La chinaj drogoj origine nomighis bencao.
La plej frua farmakopeo pri chinaj drogoj nun videba
en Chinio estas <<Shennong Bencao Jing>>
verkita en 200 a.K. Poste la farmakopeoj de diversaj
dinastioj pri chinaj drogoj plejparte uzis la nomon
bencao, kiaj <<Bencao Gangmu>>
kaj <<Bencao Beiyao>>.
En la moderna tempo oni ekuzis la nomon
china drogo por distingi ghin de la okcidenta medikamento.
La chinaj drogoj ampleksantaj naturajn drogojn kaj
iliajn simplajn preparajhojn estas trovitaj, uzataj
kaj senchese kompletigataj de la diversaj nacioj de
Chinio en kuraca praktikado direktate de la fundamentaj
teorioj de la tradicia china medicino.
Legendo diras, ke antikvulo Shennong
gustumis sennombrajn herbojn kaj per tio trovis drogherbojn.
La verko <<Shennong Bencao Jing>> prezentas
365 specojn da drogoj. Nun la chinaj drogoj nombras
5 000 specojn.
La chinmedicinaj kuracistoj diagnozas
malsanojn sub direktado de la fundamentaj teorioj
de la china medicino, per rigardo, flarado, auskultado,
demandado kaj palpado, kaj preskribas recepton al
pacientoj, elektante taugajn drogojn lau la funkcioj
de la chinaj drogoj.
La teorioj pri la funkcioj de la chinaj
drogoj estas la teoria bazo por kuraci malsanulojn
per drogo. Ili estas la teorioj pri "kvar ecoj",
"kvin gustoj", "ascendo, descendo,
flosado kaj sinkado", "gujghing",
"komponado kaj malpermeso".
Kvar ecoj estas malvarma, varma, varmeta
kaj malvarmeta ecoj de drogoj. La varmeta kaj varma
ecoj estas tute diferencaj de la malvarma kaj malvarmeta
ecoj. La efikoj inter la du antauaj kaj tiuj inter
la du postaj estas grade diferencaj. La antauaj apartenas
al jang kaj la postaj al jin. Chinmedicinaj
kuracistoj dividas malsanojn en varmajn kaj malvarmajn.
Ghenerale, la drogoj por kuraci varmajn malsanojn
plejparte estas kun malvarma au malvarmeta eco, ekz.
koptida radiko, skutelaria radiko, felodendra (Phello-dendron
amurense) shelo kaj loniceraj floroj povas forigi
varmon kaj toksinon. La drogoj por kuraci malvarmajn
malsanojn plejparte estas tiuj kun varmeta au varma
eco, ekz. efedro, cinama brancho, akonita radiko kaj
seka zingibro povas fortigi jang kaj fortigi
malvarmon kaj malsekecon. Krome, trovighas ankau iuj
drogoj kun milda eco iom inklina au al varmeto au
al malvarmeto, sed ili ne transpasis la limon de la
kvar ecoj. Tial la klasikaj farmakopeoj senescepte
notas la econ de chiu drogo.
Chinaj drogoj havas kvin gustojn, nome
akran, salan, acidan, amaran kaj dolchan. La akra
kaj dolcha gustoj apartenas al jang, kaj la
acida, amara kaj sala al jin. Iliaj efikoj
estas diferencaj.
La simptomoj de malsanoj manifestighas
ghenerale en kvar direktoj: tiu al supro (vomado,
tusado kaj astmo), tiu al malsupro (lakso kaj visceroptozo),
tiu al ekstero (shvitado kaj febro), kaj tiu al interno
(enigho de rasho kaj ekzogenaj patogenaj faktoroj).
Kontrau tio, ankau la drogoj havas malsamajn direktojn
de efiko sur la homa korpo. Tio estas la teorio pri
la ascendo, descendo, flosado kaj sinkado. En kliniko
kuracisto devas elekti drogojn kun efiko kontraua
al la direkto de la malsano.
La teorio de gujghing traktas
la elektan rolon de drogoj rilate malsanojn de iuj
ghingluo-oj kaj visceroj. Ekz., iuj drogoj,
havantaj varmo-forigan kurac-efikon, povas forigi
pulman varmon kaj aliajn hepatan varmon. Oni plie
resumis la kuracajn efikojn de diversaj drogoj sur
la homaj korpopartoj, sistemigis ilin kaj kreis la
teorion de gujghing, kiu farmakologie kompletigis
la teorion de chinaj drogoj.
Krome, oni devas ankau koni la teorion
de komponado kaj malpermeso de chinaj drogoj. La teorio
pri funkcioj de drogoj postulas, ke kuracistoj devas
elekti pli ol du specojn de drogoj en preskribo de
recepto por mildigi ilian malutilan efikon kaj pliigi
la kurac-efikon, kaj ke ili devas ankau koni la drogojn
nekunuzeblajn.
La chinmedicinaj kuracistoj uzas drogojn
en kuracado lau diagnozo, lau la fundamentaj teorioj
de la china medicino kaj lau la teorioj pri la funkcioj
de chinaj drogoj. Ili determinas konvenajn dozo-proporciojn
lau la komponaj principoj de drogoj kaj preskribas
recepton sub direktado de la specifa preskriba teorio.
Per kio klarigi preskribon de chinmedicina
recepto? Sola unuspeca drogo similas al unu cifero
kaj recepto al diversaj permutajhoj de ciferoj. La
recepto estas supera drogo-uzo. Post diagnozo kuracisto
elektas taugajn drogojn kaj determinas konvenan dozon
por komponi ilin lau la bezono de la malsano. Tio
estas preparo de recepto.
Tizano estas droga recepto plej ofte
aplikata de chinmedicinaj kuracistoj en kliniko. Oni
celas preni la efikajn elementojn de koncernaj drogoj
per dekoktado.
Krome, la chinaj medicinajhoj havas ankau
formojn de pulvoro, pilolo, ungvento, granulo, alkoholajho,
tablojdo, supozitorio, membrano, aerosolo kaj injektajho.
|