Montaroj kaj Montpintoj
Chinio estas lando abunda je montaroj,
kiuj okupas trionon de la totala areo de Chinio. Lau
la direkto ili povas esti dividitaj en tri kategoriojn:
orienta-okcidentan, sudokcidenta-nordorientan kaj
suda-nordan. Inter ili estas dek plej grandaj montaroj.
Himalajo,
impone staranta sur la suda rando de la Tibeta Autonoma
Regiono, formas arkon elstaran al la sudo. La montaro
longas pli ol 2 500 km de la oriento ghis la okcidento
kaj larghas 200-350 km. de la sudo ghis la nordo.
Himalajo konsistas el multaj paralelaj montchenoj
kaj 40 el ghiaj montpintoj altas pli ol 7 000 m. Himalajo
estas la plej granda montaro en la mondo. La montpinto
Qomolangma (Everesto), sidanta sur la landlimo inter
Chinio kaj Nepalo kaj havanta alton de 8848 m. super
la marnivelo, estas la plej alta montpinto sur la
terglobo. En 1960, chinaj montogrimpistoj la unuaj
surgrimpis Qomolangma lau la norda deklivo. De tiam
la chinaj montogrimpistoj plurfoje surgrimpis la pinton.
Chinaj sciencistoj faris ampleksan sintezan esploron
pri la montpinto kaj pretigis sciencajn bazojn por
ekspluatado kaj utiligo de la naturaj richfontoj.
Tianshan-montaro
konsistas el kelkaj paralelaj orienta-okcidentaj montchenoj.
Ghia parto en Chinio, kun longo de ch. 1 500 km. de
oriento al okcidento, largho de 200-300 km. de nordo
al sudo kaj alto de 3 mil-5 mil m. super la marnivelo,
trairas la Xinjiang-an Ujguran Autonoman Regionon.
La chefa montpinto Hantengri, trovighanta che la landlimo
inter Chinio kaj Kirgizio, havas alton de 6995 m.
super la marnivelo. La montoj estas plenaj je negho
kaj glacriveroj, kaj la degelinta negho irigacias
la oazojn sude kaj norde de la montoj. En la meza
zono de Tianshan-montaro kreskas densaj picearoj,
kaj pli alte etendighas vastaj stepoj, kiuj estas
bonaj someraj pashtejoj. Pli malsupre la leaj valoj,
kiuj estas bonaj vintraj pashtejoj.
Altajho,
kies parto etendighas tra la norda parto de la Xinjiang-a
Ujgura Autonoma Regiono, kushas sur la limoj inter
Chinio, Kazahhio, Rusio kaj Mongolio. Ghi, en la orientigho
de nordokcidento al sudoriento, estas tipa tavola
montaro, alta en la nordo kaj malpli alta en la sudo.
Supre kaj malsupre de la arbara zono etendighas vastaj
herbejoj kaj stepoj.
Kunlun-montaro,
formante arkon kun longo de chirkau 2.5 mil km., staras
laulonge de la norda rando de la Tibeta Altebenajho.
Ghi etendighas de Pamiro en la okcidento ghis la okcidenta
rando de Sichuan-baseno en la oriento. Ghiaj montpintoj
estas ghenerale pli ol 6 mil m. altaj super la marnivelo
kaj ne malmultaj okcidentaj pintoj superas 7 mil m.
La orienta parto de Kunlun-montaro dividighas en tri
branchoj. Kekexili-montaro, unu el ghiaj tri orientaj
branchoj, etendighas orienten kaj farighas Bayanhar-montaro,
la akvodisilimo de la fontoj de Yangzi-rivero kaj
la Flava Rivero.
Qilian-montaro,
konsistanta el kelkaj paralelaj montchenoj kaj valoj,
kushas sur la limo inter la provincoj Gansu kaj Qinghai
kun longo de ch.1 mil km. de la oriento al la okcidento
kaj largho de ch. 200-500 km. de la sudo al la nordo.
