Kiam oni mencias piramidon, oni chiam
rememoras mauzoleon de faraono de la antikva Egiptio.
Sed fakte, ankau Chinio havas piramidojn. Oni nomas
ilin "orientaj piramidoj".
La
Mauzoleo de Shaohao. Lau legendo, Shaohao estis
unu el la kvin chinaj antikvaj reghoj, venintaj de
la chielo. Li estis 84 jarojn sur trono kaj vivis
cent jarojn. Kiam li estis sur trono, la popolanoj
estis virtaj kaj vivis pace kaj la chielo benis ilin.
Por memorigi lin, liaj posteuloj konstruis por li
mauzoleon kvar km. oriente de la nuna urbo Qufu.
Oni ne scias, kiam ghi estis ekkonstruita.
Historia noto montras, ke en Song-dinastio (960-1279)
oni konstruis la tombon el shtonoj kaj en Ming- kaj
Qing-dinastioj (1368-1911) oni plurfoje ghin rekonstruis.
Ghi estas konstruajho en formo de piramido malofte
videbla en Chinio. La malsupra egho de la konstruajho
longas 28 m., la supra 9.4 m. kaj la flanka 15.2 m.
Sur la korpo estas Shaohao-templo. La suprajho de
la korpo estas farita el glataj shtonplatoj. Tial
la tieaj popolanoj nomas ghin Dekmilshtona Monto.
La konstruajho aspektas bele kaj impresas majeste
kaj impone pro harmonia strukturo kaj proporcio de
la supra kaj flanka eghoj konforma al la ora sekco.
La Mauzoleoj de la Reghoj de la Okcidenta
Xia-regno. La
flavaj konstruajhoj kun verda monto kiel sia fono
aspektas impone kaj grandioze. La Okcidenta Xia-regno
(1038-1227) estis malgranda regno en nordokcidenta
Chinio. La regiono de la mauzoleoj de la reghoj de
la Okcidenta Xia-regno situas en la orienta parto
de Helan-montaro, kie estis entombigitaj nau reghoj
kaj pli ol 140 aristokratoj. La mauzoleoj de reghoj
frontas al sudo, kun totala areo de pli ol 100 000
kvadrataj metroj, kaj la ruinoj de la surteraj konstruajhoj,
kiel dia muro, angulaj turoj, gardturoj, steleo, ekstera
muro, interna muro, oferhalo kaj pagodforma oferteraso,
estas simetrie aranghitaj lau la nord-suda akso.
La Mauzoleo Tailing de Li Yuanhao, la
unua regho de la Okcidenta Xia-regno, estas la plej
granda en la regiono. Li surtronighis en la agho de
34 jaroj. Li estis prudenta, erudicia kaj kuragha.
Li lanchis militon kontrau siaj najbaraj landoj, ekspansiigis
la teritorion kaj fine faris la regnon la plej potenca
en nordokcidenta Chinio. Li vivis dibochan vivon kaj
konstruigis por si gigantan mauzoleon. Nun krom la
alta oferteraso, restas neniu alia surtera konstruajho
de la mauzoleo. Feliche, estas antau nelonge elterigitaj
tri skulptitaj shtonaj sokloj de steleoj sur la ruino
de la oferteraso. Tio estas tri homfiguraj monstroj
kun granda ventro, elstaraj mamgloboj kaj larghe malfermitaj
okuloj. Ili staras surgenue kaj tenas surkape au surdorse
pezan shtonsteleon, montrante neelcherpeblan forton.
La tri skulptajhoj, montrantaj krudajn kaj senghenajn
karakterojn de la nacio de la Okcidenta Xia-regno,
donas al la mauzoleo ian vivecon.
La Mauzoleo de Generalo.
Ghi estas pli simila al piramido de Egiptio. Ghi estas
mauzoleo de regho de la antikva gaogouli-nacio de
Chinio. Gaogouli-regno translokis sian chefurbon de
Liaoning al Ji'an en 3. kaj retranslokis ghin al Pjongjang
en 427. Dum la periodo de 3 ghis 427 Ji'an estis la
politika, ekonomia, kultura kaj milita centro de Gaogouli-regno.
Nun en ghi konservighas granda nombro da kulturaj
historiaj restajhoj de gaogouli-nacio sur- kaj subtere.
Precipe ekster la urbo dislokighas dekmiloj da antikvaj
tomboj.
El la sennombraj tomboj la plej okulfrapaj
estas la Mauzoleo de Regho Haotai kaj la Mauzoleo
de Generalo. Ili, shtupare masonitaj el shtonoj, aspektas
kiel piramido de Egiptio. La Mauzoleo de Generalo
estas pli bone konservata.
La Mauzoleo de Generalo situas 4.5 km.
nordoriente de Ji'an, sur vasta sundeklivo, kie kushas
multe da tomboj. Ghi, en formo de piramido, altas
12.4 m. Ghia baza egho longas 31.5 m. kaj la baza
areo estas 960 kvadrataj metroj kaj la supra 270 kvadrataj
metroj. La mauzoleo estas masonita el prilaboritaj
longaj granit-pecoj kaj ene plenigita per rulshtonetoj.
Por konstrui ghin oni uzis 6 000 kubmetrojn da shtonoj.
La mauzoleo estas sep-shtupa. La unua shtupo estas
la plej alta, masonita el kvar tavoloj da longaj shton-pecoj
kaj la aliaj ses el po tri tavoloj da tiaj shton-pecoj.
Por malebligi eksterenmovighon de masonitaj shton-pecoj
sub la pezo de rulshtonetoj, che la kvar flankoj de
la mauzoleo oni metis po tri shtonegojn (nun restas
nur du). Chiu shtonego pezas pli ol 15 tunojn. La
entomba chambro staras sur la tria shtupo kaj ghia
enirejo estas meze de la kvina shtupo. La chambro
estas 5.5 m. alta, kvadrata, kun egho 5 m. longa.
Estas mirinde, ke pli-ol-50-tuna shtonplato kun areo
de 60 kvadrataj metroj servas kiel la kovrilo de la
chambro. Neniu scias, kiel oni metis ghin siatempe
sur la supron de la tombo.
En la tombejo ekzistis ankau aliaj kvin
malgrandaj tomboj, nun restas nur unu el ili.
|