Tri Grandaj Ebenajhoj
La ebenajhoj de Chinio
okupas ch. 1 000 000 kvadratajn kilometrojn, konsistigante
ch. dekonon de la totala teritorio de Chinio. La
tri plej grandaj el la ebenajhoj estas la Nordorienta
Ebenajho, Nord-Chinia Ebenajho kaj Ebenajho de la
Meza kaj Malsupra Yangzi-rivero. Chiu el ili areas
ch. 300 000 kvadratajn kilometrojn. Ili kushas en
la orienta parto de Chinio kaj interligighas unu
kun alia de nordo al sudo.
La Nordorienta Ebenajho
kushas en nordorienta Chinio. Ghia norda parto estas
el aluvioj de la rivero Songhua kaj ghia brancho
Nenjiang, dum ghia suda parto estas el aluvioj de
Liaohe, tial oni ankau nomas ghin Songhua-Liaohe-a
Ebenajho. Krome, ankau Sanjiang-ebenajho che la
kunfluejo de la riveroj Songhua, Wusuli kaj Heilong
estas ghia parto.
La Nordorienta Ebenajho
ghenerale estas malpli alta ol 200 metrojn super
la marnivelo. Ghia pli alta meza parto servas kiel
akvodislimo inter la riveroj Liaohe kaj Songhua.
Okcidente kaj norde de la ebenajho estas montaroj
la Granda kaj Malgranda Xing'an kaj oriente Changbai.
Tiu regiono apartenas
al la humida kaj duonhumida mezvarma zono. Ghia
fekunda tero utilas al agrikulturo. Ghi produktas
multe da sojfabo, sorgo, tritiko, sukerbeto kaj
lino. Antaue Sanjiang-ebenajho estis dezerta, tial
oni nomis la lokon "Norda Sovaghejo".
Post fondigho de la China Popola Respubliko, tie
funkciighis multe da grandaj shtataj farmejoj, laborantoj
de kiuj ekspluatis 1 400 000 hektarojn da virga
tero, akiris richajn rikoltojn kaj faris la lokon
"Norda Grenejo". La Nordorienta Ebenajho
estas ankau grava industria bazloko de Chinio kun
prospera fervoja trafiko.
La Nord-Chinia Ebenajho
en la malsupra baseno de la Flava Rivero etendighas
okcidente ghis Taihang-montaro kaj la montregiono
en la okcidenta Henan-provinco, oriente ghis Bohai-maro,
la Flava Maro kaj la montetaro en Shandong-provinco,
norde ghis Yanshan-montaro, sudokcidente ghis Tongbai-montaro
kaj Dabie-montaro, sudoriente ghis la nordaj partoj
de provincoj Jiangsu kaj Anhui kaj kuntushighas
kun la Ebenajho de la Meza kaj Malsupra Yangzi-rivero.
Tiu chi ebenajho estas formita el aluvioj de la
Flava Rivero, Huaihe kaj Haihe kaj plejparte altas
malpli ol 50 metrojn super la marnivelo. La malsupra
parto de la Flava Rivero dislimis la ebenajhon en
du partojn: la suda parto estas nomata Huanghuai-ebenajho
(Ebenajho de la Flava Rivero kaj Huaihe-rivero),
dum la norda -- Haihe-ebenajho (Ebenajho de la Flava
Rivero kaj Haihe-rivero), kie lokighas Pekino kaj
Tianjin.

Kiam
la Flava Rivero eniras la Nord-Chinian Ebenajhon,
ghia fluo tuj malrapidighas kaj sedimenighas sablo
alportita de la altebenajho. Tial la fluejo altighas
jaron post jaro kaj ankau la digoj de la rivero
altighas jaron post jaro. Sekve aperis "rivero
super la tero". En la historio tie estis regiono
de katastrofaj inundoj, Haihe-akvosistemo havas
multajn branchojn en sia supra baseno, ili kunfluighas
che la urbo Tianjin kaj enfluas en maron. En la
pluva sezono la rivero tute ne povis pasigi tra
si superakvon venintan de ghiaj branchoj. Tial la
malsupra baseno de Haihe ofte suferis de inundo.
Ankau Huaihe-rivero facile inundis pro manko de
fluejo en la malsupra parto, char iam en ghin entrudighis
la akvo de la Flava Rivero, kiu alportis grandnombron
da sableroj kaj shtopis la fluejon. En la lastaj
40 jaroj, oni faris grandskalan sintezan konstruadon
al la Flava Rivero, Huaihe kaj Haihe, venkis multajn
diluvojn dum multaj jaroj, garantiis kaj la disvolvighon
de la agrikultura produktado kaj la sekurecon de
la loghantoj.
En la Nord-Chinia Ebenajho
trovighas fekundaj aluvioj kaj multas pluvoj, kio
donas tre favorajn kondichojn por la agrokulturo.
La ebenajho estas unu el la gravaj agrikulturaj
regionoj de nia lando.

La
ebenajho de la Meza kaj Malsupra Yangzi-rivero
etendighas ambauflanke de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero
per serio da ebenajhoj en diferencaj vastecoj. De
okcidento al oriento estas Lianghu-ebenajho, Poyang-ebenajho,
Ebenajho de Meza Anhui-provinco kaj la delto de
Yangzi-rivero, kiuj ekskluzive estas aluvioj de
Yangzi-rivero kaj ghiaj branchoj kaj plejparto el
ili estas malpli alta ol 50 metrojn super la marnivelo.
Kaj ili konsistigas la Ebenajhon de la Meza kaj
Malsupra Yangzi-rivero. Norde kaj sude de la ebenajho
etedighas montaroj grandaj kaj malgrandaj.
Tie dense interkrucighas
riveroj kaj punktighas lagoj, kiuj utilas ne nur
al irigaciado kaj surakva transportado, sed ankau
al kresko de fishoj, salikokoj, lotuso, trapo kaj
fragmito. La ebenajho abundas je rizo, tritiko,
kolzo, kotono, silko k.a. Ghi estas grava agrikultura
regiono de Chinio, kun titolo "Lando de Fishoj
kaj Rizo".