Ghiaj pintoj ghenerale estas pli ol 4 mil m. altaj,
kovritaj de negho kaj glacio, dum ghiaj valoj havas
abundon da fluoj kaj herbejoj, kie pashtighas bovoj
kaj shafoj.
Qinling-montaro,
kiu longas chirkau 1 500 km. kaj kushas transverse
en la mezo de Chinio, estas la akvodislimo inter la
sistemoj de la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero. Ghi
malhelpas al la humida oceana vento blovi en la Nordokcidenton
kaj samtempe baras la nordan malvarman aerfluon movighi
suden. Tial ghi servas kiel dividlinio inter la mezvarma
kaj subtropika zonoj de Chinio. Norde de Qinling estas
regiono por plantajhoj de la subtropika kaj mezvarma
zonoj kaj sude de ghi kreskas citrusoj, tearboj k.
a. subtropikaj plantajhoj.
Nanling-montaro
etendighas 1 mil km. en la norda parto de la provincoj
Guangdong, Guangxi kaj en la suda parto de Hunan kaj
Jiangxi, kaj servas kiel akvodislimo inter la sistemoj
de Yangzi-rivero kaj Perlo-rivero. Ghi altas ghenerale
pli ol 1 mil metrojn kaj inter la montoj estas multaj
malaltaj pasejoj interligantaj la nordan kaj sudan
Chinion. Ghi baras la nordan malvarman aerfluon, ke
sude de Nanling-montaro la klimato estas varma vintre
kaj la kampoj estas verdaj tutjare, la lando sude
de Nanling-montaro estas la chefa regiono por kulturi
tropikajn kaj subtropikajn plantajhojn.
La
Granda Xing'an-montaro en la okcidenta
parto de nordorienta Chinio, etendighanta de la nordoriento
al la sudokcidento, estas la dividlinio inter la Altebenajho
de la Interna Mongolio kaj la Ebenajho de Songhua-
kaj Liaohe-riveroj. La montaro estas chirkau 800 km.
longa kaj 200-300 km. largha. Ghiaj orientaj deklivoj
estas krutaj dum la okcidentaj malkurtaj, kaj plejparto
de ghiaj montpintoj estas kupolformaj. Kvankam alta
nur je 1 mil m., ghi malhelpas la sudorientan musonon
blovi plu nordokcidenten kaj ankau moderigas nordokcidentan
frostan venton de la kontinento. Tial la klimato oriente
de la montaro estas humida dum tiu okcidente seka.
La Granda Xing'an-montaro estas grava bazo de frostkulturo
de nia lando. Tie kreskas larikoj, betuloj kaj aliaj
bonspecaj arboj.
Taiwan-montaro
konsistanta el kelkaj paralelaj montaroj trairas la
tutan insulon Taiwan. 62 montpintoj altas pli ol 3
mil m. super la marnivelo, el ili la 3950-metra monto
Yushan estas la plej alta montpinto en sudorienta
Chinio. La montaro kovrighas per primitiva arbaro.
Hengduan-montaro
estas la orienta ekstremo de Himalajo, kiu akute turnighis
suden en la orienta parto de Tibeto kaj la okcidenta
parto de Sichuan. Ghi konsistas el Daxue-, Nushan-
kaj Gaoligong-montaroj kaj profundaj valoj inter ili
kiaj Jinsha, Lancang kaj Nujiang. Tiuj nuboskrapantaj
montoj kun profundaj valoj shtopas la trafikadon.
La klimato, grundo kaj flauro de la montaro evidente
shanghighas vertikale. Estas Gongga-montaro sude de
Kangding. Ghia pinto pli ol 7 mil m. alta super la
marnivelo chiam estas kovrita de negho, sed meze de
ghia deklivo kreskas densaj arbaroj dank'al la milda
klimato. En la valoj kun alto de ch. 1 mil m. super
la marnivelo prosperas subtropikaj plantajhoj pro
varma klimato.
|