Ushu-o
estas unu el la plej polularaj sportoj inter la chinaj
popolanoj kaj rimedo por fortikigi korpon, hardi la
temperamenton kaj sindefendi. Ghi, kun aparta stilo,
estas enhavoricha kaj multspeca. En la landskala kunveno
de ushu-o oni ludis kaj konkursis je oli ol
500 disciplinoj.
Ushu-o estas la sporto kaj arto
pri atako kaj defendo kreita de la china popolo en
la porviva batalo. Jam antau 4000-5000 jaroj aperis
en Chinio ushu-o. En la longtempa disvolvigho
formighis diversaj skoloj, ghi nombras ch. cent specojn
kun dekoj da lukt-instrumentoj kaj serioj da graciaj
luktmovoj. La nuna ushu-o povas esti dividita
en kvin kategoriojn: china boksarto, perarmila lukto,
dupersona lukto, grupa ludo kaj atako-defendo. La
china boksarto estas plej enhavoricha. Korm la famaj
shaolinchuan, suda china boksarto kaj tajghichuan,
estas ankau multe da aliaj boksartoj kun originala
stilo, kiuj imitas movojn de simio, aglo k.a., distingighajn
per gracieco kaj forta atakkapablo.
La armiloj de ushu-o estas diverspecaj.
Originante chefe el la antikvaj armiloj, ili konsistas
el longaj armiloj, kiaj bastono, lanco kaj glavegoj;
mallongaj armiloj, kiaj glavo, spado kaj hoko; kaj
faldeblaj armiloj, kiaj nausekcia vipo, trisekcia
bastono kaj shnurita martelparo.
La ushu-o de Shaolin-skolo kreita
en la 5-a au 6-a jc. havas plej kompletan sistemon
kaj plej gracian movoserion kaj estas plej populara
en Chinio. La ushu-o de Shaolin-skolo entenas
pli ol 40 boksospecojn kaj dekkelkajn specojn de perarmila
lukto. La boksarto de Shaolin-skolo karakterizighas
per forteco kaj postulas , ke la movo estu rapida
kiel fulmo, la turnigho simila al tiu de rado kaj
la staro firma kiel monto. Ghiaj movoj estas variaj
kaj grandaj kaj ghiaj atako kaj defendo estas farataj
strikte. Ghia bastona lukto estas la plej fama en
ghia armila lukto.
Ushu-o havigis al si en sia disvolvigho
regionajn karakterizajhojn. La suda boksarto estas
ghenerala nomo de la boksartoj cirkulantaj en suda
Chinio. Ghi havas historion de pli ol 500 jaroj. En
la chinaj ushu-istaj rondoj cirkulas diro,
ke "suda bokso kaj norda piedlukto estas la plej
subigaj". La suda boksarto akcentanta manmovojn
postulas, ke praktikanto faru plurfoje manmovojn en
unu pasho. Ghi postulas, ke la piedaj movoj estu stabilaj,
movdistancoj mallongaj, movampleksoj malgrandaj kaj
la gravito malalta. Ghi postulas ankau, ke la movoj
rapidaj kaj malrapidaj estu alternaj.
Tajghichuan estas alia grava speco
de boksarto. Ghi ne emfazas aktivan atakon, sed postulas
venkon super forta rivalo per mildaj movoj kaj atakon
faratan poste. Praktikanto de tajghichuan en
lukto lerte deflankigas la atakdirekton de la rivalo
kaj kaptas lian malfortajhon por venki lin. Tajghichuan
karakterizighas per forteco en mildaj movoj shajne
malfortaj.
Spado estas unu el la chinaj luktaj armiloj
kun longa historio. La chefaj skoloj de ushu-o
chiu havas sian spadan luktarton, ekz. tiuj de Shaolin
kaj Wudang. La spadaj luktartoj de diversaj skoloj
havas chiu siajn fortajn punktojn, sed ili chiuj alte
taksas plenan akordighon de la rigardo kaj movoj de
manoj, korpo kaj spado. La nunaj spadaj luktartoj
povas esti uzataj por sindefendo kaj iliaj liberaj
kaj graciaj movoj estas valoraj en arto.
En miloj da jaroj la china popolo prenis
ushu-on kiel rimedon por forigi malsanojn,
longigi la vivon kaj hardi la temperamenton. Tiuflanke
tajghichuan ludas grandan rolon. La teorio
de tajghichuan havas intiman rilaton kun tiu
de la china medicino. Suferantoj de multaj kronikaj
malsanoj, kontrau kiuj ech kuracistoj ne havas efikan
rimedon, povas akiri mirindan kurac-efikon per tajghichuan-ekzercado.
Char ushu-o konvenas al chiuj homoj,
chu junaj au maljunaj, kaj bezonas nur simplajn ilojn,
tial sin ekzercas per ushu-o multaj homoj chu
en la urboj chu en la kamparo. Cangzhou de Hebei-provinco,
Chenjiagou de Henan-provinco kaj Jining de Shandong-provinco
estas famaj tiuflanke. Ankau en Pekino, Shanhajo kaj
Kantono trovighas sennombraj praktikantoj de ushu-o.
Multaj element-, mez- kaj altlernejoj en Chinio prenas
ushu-on kiel parton de sia fizikkultura leciono.
En postlecionaj sportaj lernejoj en diversaj lokoj
de Chinio oni funkciigas ushu-kursojn por kulturi
junajn ushu-istojn.
Por akceli la disvolvighon de ushu-o,
oni fondis landan ushu-asocion kaj ofte aranghis
tutlandajn naciajn sportajn prezentadojn, ke disaj
eminentaj luktartoj de ushu-o bone disvastighis.
En 1955 la Shtata Fizikkultura kaj Sporta Komisiono
kunvokis ushu-istojn por sisteme studi la ushu-artojn,
kaj poste ili eldonis librojn pri glava, lanca, spada,
bastona kaj aliaj luktartoj.
Lastatempe ushu-o vekis grandan
atenton ankau de aliaj popoloj. Multaj landoj starigis
organizojn por popularigi ushu-on, kaj iliaj
eminentaj sportistoj partoprenis en internaciaj ushu-konkursoj
en Chinio.
>>>
Fotoj
|