Kvin Famaj Montoj
En Chinio estas kvin famam
montoj, nome, la orienta monto Taishan, la suda
monto Hengshan, la okcidenta monto Huashan, la norda
monto Hengshan kaj la meza monto Songshan. Ili estas
reprezentantoj de la famaj chinaj montoj kaj reprezentas
ankau la antikvan civilizacion de Chinio pro siaj
imponeco, superaj pejzaghoj, mirindaj legendoj kaj
richaj historiaj objektoj.
Antikva china mito diras,
ke dio Pangu, kiu kreis chion en la mondo, falis
teren post sia morto. Lia kapo farighis Taishan,
la piedoj - Huashan, la maldekstra kaj dekstra manoj
- la suda Hengshan kaj la norda Hengshan, la ventro
- Songshan. Tial la antikvaj chinoj kultis la kvin
montojn kiel diojn.

Taishan,
la unua el la kvin famaj montoj, sin trovas en la
meza parto de Shandong-provinco, ghia chefa montpinto
Yuhuangding, 1545 metrojn alta super la marnivelo,
malsupren rigardas la vastan ebenajhon kaj montetaron.
De antikve Taishan famighis pro sia imponeco, kaj
estas rigardata kiel simbolo de grandeco, alteco
kaj nefleksebleco kaj prifierinda por la china nacio.
Pluraj imperiestroj de Chinio persone venis al Taishan
por fari grandan ceremonion kulti la chielon kaj
teron, kaj tie konstruigis templojn kaj pavilonojn
kaj starigis steleojn, kaj diverstempaj literaturistoj
tie verkis poemojn. Nun tie ankorau konservighas
la templo Daimiao che la montpiedo kaj multaj haloj,
temploj, steleoj, surrokaj epigrafoj, shtonaj arkadoj,
fera pagodo kaj aliaj antikvajhoj sur la monto.
Al la montosupro kondukas
vojoj orienta kaj okcidenta, kiuj kunighas che la
Mezchiela Pordo sur la montotalio. De tie al la
Sudchiela Pordo la vojo estas chiam pli kruta, apud
la vojo trovighas fercheno fiksita per feraj fostoj
por faciligi grimpadon. Por trairi la faman dangheran
vojon de "18 Zigzagoj" longan je nur unu
kilometro oni devas grimpi ch. 1600 shtonajn shtupojn.
Nun de la Mezchiela Pordo ghis la Sudchiela Pordo
funkcias kablotramo. Surgrimpinte la montpinton
oni povas aprezi multajn belegajn pejzaghojn, inter
kiuj la sunlevigha auroro, sunsubira chielrugho,
la orrubanda Flava Rivero kaj la jadtelera nubaro
estas kvar mirindaj spektakloj de la monto Taishan.
Hengshan,
la suda monto, situas en la meza parto de Hunan-provinco,
chikau ghia chefpinto Zhurong 1290 metrojn alta
super la marnivelo trovighas 72 grandaj kaj malgrandaj
montpintoj. Ghi estas fama pro siaj grandiozeco
kaj beleco. En la antikva urbeto Nanyue che la montpiedo
trovighas la templo Nanyue, la plej granda antikva
konstruajharo en la provinco. Sur la monto prosperas
antikvaj pinoj, ginkoj, raraj floroj kaj herboj,
kio faras la medion bela kaj kvieta.
Por surgrimpi la Sudchielan
Pordon oni devas piediri montvojon de 12 km. Ju
pli supre, des pli kruta farighas la vojo. Sur la
pinto Zhurong estas Zhurong-halo. La muro de la
halo estas konstruita el shtono kaj la tegmento
el feraj tegoloj por registi fortan venton. La Suno-rigarda
Teraso sur la montosupro estas la plej alloga loko.
En serenaj autunaj tagoj oni povas tie ghui belan
scenon de sunlevigho. La alta Zhurong-pinto, profunda
Fangguan-templo, charma Sutrokonserva Halo kaj mirinda
Akvokurtena Kaverno estas la kvar vidindajhoj de
la suda monto Hengshan.
