Abako
Abaka
kalkulo originis el Chinio kaj disvastighis en la
mondo. Dum centoj da jaroj la abaka kalkulo ludis
grandegan rolon en la disvolvo de produkto, eduko,
scienco kaj kulturo de Chinio. Ghi estas valora scienca
kaj kultura heredajho de Chinio.
 Abaka
kalkulo evoluis el la antikva stangeta kalkulo. Tiam
lau la decimala nombrosistemo oni faris la kvar bazajn
operaciojn de aritmetiko kaj operaciojn de radikigo
kaj kvardratigo per bambuaj stangetoj longaj je chirkau
unu decimetro aranghitaj en diversaj formoj. Jam en
la periodo de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.)
chinaj matematikistoj povis lerte kalkuli per mallongaj
bambuaj stangetoj.
Kun disvolvigho de agrikulturo, metio,
komerco kaj ekstera komerco aperis granda nombro da
simplaj formuloj de stangeta kalkulo. Tamen estis
tre maloportune kalkuli per plenmano da stangetoj
dum negocado. Ofte okazis eraroj pro ne ghuste aranghitaj
stangetoj, precipe kiam oni faris kalkulon en granda
cifero. Stangeta kalkulo ne povis kontentigi la bezonon
de la objektiva realo, tial oni kalkulis per malgrandaj
globetoj anstatau stangetoj. Fine de Han-dinastio
(206 a.K.-220 p.K.) aperis notoj pri abaka kalkulo.
Tial historiistoj asertis, ke en Han-dinastio oni
jam komencis uzi abakon el globetoj kaj ekde tiam
abaka kalkulo iom post iom anstatauis stangetan kalkulon.
Matematika libro de Song-dinastio (960-1279
p.K.) notas, ke la tiama abako havis horizontalan
trabeton. Estas evidente, ke tiam oni uzis abakon
el globetoj trairitaj de stangetoj. Estas tre malfacile
konstati, en kiu jaro oni komencis uzi abakon kaj
kiu inventis ghin. En Song-dinastio kaj Yuan-dinastio
(1271-1368 p.K.) abako jam estis vaste uzata en Chinio.
En Ming-dinastio (1368-1644 p.K.) abako
estis tre populara. Kaj multe progresis la metodo
de kalkulo. La plej frua libro pri abaka kalkulo de
Chinio estas "Fundamenta Matematiko" (1578
p.K.) de Ke Shangqian de Ming-dinastio. Bildo pri
abako en la libro montras, ke la tiama abako havas
13 stangetojn kaj similas al la nuna, kies stangeto
havas sur si po sep globetojn. Majstro Chen Dawei
de abaka kalkulo de Ming-dinastio komencis sian komercadon
che la meza kaj malsupra parto de Yangzi-rivero en
la agho de pli ol 20 jaroj. Kiam li estis 60-jara
(1592 p.K.), li verkis la libron "Kompleta Operaciaro",
sisteme kaj detale klarigante pri abaka kalkulo. La
libro havas en si 595 matematikajn problemojn kalkulatajn
per abako, 26 formulojn por adicio kaj 22 formulojn
por subtraho. La libro estis bonvena tra la lando
kaj represita multfoje.
En
tiu sama tempo abako de Chinio estis enportita en
Japanion, Koreion, Vjetnamion, Tajlandon k.a. Lau
esplorado de japanaj historiistoj, japanoj studintaj
en Chinio fine de Ming-dinastio kunportis en Japanion
la libron "Kompleta Operaciaro" kaj abakojn
de Chinio. Post la Dua Mondmilito abako estis enportita
de Japanio en Europon. Japanoj tre atentas pri uzo
de abako. Ech en la nuna Japanio, kie komputiloj estas
vaste uzataj, la popularigho kaj aplikado de abakoj
rimarkinde superas tiujn en Chinio lau proporcio de
loghantaro.
 Abako
ludas intuician rolon en instruado. Ghi ne nur figure
montras la koncepton de la fundamenta matematiko kaj
la principojn de la decimala nombrosistemo, kaj pli
grave estas, ke kiam oni kalkulas per abako, movas
globetojn per fingroj, cerbumante pri matematika logiko,
li lertigas kaj la fingrojn kaj la cerbon. Tial dank'
al lernado de abaka kalkulo, la lernantoj povas pli
bone kompreni la koncepton pri nombro, akrigi pens-kapablon,
intensigi memorkapablon kaj altigi kalkulkapablon.
Nun abako estas ankorau vaste uzata en
Chinio. Abaka kalkulo estas la plej tauga por fari
adicion kaj subtrahon, precipe por fari kontinuan
adiciadon kaj subtrahadon de plurcifera nombro. En
tiu kazo abaka kalkulo estas multe pli rapida ol la
komputila. En kalkulado, kontado kaj statistikado
oni plejofte uzas adiciadon kaj subtrahadon, kiuj
konsistigas 80% de la kvar bazaj operacioj de aritmetiko.
Kaj plie, abako havas multe da superecoj, kiaj simpla
strukturo, oportuneco por uzado, rapida kaj preciza
kalkulado, malmulta kosto, funkciado sen elektro kaj
fortikeco. Tiujn superecojn ne havas la komputiloj.
Nun chiutage miloj kaj dekmiloj da kontistoj, kasistoj,
komercistoj kaj intendantoj uzas abakojn por bilanci
grandan nombron da kvitancoj kaj fakturoj. El tio
videblas, ke la antikva abako ankorau ludas grandan
rolon en ekonomia aktivado.
|