China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Chigong-o

Kiel originala saniga metodo, chigong-o naskighis en Chinio antau 2 000 jaroj. Oni sin ekzercas per ghi por fortikigi sin, preventi kaj kuraci malsanojn.

Estas diversaj chigong-ekzercoj, inter kiuj la chefaj estas tenigho, spirado, emmasagho kaj movigho de la membroj. Estas ankau aliaj artoj de chigong-o: spira, kvieta, stara, mova, penso-gvida kaj memmasagha.

Ekzistas en Chinio multaj skoloj de chigong-o. Kvankam kun malsamaj metodoj, chiuj skoloj sin ekzercas chefe per penso kaj spirado. Forme ili dividighas en du kategoriojn, mildan kaj movan. Ekzercantoj de milda chigong-o prenas pozojn kushan, sidan kaj staran, regas sian penson kaj reguligas sian spiradon por fortikigi chefe la internon de sia korpo. Tial oni nomas ghin ankau interna chigong-o. Ekzercantoj de mova chigong-o sin ekzercas per movado de membroj, kombinante regadon de la penso kun ekzercado de la spirado, ekz. ili sin ekzercas per piediro, per bastono au per memmasagho. Tial ghi estas nomata ankau ekstera chigong-o.

La unua baza ekzerco de chigong-o estas tenigho. Malstrechigho estas kondicho necesa por fari la chigong-an spiradon kaj kvietigi la menson dum ekzercado. Malsamaj tenighoj mem povas kuraci ion. Oftaj tenighoj estas natura sidado, sidado kun krucitaj genuoj, kushado surdorsa, kushado che unu flanko, starado, irado k.a.

La alia baza ekzerco de chigong-o estas kvietigi la menson. Por sin kvietigi, oni devas liberigi sin de chiaj pensoj, koncentri la menson nur sur la akupunktura punkto dantian sub la umbiliko au atenti la spiradon por malfortigi la senton al eksteraj ekscitoj, kiaj sono kaj lumo, kaj atingi la staton de duonkonscio, t.e. protektan inhibicion de la cerbo. Sinkvietigo estas malfacile plenumebla por multaj homoj, kiuj ne povas sin liberigi de diversaj pensoj, tamen ghi estas atingebla post ekzercado de chigong-o.

Spira ekzercado estas grava parto de chigong-o. Dank' al la ekzercado oni povas ventro-spiri anstatau brusto-spiri kaj fine spontanee spiri pere de dantian, kio grandigas la pulman kapaciton, akcelas cirkuladon de sango, masaghas la internon de la korpo, helpas digeston kaj asimilon, fortigas la korpon kaj preventas malsanojn. Chiuj spir-metodoj devas sekvi la principon de mildeco kaj natureco, kiu kondukas iom post iom al egalmezura malrapida kaj profunda spirado. Oni neniam estu hasta al sukceso.

Malsamaj metodoj de chigong-o havas malsamajn karakterizajhojn kaj postulojn, kaj tamen portas iujn samajn ecojn kiel jene:

1. Malstrechigho kaj kvietigho. La kvar membroj kaj menso devas malstrechighi au kvietighi. Antau la ekzercado oni devas malstrechi la vestojn kaj zonon, forigi fekon kaj urinon, iom klini la kapon, facile fermi la bushon kaj okulojn, teni la spinon nature rekta kaj la brakojn nature kaj malstreche pendantaj, kvietigi la menson kaj teni la vizaghon ridetsimila.

2. Harmonio de penso kaj spirado. Per koncentro de penso sur dantian oni devas kombini la penson kun la spirado kaj fari la spiradon longa, egalmezura, por ke la spiroj sekvu la penson kaj atingu dantian.

3. Kombino de ekzerado kaj ripozo. Spir-metodoj diferencas inter si pro diverseco de specoj de chigong-o. Sed plejparto de ili postulas, ke oni revenu al natura spirado post 10-20-minuta ekzercado.

4. Kombino de movo kaj senmoveco. Iuj specoj jam kombinas ambau, sed nemalmultaj postulas senmovecon. Do estas necese fari unu au du sportojn post ekzercado.

5. Senhasteco. Dum ekzercado oni devas esti malstrechita kaj kvieta, kaj strebi iom post iom al sukceso, sed neniam kun hasteco.

6. Distingo inter malsamaj homoj kaj malsamaj malsanoj. Ne chiuj havas saman sanstaton kaj saman malsanon, sekve oni devas elekti taugan specon de chigong-o kaj taugan metodon por la ekzercado.

7. Persisteco. Chigong-ekzercado diferencas de preno de medikamento. Kiu longe persistos, tiu atingos la celon.

8. Modera vivo. Oni devas abstini de fumado kaj drinkado (au malmulte drinki), havi regulan chiutagan vivon kaj ne tro lacighi de laboro.

Tamen chiuj chigong-ekzercoj havas siajn apartajn postulojn.

Chigong-o povas kuraci malsanojn kaj fortigi la korpon, char ghi bone reguligas la suprajhan tavolon de la cerebro, la centran vegetativan nervon kaj kardiovaskulan sistemon, ghustigas la anormalan reakcion de la organismo, masaghas la internajhojn en la abdomeno kaj ebligas al la fiziologia funkcio memregadon. Chigong-o influas la homan korpon chefe en jenaj flankoj: Ghi forigas la ghenon de la humoro, ke la fiziologiaj kaj biokemiaj faktoroj en la homa korpo trovighu en plej bona stato de funkcio; la malstrechigho, kvietigho kaj spirado dum chigong-ekzercado gardas kontrau tuja reakcio de la suprajha tavolo de la cerebro al la tuta korpo, kreas favorajn kondichojn por la ripozo, restarigho kaj reguligho de la organismo kaj , post malrapida reguligo, shparas la energion de la korpo kaj levas la rezistemon de la organismo kontrau malsanoj.