Altebenajhoj
Topografie Chinio sin
prezentas en formo de shtuparo, kiu klinighas de
okcidente orienten. La plej supra shtupo estas la
Qinghai-Tibeta Altebenajho en la okcidento. Trans
Kunlun-montaro kaj Qilian-montaro norde de la Qinghai-Tibeta
Altebenajho kaj Hengduan-montaro oriente de la altebenajho
la tero abrupte malaltighas. De nordo al sudo sternighas
la altebenaho de Interna Mongolio, Loesa Altebenajho
kaj Yunnan-Guizhou-a Altebenajho. Ili estas kvar
famaj altebenahoj de Chinio, kiu konsistigas pli
ol trionon de la teritorio de Chinio.
Qinghai-Tibeta
Altebenajho estas la plej alta en
la mondo, je meznombra altitudo de 4 500 m., kaj
nomata "monda tegmento". Ghia areo de
ch. 2500 mil kvadrataj kilometroj konsistigas kvaronon
de Chinio. Kun geologia historio tre mallonga ghi
estas unu el la plej junaj altebenajhoj de la mondo.
Nun ghi ankorau levighas.
Sur la altebenajho staras
altaj montaroj chiu je altitudo de pli ol 5 mil
m. La plej alta estas Himalajo kun meznombra altitudo
de pli ol 6 mil m. En la mondo trovighas 14 montpintoj
de pli ol 8 mil m., kaj 10 el ili trovighas en la
altebenajho. Tie staras ankau 40 montpintoj je altitudo
de 7 mil-8 mil m. Qomolangma (Everesto) 8848 m.
alta, la plej alta en la mondo, staras sur la landlimo
inter Chinio kaj Nepalo. Estas rara fenomeno, ke
tiel multaj altaj montpintoj dislokighas en unu
regiono. La montoj kovritaj per negho kaj glaciriveroj
estas bona loko por alpismo.
Multaj altaj montaroj
trapasas la altebenajhon, kiaj Karakorum, Tanggula,
Gangdise kaj Nyainqentanglha. Ili chiuj estas longaj
je kelkcent au mil km. Oni ankau nomas la Qinghai-Tibetan
altebenajhon "maro de altaj montaroj".
Glacio kaj negho sur la
monto estas grandega "solidakva konservejo".
Somere la degelantaj galcio kaj negho servas kiel
fontoj de aro da grandaj riveroj de Azio. El ili
estas Yangzi, Flava Rivero, Yarlung-Zangbo, Nujiang
kaj Lancang. Sur la altebenajho kushas pli ol 1
mil lagoj. Ghi estas la altebenajho en la mondo,
kiu havas plej multajn lagojn. Qinghai-lago kun
areo de ch. 4 500 kvadrataj kilometroj estas la
plej granda salakva lago de Chinio. Namco (Namco
en la tibeta lingvo signifas chielan lagon) kun
areo de 1940 kvadrataj kilometroj kaj je altitudo
de 4718 m. estas unu el la plej altaj grandaj salakvaj
lagoj en la mondo.
Sur la altebenajho punktighas
sennombraj basenoj richaj je pashtherboj. Pashtejoj
sur la altebenajho ne nur estas grandareaj, sed
ankau bonkvalitaj, ili donas tre favoran kondichon
por bruto-bredado. Gruntbovoj estas la lokaj produktajhoj
kaj chefaj tirbrutoj.
Altebenajho
de Interna Mongolio kun altitudo
je chi. 1 mil m. estas la dua granda altebenajho
de Chinio. Ghi, komencighanta oriente de la Granda
Xing'an-montaro kaj finighanta okcidente ghis Gansu-koridoro
longas ch.2 mil km. de oriento al okcidento kaj
larghas ch. 500 km. de sudo al nordo. Ghia areo
vastas milionon da kvadrataj kilometroj. En ghia
centro staras Yinshan-montaro, che ghia okcidenta
rando Qilian-monataro kaj Mazong-montaro. Krom kelkaj
montpintoj altaj je 3 mil m., plejmulto de la montoj
sur la altebenajho altas malpli ol 2 mil m. La altebenajho
milde ondighas kaj iom klinighas sudorienten.
En la orienta parto de
la altebejaho vaste disetendighas la plej sukaj
stepoj de Chinio, inkluzive de la famaj stepoj Hulon
Boir, Silingol, Ulanqab k.a. Ili estas gravaj bazoj
de brutobredado de Chinio. La tieaj chevaloj kaj
bovoj de Sanhe kaj shafoj de Xijitan estas bonrasaj
kaj ghuas renomon sur la merkato en- kaj eksterlanda.
La dezertoj kaj gobioj
de Chinio kovras areon de ch. 1 090 mil kvadrataj
kilometroj, 80% el kiuj kushas sur la altebenajho
de Interna Mongolio. La dezertoj Tengger, Wulanbuhe,
Mu-Us kaj Badin-Jaran estas famaj dezertoj de Chinio.
Loesa
Altebenajho situas en la meza baseno
de la Flava Rivero, chirkauite oriente de Taihang-montaro,
okcidente de Qilian-montaro, sude de Qingling-montaro
kaj norde de la Granda Muro. Ghi kovras proksimume
600 mil kvadratajn kilometrojn, kaj ghia plejparto
altas je pli ol 1 mil metroj. La loko ricevis la
nomon Loesa Altebneaho pro tio, ke preskau chie
estas loeso.
Ghi estas unu el lokoj,
kie la kulturo de la china nacio plej frue disvolvighis,
kie naskighis la antikva china civilizacio. Antau
5 mil-6 mil jaroj sur la Loesa Altebenajho jam vivis
kleraj triboj, kiuj sciis agrikulturadon kaj brutobredadon.
La altebenajho estas unu el la luliloj de la civilizacio
de la china nacio.
Serioza erozio faris sur
la altebenajho sennombrajn ravinojn kaj fendojn
al la tersurfaco. La densaj ravinoj kaj fendoj formis
la plej okulfrapan bildon de la Loesa Altebenajho.
Inter la ravinoj kaj fendoj estas ebenajhoj taugaj
por terkulturado. La loko estas grava grenproduktejo
de Chinio. Erozio de la Loesa Altebenajho rezultighis
de neracia ekspluatado de homoj al la naturo. Forstumado
iom post iom restarigas al ghi originan flauran
fizionomion kaj moderigas la erozion.
Yunnan-Guizhou-a
Altebenajho, kun meznombra altitudo
de 1 mil -2 mil m., situas sudokcidente de Chinio.
Sude de Sichuan-baseno kaj trans la pasejo Loushanguan
estas Yunnan-Guizhou-a Altebenajho fama pro sia
malebena tersurfaco.
Interne de la altebenajho
sternighas multaj montaroj, kiuj formas dorson de
la altebenajho kaj akvodislimojn de riveroj. La
loko karakterizighas per sennombraj montoj, profundaj
valoj, torentaj riveroj kaj malfacilaj vojoj. Wumeng-montaro,
nord-suden kushanta en la mezo de la altebenajho,
terure malfaciligas la trafikon inter la oriento
kaj okcidento de la altebenajho.
La altebenajho estas tipa
karsta regiono. Tie trovighas mirindaj shtonaj arbaroj,
krutaj montpintoj, profundaj kavernoj kaj zigzagaj
subteraj riveroj, kaj multaj el ili farighis famaj
vidindejoj, ekzemple la pitoreska Guilin en Guangxi,
la shtona arbaro de Lunan en Yunnan kaj la akvofalo
Huangguoshu, chiuj estas allogaj.