Huashan
situas en la meza parto de Shaanxi-provinco. Ghi
frontas kontrau la Flava Rivero kaj dorse sin krochas
al Qinling-montaro, ghi allogas jam de antikve sennombrajn
turistojn per siaj gradiozeco kaj kruteco. Nur unu
vojo kondukas de la montpiedo al montosupro. Oni
priskribas ghian krutecon ofte per la vortoj "de
antikve ekzistas nur unu vojo kondukanta al la kulmino
de la monto Huashan". Ghi havas kvin montpintojn,
la suda estas la plej alta kun alteco de 2200 metroj
super la marnivelo. Inter la pintoj orienta, suda
kaj okcidenta trovighas malaltajho, kie estas templo
kun puto ene. En pluva sezono ghia akvo superfluas
kaj torentas inter la pintoj orienta kaj okcidenta
kaj formas akvofalon. Tio estas unu el la mirakloj
de la monto. Sur la monto estas multaj temploj kun
apartaj arkitekturaj trajtoj konstruitaj lau la
topografio.
La erozio en la pasintaj
jarmiloj faris la rokojn mirindajhoj. Per sia richa
imago oni kunligis ilin kun multaj belaj mitoj kaj
legendoj. Dank' al la prilaborado tie formighis
ch. 80 vidindaj lokoj, kiuj donis al la monto Huashan
misteran koloron.

Hengshan,
la norda monto, trovighas en la norda parto de Shanxi-provinco.
Ghi etendighas de nordoriente sudokcidenten, oriente
kunligighas kun Taihang-montaro, okcidente kun Yanmen-pasejo,
sude tushas Wutai-monton kaj norde rigardas al Datong-baseno.
Hengshan havas multaj montchenojn, kaj la chefpinto
altas 2017 metrojn super la marnivelo. Ghia fama
antikva konstruajho estas la Pendanta Templo. Ghi
estas granda vico da antikvaj konstruajhoj kun domoj
sidantaj unuj super aliaj. Ghiaj pli ol 40 haloj
kun rughaj muroj kaj griztegolaj tegmentoj kushas
sur traboj horizontale metitaj en surrokajn truojn
artefaritajn kaj pendas sur krutajho. La templo,
kiu supre tushas la nubaron kaj malsupre rigardas
al la profunda valo, impresas kiel chiela palaco.
La haloj estas interligitaj per zigzagaj koridoroj
kaj pendpontoj kiel labirinto. Estas vere vertighdone
rigardi malsupren!
Songshan
trovighas en la meza parto de Henan-provinco kaj
okcidente najbaras al la antikva urbo Luoyang, tial
ghi havas multajn famajn antikvajhojn. Ghi estas
naskighloko de Chan-sekto de la china budhismo.
La fama Shaolin-templo kushas en la sino de la monto.
Songshan konsistanta el du grandaj montoj etendighas
30 km. de oriento al okcidento kaj havas 72 grandajn
kaj malgrandajn montpintojn. Ghia plej alta pinto
estas 1 500 metrojn alta super la marnivelo. Songshan-pagodo
che la montotalio konstruita antau pli ol 1 400
jaroj estas pli ol 40 metrojn alta. Zhongyue-templo
kun areo de 100 mil kvadrataj metroj estas unu el
la plej fruaj taoismaj temploj en Chinio. La templo
estis konstruita en la komencaj jaroj de Han-dinastio
(206 a.K.-220 p.K.) kaj plurfoje grandigita en la
postaj dinastioj. Sudoriente de Songshan konservighas
antikva observatorio de Chinio - la Gaocheng-a Stelobservejo,
konstruita en 1279, siatempe funkciis kiel observatoria
centro de Chinio.
La kvin famaj montoj nun
estas multe vizitataj de en- kaj ekster-landaj turistoj.