Chino
estas unu el la landoj de la mondo, kiuj plej frue
kultivis tearbojn kaj preparis teon. Laudire, antau
ch. 2000 jaroj oni jam prenis teon kiel herbodrogon.
En la 3-a jarcento a.K. ghi jam servis kiel chiutaga
trinkajho kaj en la 6-a jarcento p.K., ghi estis eksportita
al aliaj landoj. Nun, Chinio okupas la duan lokon
en la mondo lau sia teoproduktokvanto.
Chinio havas vastegan tekulturan areon.
Teon produktas Zhejiang, Jiangsu, Anhui, Fujian, Jiangxi,
Hunan, Hubei, Guangdong, Guangxi, Sichuan, Yunnan,
Guizhou, Henan, Shaanxi, Taiwan ktp.
La china teo ghuas bonan reputacion pro
siaj bonkvalito kaj multspececo. Lau malsamaj preparaj
metodoj, ghi estas dividita chefe en kvin specoj:
bruna, verda, flora, duonfermentinta kaj kompaktigita.
La bruna teo estas preparita post fermentado.
Ghi kun belkolora infuzajho karakterizighas per siaj
aromo kaj malhele bruna koloro. Qimen-teo produktata
en la provinco Anhui estas la plej bona el la specoj
de la bruna teo.
La
verda teo, kun flav-verda infuzajho, densa kaj fresha
aromo, estas la plej frua, senfermenta teo de Chinio.
Ghi estas produktata en multaj lokoj de Chinio. Por
fari tian teon oni kreis diversajn metodojn en te-folia
kolektado, preparado kaj konservado, tial la teo havas
multajn specojn, inter kiuj trovighas Mei-teo, kiu
aspektas kiel maldika brovo, kaj la perlo-forma teo.
La nomoj de la verda teo plejparte portas tiujn de
ghiaj produktaj lokoj, kiaj Longjing-teo de Hangzhou,
zhejiang-provinco, Maofeng-teo de Huangshan kaj Guapian-teo
de Liu'an, Anhui-provinco, kaj Biluochun-teo de Jiangsu-provinco.
La duonfermentinta Ulong-teo estas produktata
en la provincoj Fujian kaj Taiwan. La plej bona el
la specoj de tia teo estas Rok-teo de Wuyi en Fujian-provinco.
En Wuyi-monto chie staras altaj rokkrutajhoj kaj kushas
profundaj valoj, kie prospere kreskas te-arboj. Laudire,
la plej bona teo venas de la te-arboj, kiuj kreskas
sur la montpintoj kaj rokfendoj. Pro tio ke homoj
malfacile atingas tien, oni devas trejni simiojn por
kolekti te-foliojn. Kompreneble, tio estas nur legendo.
Ulong-teo estas sekigita tuj post sia duonfermentado.
Ghia infuzajho elspiras fortan aromon. Post trinkado
la aromo ankorau longe restas en la busho. Ghi havas
nek amarecon nek dolchecon, kiel la verda kaj bruna
teoj.
La
flora teo estas preparita el supera verda teo miksita
kun aromaj florburghonoj. La chefaj te-aromigaj floroj
estas tiuj de jasmeno, magnolio, pampelmuso ktp. El
ili la plej multe uzataj kaj plej valoraj estas jasmenaj
floroj. Pro tio, la teo elspiras la aromon ne nur
de teo sed ankau de floro. Tial oni kutime nomas ghin
flora teo.
La kompaktigita teo, tauga por long-distanca
transportado kaj long-tempa konservado, estas shatata
de la loghantoj en la malproksimaj regionoj de Chinio.
La teo estas preparita el malsamaj materialoj kaj
havas formojn de briko, bovlo kaj plato. La popolanoj
en la foraj regionoj bezonas multon da teo kaj trinkas
ghin diference de la popolanoj en la internaj regionoj.
En la pashtaj regionoj oni kutime dekoktas teon en
poto kaj poste trinkas ghin kun salo, fresha lakto
au butero.
La teo estas chefa trinkajho de la chinoj.
Ghi povas ne nur kvietigi soifon kaj refreshigi la
kapon, sed ankau preventi malsanon kaj sanigi la korpon.
La teo entenas diversajn kemiajn elementojn, kiaj
alkaloido, vitaminoj, te-tanino kaj aroma oleo, kiuj
povas stimuli la centran nervan sistemon, fortigi
la kontrahighon de muskoloj kaj akceli sangan cirkuladon
kaj korpan metabolon. Tial trinko de teo povas refreshigi
la cerbon, mildigi lacon, faciligi urinellason kaj
fortigi la korfunkcion. Ghi ankau havas certan resanigan
efikon sur proventadon kaj kuracadon de hipertensio
kaj arteriosklerozo. Krome, la teo ankau povas inhibicii
kreskadon de kojlobacilo, streptokoko kaj pneumokoko,
stimuli digestadon kaj malpliigi malsanojn.

|