Sallagoj

Sallago
estas konsistanta el diversaj elkristalighintaj
saloj kaj ilia saturita likvajho. Sallagoj estighas
en fermaj basenoj au kavoj, kie la klimato estas
seka au duonseka. Se dum longa tempo la jara pluvokvanto
en kovras vaporighon, la akvo en lago malpliighas
iom post iom, la proporcio de solvitaj saloj pliighas,
elkristalighas saloj kaj formighas dika sala tavolo.
Kun tempopaso akvo komplete vaporighas kaj la lago
fine sekighas kaj farighas sala mondo.
Chinio estas unu el la
landoj kun plej multaj sallagoj. Lau statistiko
Chinio havas ch. 1000 sallagojn, kiuj dislokighas
chefe en Qinghai, Xinjiang, la Interna Mongolio
kaj Tibeto. Torvighas kelke da sallagoj en Gansu,
Heilongjiang kaj Shanxi. Ili plejparte dissemighas
en sekaj altebenajhaj basenoj, kie la jara vaporokvanto
de akvo estas 10- ech 100-oble pli granda ol la
pluvkvanto. Ili ghenerale naskighis antau 16 mil-15
mil jaroj.
La chinaj sallagoj ghemele
formighis kune kun Gobio kaj leusa altebenajho.
La plej alta sallago situas en la nordo de Tibeto
je 4200-5000 metroj super la marnivelo. La plej
malalta sallago Aydingkol situas en Turpan-baseno
je 154 metroj malsupre de la marnivelo. Qarhan,
en Qaidam-baseno, kun areo de 1600 kvadrataj kilometroj,
estas la plej granda salago en Chinio. En ghi la
akvo saturita de salo formas dikan salan tavolon.
En 1954 sur la sala tavolo oni konstruis shoseon,
kiun oni nomas "Sala Ponto".
En Qaidam-baseno dissemighas
pli ol 70 grandaj kaj malgrandaj sallagoj chiu kun
siaj apartaj trajtoj. Caka situanta che la orienta
limo de la baseno estas ovala lago kun areo de 105
kvadrataj kilometroj, je 3080 metroj super la marnivelo.
Tie la klimato estas seka, temperaturo shanghighema
kaj en la sama tago oni povas sperti kaj vintron
kaj someron. Ech en varma somero okazas neghado.
La tavolo de kristalighinta salo en la sallago povas
elteni veturadon de kamiono kelke da tunoj peza.
Tie estas mekanizita salejo. La salo de la lago
estas blueta, nature kristalighinta natria klorido.
Tial ghi estas bongusta kaj bonkvalita. La sala
tavolo de Caka dikas 15 metrojn. Ghia totala rezervokvanto
estas 450 milionoj da tunoj. Lau la nuna ekspluata
rapido la salo povas esti ekspluatata por almenau
unu mil jaroj.
Pro la geologia diferenco,
la kemiaj elmentoj de sallagoj estas malsamaj. Ghenerale
ili povas esti dividitaj en tri tipojn: karbonataj
(chefe en Xinjiang) kaj kloridaj (dislokighitaj
chefe en Qinghai, el kiuj la sallagoj en Qaidam-baseno
estas tipaj). En la sallaghoj estas 52 specoj de
salaj minajhoj. La minajhoj malsamas pro malsamaj
sallagoj. La sallagoj de Qinghai-Tibeta Altebenajho
abundas je boro kaj litio, tiuj de Qaidam-baseno
je kalio kaj magnezio, tiuj de la Interna Mongolio
je natura sodo kaj tiuj de Xingjiang je glaubersalo.
La natria klorido kaj gipso estas richaj en multaj
salagoj. La rezervokvantoj de litio, boro kaj magnezio
estas en la unua vico de mondo kaj ankau la rezervokvantoj
de kalio, rubidio, cezio kaj peza akvo estas sufiche
grandaj. La ekspluato de sallagaj richfontoj havas
gravan signifon por disvolvigho de la china ekonomio.