Riveroj

Sur
la vasta tero de Chinio fluas multaj riveroj, el
kiuj pli ol 1500 havas sian basenon de pli ol unu
mil kvadrataj kilometroj. La riveroj plejparte estas
elfluaj, kaj tiuj en nordokcidenta Chinio estas
enfluaj. Pro tio, ke la china kontineto ghenerale
klinighas sudorienten, la elfluaj riveroj plejparte
enfluas en Pacifikon. La ceteraj, kiaj Nujiang kaj
Yarlung-Zangbo, enfluas tra najbaraj landoj en la
Hindan Oceanon.
La statitiko montras,
ke la totala flukvanto de la chefaj riveroj de Chinio
estas 2700 miliardoj da kubmetroj kun la energio
de 680 milionoj da kilovattoj. La basenoj de la
elfluaj riveroj estas abundaj je pluvo kaj la supraj
partoj de la riveroj ofte iras tranchante altajn
montojn, tial tiuj galopantaj torentoj entenas gigantan
hidraulikan energion. Plej potencaj estas la riveroj
en Hengduan-montaro pro la grandega diferenco de
akvoniveloj. Ankau la riveroj de la provincoj Zhejiang,
Fujian kaj Taiwan, kvankam mallongaj, enhavas sufiche
abundan hidraulikan energiofonton. Pro ofta pluvado
la riveroj en suda Chinio chiam estas plenaj. Tie
la flauro prosperas kaj la riveroj entenas malmulte
da sablo en akvo, kio favoras al irigaciado, navigado
kaj elektroprodukatado. La riveroj en norda Chinio
malfavoras al utiligo de la hidraulika energiofonto
pro granda shanghigho de flukvanto en la kvar sezonoj
kaj ankau pro grandkvanta loeso en akvo.
La chefaj riveroj en nordorienta
Chinio estas Heilong, Songhua, Liaohe, Yalu kaj
Wusuli. Heilong kaj Wusuli estas limriveroj inter
Chinio kaj Rusio kaj Yalu estas limrivero inter
Chinio kaj Koreio.
La plejparto de la riveroj
en norda Chinio apartenas al la riversistemoj de
la Flava Rivero kaj Haihe. La Flava Rivero 5464
km. longa estas la dua granda rivero de Chinio.
Haile konsistas chefe el la branchoj Chaobai kaj
Yongding mallongaj sed torentaj. La trunko de Haihe
servas kiel grava akvovojo de Tianjin al maro.
Yangzi-rivero, la unua
granda rivero de Chinio, kun longo de pli ol 6300
km., trafluas la mezon de Chinio. Ghia baseno okupas
proksimume kvinonon de la tuta Chinio. Huaihe, la
alia granda rivero en orienta Chinio, longas je
unu mil km. Kun multnombraj riverbranchoj kaj lagoj
la ebena baseno estas richa je naturaj produktoj.
Perlo-rivero, la plej
granda rivero en suda Chinio, konsistas el la Okcidenta,
Norda kaj Orienta Riveroj. Ghia trunko la okcidenta
Rivero, 2100 km. longa, fontas de Wumeng-montaro
de Yunnan-provinco kaj ghia flukvanto estas kelkoblo
de tiu de la Flava Rivero. La baseno de Perlo-rivero,
kies densa reto de riveroj favoras al irigaciado,
estas unu el la regionoj de progresinta ekonomio
de Chinio.
La enfluaj riveroj de
Chinio trovighas en la landinternaj basenoj kaj
altebenajhoj malabundaj je pluvo. Tarim, Qaidam
kaj Shule estas chefaj enfluaj riveroj de Chinio.
La riveroj fontas el galcio kaj negho sur altaj
montoj.