
China Shako
La china shako, evoluinta el la antikva
boshji (shako ludata de du homoj chiu kun ses
shakpecoj), havas historion de pli ol 2 000 jaroj.
Dum la regado de imperiestro Wudi (560-578 p.K. sur
la trono) de la Norda Zhou-dinastio shakludo furoris
en la kortego kaj inter la intelektuloj. En Baoying-erao
(762-763 p.K.) de Tang-dinastio aperies Baoying-shako,
kies strukturo tre similas al la nuna. Kaj en la Suda
Song-dinastio (1127-1279 p.K.) la china shako ekhavis
fiksitajn regularon kaj formon.
Shaktabulo de la china shako estas oblonga
au kvadrata, sur ghi krucighas 9 perpendiklaj kaj
10 transversaj linioj, kiuj formas 90 krucajhojn,
sur kiuj movighas ghiaj 32 shakpecoj. La spaco inter
la kvina kaj sesa transversaj linioj netrapasita de
la perpendiklaj linioj nomighas "limrivero",
kiu dividas la tabulon en du egalajn partojn. Chiu
parto havas po unu kvadraton kun du diagonaloj nomatan
"palaco", en kiu movighas la generalo kaj
la du eskortantoj.
Estas dividitaj du grupoj rugha kaj nigra,
chiu kun 16 pecoj. Chiu grupo konsistas el unu generalo
(帅,将), 2 eskortantoj (士), 2 elefantoj (象), 2 chevaloj
(马), 2 charoj (车), 2 kanonoj (炮) kaj 5 peonoj (兵,
卒).
La shakpecoj en la antikveco plejparte
estis faritaj el eburo. Estis valorega china shako,
kies rughaj pecoj estis el verda jado kun inkrustitaj
ideogramoj el koralo kaj nigraj pecoj el blanka jado
kun inkrustitaj ideogramoj el sukceno. La ordinaraj
shakpecoj estis faritaj el lingo.
La china shako estas intelekta, konkursa
ludo kun difinitaj reguloj. Je la komenco de ludo
la 32 shakpecoj devas esti metitaj chiu en sia loko
(vd. la bildon). Tiu, kiu uzas la rughajn pecojn,
rajtas la unua fari shakmovon, poste la du ludantoj
movas sian pecon alterne. La ludo dauras ghis unu
ludanto matigas la generalon de la rivalo au unu ludanto
anoncas sin venkita. Kiam neniu el la ludantoj povas
matigi la generalon de la rivalo, aperas pacigho.
La shakpecoj estas movataj lau rigoraj
reguloj. Generalo chiufoje povas iri nur unu pashon,
antauen, malantauen, dekstren au maldekstren, sed
al ghi estas malpermesate eliri el la palaco. Al la
du generaloj estas malpermesate rekte fronti unu al
la alia sur la samo linio, inter ili nepre devas esti
alia peco. Alie, la ludanto, kiu estigas la situacion,
estas venkita lau la regulo. La eskortanto chiufoje
povas antaueniri au retroiri unu pashon lau la diagonaloj
en la palaco. La elefanto povas antaueniri au retroiri
du pashojn diagonale, sed ne povas transiri la pecon
meze de sia vojo kaj la limriveron. La charo chiufoje
povas iri transverse au perpendikle, sen pasho-limigo.
La chevalo chiufoje povas iri unu pashon rekte kaj
unu oblikve; se estas alia peco survoje, la chevalo
ne pova iri. La kanono movighas kiel la charo, kiam
ghi ne atakas. La kanono povas fari atakon al la dua
peco, kiu trovighas sur ghia vojo. La peono chiufoje
povas iri nur unu pashon antauen antau transiro de
la limrivero, post la transiro ghi chiufoje povas
iri antauen, dekstren au maldekstren unu pashon, sed
neniam malantauen.
Estas malpermesate movi shakpecon sur
la lokon okupatan de siaflanka peco. Se tie estas
shakpeco de la rivalo, li povas ekstermi tiun per
la sia kaj okupi la lokon. Escepte de generalo, chiu
ajn peco povas esti ekstermita de la rivalo. Se la
generalo estas ekstermita de la rivalo, li do perdas
la ludon.
En la historio de la china shakludo aperies
multaj famaj majstroj, ili faris profundan esploron
pri la shakludo kaj kompilis multajn verkojn. La plej
frua shakluda gvidlibro estas <<Meng Ru Shen
Ji>> (Sekreto Trovita en Songho) de Ming-dinastio
(1368-1644). La unua bone konservata libro estas <<Shanghighema
Shakludo>> eldonita en 1522. La vaste konata
shakluda libro <<Ju Zhong Mi>> eldonita
en 1632 heredis kaj sintezis la atingojn de la ludarto
de la china shako en la periodo de 11-a jc. Poste
multaj shakmajstroj faris dauran, profundan esploron
kaj evoluigis la arton.
Havante shaktabulon kaj 32 shakpecojn,
oni jam povas fari ludon. Ghi entenas richan filozofion,
povas shanghighi senfine, klerigi human penson kaj
hardi human psikon, tial ghi estas multe shatata de
la popolo. Iu antikva fama shakisto diris: "Ech
per dumviva klopodo oni ne povas posedi ghian tutan
sekreton."
|