China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Enciklopedieto de Chinio

Yangzi-rivero

Yangzi estas la plej longa rivero en Chinio. Fontante sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho, ghi trafluas Qinghai, Tibeton, Yunnan, Sichuan, Hubei, Hunan, Jiangxi, Anhui, Jiangsu, kaj che Shanhajo, la plej granda urbo en Chinio, enfluas en la vastan bluan Orientan Chinan Maron.

La parto de Yangzi supre de urbo Yibin en Sichuan-provinco portas nomon Jinsha, pli supre nomighas Tongtian, ankorau pli supre la rivero fluas tra la tiel nomatan "senhoman regionon", kie la aero estas maldensa, la vetero kaprica.

De kie komencighas la rivero? Kiom da km. ghi longas? Por ricevi certan respondon la china registaro multfoje sendis tien sciencistojn, kiuj faris enketojn kaj esploradon che la fonta regiono de la rivero, kaj finfine ekhavis klaran konon pri la plej supra parto kaj la fonto.

La plej supra parto de la rivero estas Tuotuo-rivero, sudokcidente de la neghkovrita Geladandong, la plej alta pinto de Tanggula-montaro. Ghia totala longo estas 6300 km., pli longa ol Misisipo de Usono, sed malpli longa ol Amazono en la suda Ameriko kaj Nilo en Afriko. Geladandong altas 6621 m. Che ties piedo glaciriveroj malsupren movighas, pro degelo la loko abundas je glaciaj kolonoj, pontoj, serakoj, fungoj, kavernoj kaj tiel plu, kaj estas kvazau bela kristala palaco. De degelanta glachero akvo disfluas en multaj brachoj. Tiuj rojoj formas la fonton de la torenta Yangzi.

Tanggula-subdistrikto de Golmud-gubernio, Qinghai-provinco, che Tuotuo-rivero, estas la unua loghpunkto che la fonta regiono de Yangzi. Post konstruigho de la Qinghai-Tibeta Shoseo ghi jam farighis prospera nova urbeto sur la altebenajho. 273-metra ferbetona shosea ponto super Tuotuo-rivero estas en vera senco la unua ponto super Yangzi.

Torentante orienten ekde la "monda tegmento", Yangzi dum sia fluado enprenas pli ol 700 branchojn. Ghi impete tratranchas montojn, valojn, grandajn ebenajhojn, portante en la Orientan Maron chiujare unu mil miliardojn da kubmetroj da akvo. La baseno kovras 1800 mil kvadratajn km., proksimume kvinonon de la china tero. Pli ol 300 milionojn da popolanoj el diversaj nacioj nutras la rivero per sia neelcherpebla akvo. En la baseno estas pli ol 26.7 milionoj da hektaroj da kampoj, kio signifas kvaronon de la totala agro de Chinio. Tie oni kulturas rizon, kotonon, kolzon, sezamon, kanabon, teon, tabakon kaj aliajn plantojn, kaj produktas silkon. La produktokvanto de greno estas triono de la totala grena produktokvanto de Chinio, i.a. la kvanto de rizo estas chirkau 70 procentoj de tiu de Chinio; la kvanto de kotono estas triono de tiu de Chinio. Sur la meza kaj malsupra baseno de Yangzi riveroj kaj kanaloj interplektighas kiel araneajhoj, lagoj densas kiel stelaro. Poyang, la plej granda lago en Chinio, kaj la lagoj Dongting, Chaohu, Taihu, Honghu kaj multaj aliaj lagoj sin krochas al Yangzi, kvazau grapolo da vinberoj. Regionoj kun tiuj lagoj estas la plej fekundaj en Chinio, kaj ghuas la renomon "lando abunda je fisho kaj rizo".

Sed la rivero ne chiam estis obeema. En la historio ghi kauzis multajn plagojn. En 1931 brechis Jingjiang-digo, kaj tute inundighis Jianghan-ebenajho. En Wuhan akvo profundis je 2 metroj surstrate, 3.3 milionoj da hektaroj da agroj ambauborde de la rivero dronis en akvo, 145 mil homoj pereis kaj pli ol 3 milionoj da homoj perdis sia hejmon. Post fondigho de la nova Chinio, la popola registaro, kiu metis grandan atenton al la superrego kaj utiligo de la rivero, plenumis defluigejon che Jingjiang kaj akvokonservejojn che la lagoj Dongting, Poyang kaj Huayang-rivero.

