroj, sed la konon de fiziologiaj funkcioj, patogenaj shanghighoj kaj interrilatoj kaj reciproka detenado de la visceroj. Tio estas ghiaj rimarkindaj karakterizajhoj diferencaj de la moderna medicino.

La teorio pri ghingluo-oj estas nedisigebla de la teorio pri visceroj. La china medicino opinias, ke ghingluo-oj estas vojoj por cirkulo de la vitala energio en la homa korpo, kunligante la viscerojn, membrojn, ostojn, okulojn, orelojn, nazon kaj bushon. La ghingluo-oj konsistas el trunkaj kaj branchaj kanaloj. La trunkaj kanaloj inkluzivas 12 regulajn kanalojn kaj 8 ekstrajn kanalojn. Estas 15 chefaj branchaj kanaloj, kiuj rete dislokighas en la korpo. Se oni rigardas la viscerojn kiel fervojajn nodojn, do la trunkaj kanaloj servas kiel trunkaj linioj, la branchaj kiel branchaj linioj kaj la akupunkturaj punktoj kiel fervojaj stacioj.

La china medicino havas jenajn chefajn diagnozajn metodojn, nome rigardi, auskulti, flari demandi kaj palpi.

Che rigarda diagnozo kuracisto observas per la okuloj la tutan au partan korpon de paciento por koni la simptomojn. Char la ekstera parto de homa korpo havas intiman rilaton kun la visceroj, tial kiam iu viscero malsanighas, sur la korpa surfaco okazas responda shanghigho, precipe sur la vizagho kaj lango. Che rigarda diagnozo oni observas mienon, vizaghkoloron, ekskrementojn, langon, okulojn orelojn, nazon, bushon kaj fingrajn liniojn.

Per auskulto kaj flaro chinmedicinisto povas diagnozi iujn malsanojn lau la parolo, spirado, tuso, singultado kaj vomado de paciento.

Por fari ghustan diagnozon chinmedicinisto interparolas kun paciento au lia akompananto por koni la simptomojn, la estighon, evoluon kaj kuracan procedon de lia malsano. Tio estas demanda diagnozo. Estas "Kanto de Dek Demandoj": "Demandi unue pri varmo kaj malvarmo; due, pri shvitado; trie, pri la kapo kaj korpo; kvare, pri fekajho kaj urino; kvine, pri manghado; sese, pri la brusto kaj abdomeno; sepe, pri la oreloj kaj okuloj; oke, pri la dormo; naue, pri la malnovaj malsanoj; kaj laste, pri la kauzo de la malsano." Tiu kanto helpas kuracistojn demandi lauvice kaj ludas gvidan rolon en praktiko. Kompreneble, tio estas nur skizo, la enhavo de demanda diagnozo estas richa kaj kuracistoj estas diferencaj en demanda arto.

La palpa diagnozo de la china medicino inkluzivas pulso-palpadon kaj manpremadon sur korpopartoj. La antaua celas fingro-tushe kaj -preme esplori la pulson che la pojno de paciento por koni lian malsanon. La lasta estas manpremado farita de kuracisto sur la brusto, abdomeno au alia korpoparto de paciento por havi klaran konon pri la varmeco, moleco kaj grandeco de la premataj korpopartoj. La palpa diagnozo estas originala metodo de chinmedicinaj kuracistoj. La tradicia china medicino emfazas, ke oni devas kombine apliki la kvar diagnozajn metodojn kaj fari sintezan analizon antau ol fari diagnozon.

"Kuracado lau diagnozo" estas chefa kuraca principo de la china medicino. Ghi signifas esplori la sindromon por trovi la kauzon de malsano kaj studi ghin antau kuracado. La sindromo estas ghenerala manifestigho de la homa korpo kontrau patogenaj faktoroj. Pro la diferencoj de la korpa kvalito, agho kaj medio de pacientoj, sama malsano povas estigi malsamajn sindromojn che malsamaj pacientoj, kaj malsamaj malsanoj en la evoluo povas estigi saman sindromon che malsamaj pacientoj. Tial oni aplikas malsamajn metodojn por kuraci saman malsanon kun malsamaj sindromoj, kaj saman metodon por kuraci malsamajn malsanojn kun sama sindromo. Tio estas la kuraca principo de la china medicino "kuraci saman malsanon per malsamaj metodoj kaj malsamajn malsanojn per sama metodo".

La chia medicino en sia longtempa kuraca praktiko resumis kompleton da originalaj kuracaj principoj. Krom la supre dirita principo trovighas ankau la principoj "kuraci sinteze", "kapti en kuracado la chefan kauzon de malsano", "kuraci la malsupran korpoparton por forigi malsano de la supra korpoparto", "kuraci la supran korpoparton por forigi malsanojn de la malsupra korpoparto", "somere kuraci vintrajn malsanojn", "vintre kuraci somerajn malsanojn" k.a. Ili estas kaj kompletaj kaj flekseblaj, kaj ne deflankighas de la fundamentaj teorioj de la china medicino. Tial eminentaj chinmedicinaj kuracistoj havas solidan teorian bazon de la china medicino kaj flekseblan kaj spritan klinikan penson. Ili povas apliki plej favorajn kuracajn metodojn por plej bona kurac-efiko.

En klinika kuracado la china midicino havas ne nur diversajn receptojn kaj kuracajn metodojn, sed ankau multajn originalajn sendrogajn terapiojn, sanigajn metodojn kaj teknikojn, ekz., akupunkturo, masagho, chigong-o, skrapado, kupado, terapioj magneta, kota, akva, sabla, arbara, varma, malvarma, psika, fizika k.a.