Basenoj
En Chinio estas multaj
basenoj, el kiuj la chefaj estas Tarim, Junggar,
Qaidam, Turpan, Sichuan k.a.
Tarim-baseno,
unu el la plej grandaj landinternaj basenoj en la
mondo, situas sude de Tianshan-montaro en la Xinjiang-a
Ujgura Autonoma Regiono kaj kovras 500 000 kvadratajn
kilometrojn. Ghi tushas Pamiron okcidente kaj la
montarojn Kunlun, Karakorum kaj Altun sude kaj oriente.
Meze de la baseno sternighas la dezerto Taklimakan
kun areo de ch. 300 000 kvadrataj kilometroj. La
dezerto estas borderita de rozario da oazoj fekundaj
kaj bone irigaciataj. Tie oni kulturas tritikon,
rizon, maizon, kotonon, kanabon kaj fruktojn. En
la suda parto de la baseno oni okupighas pri silkkulturo,
kiu havas longan historion. Tarim-rivero, la plej
longa landinterna rivero de Chinio, trafluas la
nordan parton de la dezerto kaj enfluas en Lopnur-lagon.
Junggar-baseno situas
norde de Tianshan-montaro. En ghia mezo estas stepo
kaj dezerto. Plejparto de la baseno estas malpli
alta ol 600 metrojn super la marnivelo. La baseno
apertas nordokcidente, sekve ghia klimato estas
pli malvarma ol tiu en Tarim. Abunda negho favoras
al travintro de tritiko.

Qaidam-baseno
en la nordokcidenta parto de Qinghai-provinco estas
fermita landinterna altebenajha baseno. En ghi Gobio
ligighas kun dezerto, vastaj sovaghejoj kaj humidaj
herbejoj. La klimato estas favora al agrikulturo.
En la lastaj jaroj oni energie konstruis irigacian
sistemon kaj ekspluatis multe da virga tero. Antau
200-300 milionoj da jaroj tie estis granda lago.
Poste, la lago iom post iom malgrandighis kaj fine
farighis aro da sallagetoj. La fama sallago Qarhan
kun areo de 1 600 kvadrataj kilometroj havas salan
tavolon 15 metrojn dikan. Sur la solida sala krusto
oni povas konstrui domojn kaj veturigi autojn.
Turpan-baseno sternighas
en la orienta parto de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma
Regiono kaj havas areon de 50 000 kvadrataj kilometroj.
Ghi estas chirkauita de montoj, inter kiuj la plej
alta montpinto Bogda estas je altitudo de 6 512
metroj kaj estas eterne kovrita de negho. Dume multaj
kampoj kaj vilaghoj estas sub la marnivelo pro forta
malhorsto de la baseno. Interalie, la surfaco de
Aidin-lago estas 154 metrojn sub la marnivelo. Ghi
estas la plej malalta loko de Chinio.
Pro rapida altigho de
temperaturo kaj malfacila disigho de varmo en la
baseno, kaj cetere, pro la baro de la nordaj kaj
okcidentaj montoj al enfluo de malvarma aero, en
la regiono regas varma sezono longa pli ol duonjaro.
Ghenerale, somere la temperaturo estas ch. 40¡æ,
kaj la rekorda temperaturo altas 48¡æ. La Fajra Monto
meze de la baseno longas 90 kilometrojn de oriente
okcidenten kaj larghas 9 kilometrojn de sude norden.
En la plej varmaj tagoj de somero, la temperaturo
de la tersurfaco atingas 75¡æ. En la bela baseno
abundas agrikulturaj produktajhoj, inter kiuj la
plej famaj estas vinberoj kaj hami-melonoj sukoplenaj
kaj tre dolchaj, kiujn oni kulturis tie jam pli
ol 1 000 jarojn.
La supre diritaj basenoj
lokighas en nordokcidenta Chinio. Tie regas sekego.
La akvo de la riveroj venas chefe de degelinta negho
sur montoj. Plejparto de la riverakvo estas uzata
por irigacii kampojn. Tie sekeco, sablovento kaj
alkalo estas seriozaj katastrofoj por la agrikultura
produktado. En la longtempa batalo kontrau la katastrofoj
lokanoj akumulis multe da sperto kaj fosis irigaciajn
putojn ligitajn per subteta kanalo. En la pasintaj
jaroj, farante irigaciajn sistemojn en la basenoj,
oni senalkaligis kampojn, forstumis kaj agrigis
sablejojn. La dezertaj lokoj ambauborde de Tarim-rivero
farighis chefa produkta bazo de greno kaj kotono.
Junggar-baseno, kiun oni rigardis nekulturebla,
jam farighis nova kotona produktejo sur la plej
alta latitudo en Chinio. La novaj agrikulturaj kampoj
borderis la orientan parton de Qaidam-baseno, kie
ne kreskis plantoj antaue.
En la basenoj konservighas
abundo da karbo, fero, petrolo kaj multaj neferaj
metaloj. Ili estas racie ekspluatataj kaj utiligataj.
En Junggar-baseno estas la petrolkampo Karamay kaj
granda karbominejo Urumqi.
Sichuan-baseno
kushas che la supra parto de Yangzi-rivero. La rivero
trafluas la sudan parton de la baseno. Ghiaj branchoj
plektighas en densan reton tre favoran al irigaciado
kaj transportado. En la baseno kun alta temperaturo
abundas pluvo kaj prosperas grenplantoj. Ghi estas
chefa produkta bazo de rizo, tritiko kaj maizo,
kaj krome, en ghi produktighas ankau sukerkano,
kotono, silko, teo, kolzo, herbdrogoj kaj fruktoj.
En la baseno konservighas karbo, fero, petrolo,
naturgaso, roksalo k.a. Tie prosperas industrioj.
Pro chio chi Sichuan estas laudata kiel "Chiela
Regno".