La rivero abundas je akvopovo. Lau statistiko de sciencistoj, ghia hidroenergio estas 230 milionoj da kilovattoj, kio estas 40 procentoj de tiu de la tuta lando. Nun che la rivero konstuighis dekoj da kernaj akvo-energiaj centraloj en Danjiangkou. Gongzui, Yilihe kaj aliaj lokoj, konstruighis ankau pli ol 20 mil malgrandaj elektrejoj kun totala generatora kapacito de 70 milionoj da kilovattoj. En 1981 sur Yangzi-rivero konstruighis ghia unua barajho che Gezhouba. Kun longo de 2595 m. kaj alto de 70 m. Ghi povas enteni 1580 milionojn da kubmetroj da akvo. La totala generatora kapacito de la Gezhouba-a Akvo-energia Centralo, la plej granda en Chinio, estas 2.7 milionoj da kilovattoj.

La grandioza hidraulika elektrejo Tri Gorghoj de Yangzi-rivero nun estas streche konstruata. Lau la plano ghia generatorata kapacito estos 18.2 milionoj da kilovattoj kaj la averagha jara elektroproduktokvanto estos 84680 milionoj da kWh. Post ghia finkonstruigho 7 provincoj kaj Shanhajo uzos ghian elektron.

De longe Yangzi estas grava navigvojo pro la granda flukvanto kaj neglaciigho tra la tuta jaro. Kun renomo de "ora akvovojo", Yangzi kaj ghiaj pli ol 700 disetendighantaj branchoj formas akvan trafikan reton. En la tuta sistemo de Yangzi estas entute 80 mil km. da navigeblaj akvovojoj, i.a. 30 mil km. da akvovojoj por motorshipoj. La riverparto inter Shanhajo kaj Vuhan estas navigebla por shipoj de 5 mil toneloj tra la tuta jaro, kaj dum akvolevigho en somero por shipoj de 10 mil toneloj. Miltonelaj shipoj povas navighi supren ghis Chongqing, kaj shipoj por malprofunda akvo povas atingi Pingshan, kiu situas pli supre ol Yibin. Gravaj branchoj de Yangzi, ekzemple Minjiang, Jialing, Yuanjiang, Xiangjiang kaj Hanshui, chiuj havas longan navigebaln parton por malgrandaj motorshipoj. La reto de naviglinioj kun Yangzi kiel la kerno lundas gravan rolon en la ekonomia disvolvigho kaj kultura intershangho en Chinio.

Yangzi estas bela rivero. Sur la charma tero de Chinio ghi brokas vastegan mirindan pejzaghon. La kristalaj serakoj che la fonto de Yangzi, la grandiozeco de Hutiao-gorgho sur Jinsha-rivero, la belaj pejzaghoj de la Tri Gorghoj kaj la charmaj montoj starantaj majeste en kaj borde de la rivero agitas, mirigas kaj ebriigas chiujn alvenintojn en- kaj ekster-landajn. En miloj da jaroj, per penega laborado, la chinoj de sennombraj generacioj starigis grandajn, mezgrandajn kaj malgrandajn urbojn en ghia baseno, kiaj Kunming, Guiyang, Chengdu, Chongqing, Yichang, Wuhan, Changsha, Nanchang, Nankino kaj Shanhajo. Ili brilas kiel valoraj gemoj inkrustitaj chirkaue de la verda rubando Yangzi.

Tuj kiam la senlaca rivero enprenas sian lastan branchon Huangpu-rivero sude de Chongming-insulo, la orienta ekstremo de Yangzi-delto, ghi enfluas en la Orientan Chinan Maron. En la busho de Yangzi impone kushas la insuloj Chongming, Changxing kaj Hengsha. Kaj ekstere, en la enfluejo la insuloj Sheshan, Jigujiao, Hua'niaoshan k.a. formas naturan shirmilon. Ghi tie klare kontrastas la akvamarina marakvo kaj kakia river-akvo.

Unua pagho