Inter
la trezoroj de la klasikaj literaturaj verkoj de Chinio
la romanoj de Ming- kaj Qing-dinastioj, precipe tiuj
kun grandioza strukturo, atingis plej grandajn sukcesojn
en la historio de la china literaturo. La romanoj
"Tri Regnoj", "Che la Akvorando",
"Pilgrimado al la Okcidento" kaj "Rughdoma
Songho" estas la plej famaj kaj senmortaj en
la china literatura historio.
La romano "Tri Regnoj" temas
pri la levigho kaj pereo de la regnoj Wei, Shu kaj
Wu. Ghia autoro estas Luo Guanzhong (1330-1400). Per
priskribo de komplikaj kontraudiroj kaj bataloj inter
regantaj klikoj la verko spegulas la tiaman socian
kaoson kaj malkashas la avaremon, hipokriton kaj insidemon
de la feuda regantaro.
En modlado de figuroj "Tri Regnoj"
atingis tre brilajn sukcesojn. En la romano estas
entute pli ol 400 personoj. Chiuj chefaj roloj estas
vivecaj kaj profunde impresaj. La priskribo de milito
estas bela. La autoro priskribis en la romano serion
da kampanjoj grandaj kaj malgrandaj. El tiuj kampanjoj
la Kampanjo che Chibi estas impone priskribita kun
allogaj intrigoj, per kiuj montrighas la karakteroj
de la herooj. La strukturo de la romano estas grandioza,
arangho strikta, lingvo flua kaj rafinita.
"Che
la Akvorando" estas la unua romano pri kamparana
ribelo en la feuda socio en la literatura historio
de Chinio. Ghin verkis Shi Nai'an, literaturisto en
la komenca periodo de Ming-dinastio, kolektinte nekoherajn
rakontojn pri la kamparana ribelo estrata de Song
Jiang, rafininte kaj polurinte ilin surbaze de tradiciaj
rakontoj kaj teatrajhoj. Priskribante la batalon de
la kamparana armeo estrata de Song Jiang kun Liangshan-monto
kiel la bazloko, la romano fidele montras la klasajn
kontraudirojn en la feuda socio de Chinio kaj la naskighon,
disvolvighon kaj neeviteblan malvenkon de la kamparana
ribelo. Lau la pensfadeno "oficistoj igas la
popolon ribeli" la romano malkashas kaj skurghas
la putran regantaron, fervore laudas la heroan spiriton
de la ribelantoj. La intrigoj estas komplikaj kaj
la karakteroj de la herooj delikate priskribitaj.
La autoro priskribis la heroojn konforme al ilia deveno,
vivovojo kaj shanghigho de la medioj. En la romano
la autoro talente priskribis 108 bravajn figurojn.
La lingvo estas klara, viveca kaj humura. Malgrau,
ke la romano estis malpermesita nelonge post sia apero,
ghi neniam chesis cirkuli inter la popolanoj.
"Pligrimado al la Okcidento"
estas romantikisma mita romano, verkita en la meza
periodo de Ming-dinastio. Ghi temas pri tio, kiel
la simi-regho Sun Wukong eskortas bonzon Xuanzang
en pilgrimado al la Okcidento por peti sutrojn kaj
kiel li subigas demonojn kaj monstrojn survoje al
la Okcidento. Surbaze de la mitoj cirkulantaj en la
popolo Wu Cheng'en (1500-1582) verkis tiun grandan
kaj eminentan literaturan verkon. Per richaj imagoj,
mirigaj intrigoj kaj grandioza strukturo li malfermis
novan kampon de fantazia romano, modlis idealan heroan
figuron Sun Wukong. Sagaca kaj maltima al chiaj potencoj
en la chiela regno, Sun Wukong heroe ribelas kontrau
la chiela palaco kaj brave batalas kontrau la chiela
imperiestro. La autoro kreis ankau amindan kaj komikan
teatran figuron Zhu Bajie kun trajtoj de individua
etproduktanto kaj pian, humanan kaj timeman bonzon
Xuanzang kun trajtoj de feuda intelektulo. La romano
el multaj malgrandaj historioj estas humura kaj interesa.
La romano "Rughdoma Songho"
naskighis en la dua duono de la 18-a jc. Ghi atingis
kulminon de la realismaj klasikaj romanoj de Chinio
kaj samtempe estas rigardata kiel perlo en la trezorejo
de la monda literaturo. La autoro Cao Xueqin (1715-1764)
devenis de burokrat-bienula familio. Implikighinte
en jughafero, lia patro estis eksigita kaj la familia
havajho konfiskita, ke la familio malprosperighis.
Mezagha, Cao Xueqin transloghighis en Pekinon kaj
vivis vivon malrichan. En Pekino li verkis la romanon
10 jarojn kaj pro malricheco kaj malsano li mortis,
ne plenuminte la verkon. La romano havas 120 chapitrojn.
Ghiaj unuaj 2/3 estis verkitaj de li, kaj la lasta
1/3 de Gao E, lia samtempulo. Per la tragedio pri
la amo kaj geedzigho de Jado, Jaspa kaj Ora kaj la
prospero kaj malprospero de la familio Jia, la romano
montras la dekadencon kaj nepran pereon de la feuda
sistemo. La autoro genie modlis brilajn figurojn de
Jado kaj Jaspa, ribelantoj de la feuda socio, kaj
figuron de Ora, fidelulo de feudaj ortodoksaj pensoj,
kaj zorgeme bildigis amason da junaj nobelinoj kaj
servistinoj kun klaraj personaj trajtoj. Per priskribo
de ilia ofendigho kaj pereo la autoro malkashis la
krimegojn de la feuda socio. Li kreis ankau grupon
da abomenindaj regantoj altrangaj kaj bazaj. Koncerne
la lingvon, la romano heredis la tradician popularan
lingvon. La autoro perfekte uzis parolan lingvon,
popoldirojn kaj klasikan literaturan lingvon. La rakontoj
estas koncizaj, infektaj, kaj la dialogoj elspirantaj
individuecon. La verko estas modelo de la chinaj klasikaj
romanoj, pro kio ghi estas honorita kiel "enciklopedio
de la feuda socio de Chinio".
Post sia apero "Rughdoma Songho"
tuj skuis la literaturan rondon. En formo de manuskripto
ghi cirkulis pli ol 30 jarojn. La atako kaj malpermeso
fare de la feudaj burokratoj ne povis chesigi ghian
cirkuladon. Ghi havas netakseblan influon sur la historion
de la china literaturo kaj donas senkompare richan
sperton al la postaj verkistoj.

|