Arkitektoj de la antikva Chinio
konstruis multajn elegantajn turojn. La transversaj
sekcoj de tiuj pluretaghaj turoj el brikoj kaj
ligno estas triangulaj, kvadrataj, oblongaj,
pentagonaj, heksagonaj, rondaj, sektoraj ktp.
Pro malsamaj situoj kaj funkcioj, la nombroj
de etaghoj kaj formoj estas diferencaj. Iuj
havas larghan pordon kaj fenestrojn en chiuj
flankoj, aliaj havas dikajn murojn, triaj estas
septitaj en multajn chambrojn per kraditaj klapoj
au lignaj vandoj kaj kvaraj estas chirkauitaj
per koridoro. Krome oni konstruis ankau multajn
altajn urbopordegajn, tamburajn, sonorilajn
kaj mauzoleajn turojn en la tradicia brika kaj
ligna strukturo.
La arkitektoj tre atentis la variecon
kaj ornaman funkcion de la tegmento kaj tegmentanguloj.
Belaj tegmentrandoj kaj kuspe levitaj tegmentanguloj
igis grandan tegmenton aspekti ne sufoke peza.
Tio estas unu el la karakterizajhoj de la china
antikva arkitekturo. La arkitektoj alte taksis
la harmonian belecon de la tuta konstruajharo.
La altaj konstruajhoj ofte estas akompanataj
de arkado, ekranmuro, kiosko, pagodo, shtona
leono, rokajho, lageto, bosko k.a. Sube estas
kelkaj famaj chinaj turoj, kiuj reprezentas
la antikvan arkitekturon de Chinio.
Yueyang-turo
situas che la bordo de Dongting-lago en norda
Hunan-provinco. Ghi estas konstruo sur la okcidenta
pordego de urbo Yueyang. En la periodo de la
Tri Regnoj (220-280) oni konstruis tie revuan
turon por akvo-armeo. En la jaro 716 la turo
estis plikonstruita en trietaghan kaj ekhavis
la nomon Yueyang. En la postaj jarcentoj la
turo estis rekonstruita 32 fojojn pro detruo
de inundo, milito, fulmofrapo kaj incendio.
La nuna turo estis rekonstruita en 1867. Ghi
estas 19.72 metrojn alta, 17.24 metrojn longa
kaj 14.54 metrojn largha. Ghi, oblonga kaj trietagha,
estas farita el ligno. La tegmenton kronas trimetra
kupolo el glazuritaj tegoloj en bildo de du
drakoj konkurantaj por globo. La unua etagho
estas chirkauita de pordo kaj fenestroj delikate
gravuritaj kaj la dua etagho garnita per portiko,
kaj de tie oni povas vidi la lagon Dongting.
En la turo pendas kaligrafajhoj de famaj literaturistoj
de diversaj periodoj. Chirkau la turo estas
Sanzui-kiosko, Umefea Kiosko, Huaifu-kiosko,
stelea galerio kaj portalo.
Turo
de Flava Gruo sidas sur la Serpenta Monto
sude de Yangzi-rivero en Wuhan, chefurbo de
Hubei-provinco. La monto estas nomata ankau
Monto de Flava Gruo, tial la turo ricevis la
nomon. Ghi estis konstruita en 223 kaj plurfoje
detruita kaj rekonstruita, tial la formo kaj
la arkitekturo shanghighis foje kaj refoje.
Tamen malgrau multfoja rekonstruado la Turo
de Flava Gruo restis kaj restas pompa kaj impona.
Ghi impresas kiel fea palaco, kaj multaj literaturistoj
kaj eruditoj frekventis ghin, verkis poemojn
kaj artikolojn pri ghi kaj multaj elstaraj el
ili heredighis ghis nun. En 1884 la turo estis
forbruligita pro najbara incendio. En oktobro
de 1981, je unu kilometro for de ghia ruino,
oni konstruis novan turon lau la formo de tiu
en Qing-dinastio. La nova kvinetagha turo en
formo de kvadrato altas 49 metrojn. Sur la alta
turo oni povas chirkaupreni per rigardo Yangzi-riveron.
Chirkau la turo oni konstruis blankajn pagodojn,
stelean galerion kaj portalon.
Turo
de Princo Teng situas che Ganjiang-rivero
en Nanchang, chefurbo de Jiangxi-provinco. Ghi
estis konstruita de princo Teng en 653. Teng
estis filo de Li Yuan, la unua imperiestro de
Tang-dinastio (618-907). Multaj poetoj kaj pentristoj
de la antauaj dinastioj plezurighis per vizito
al la turo kaj ofte improvizis kaligrafajhojn
kaj pentrajhojn. Historiaj libroj registras,
ke en Tang-dinastio turistoj kaj senditoj el
la Sudorienta Azio venis tien speciale por rigardi
la turon. En mil jaroj la turo estis plurfoje
detruita kaj rekonstruita. La lasta detruo okazis
en oktobro de 1926. Militaristo en Nanchang
forbruligis la turon, kaj restis nur steleo
kun skribajho "Turo de Princo Teng".
Post suficha preparado la magistrato de Nanchang
denove rekonstruis ghin sur malgranda monto
proksima al ghia ruino. La nove konstruita turo
estas impona kaj grandioza kiel tiu de Song-dinastio,
kun kolosa tegmento kiel tiu de Tang-dinastio.
Ghi altas 54.4 metrojn, aspektas trietagha ekstere,
sed fakte estas sesetagha interne. Apud ghi
estas parko kun rokajho, bosko k.a. Sur ghi
oni povas chirkaupreni per rigardo la vastan
panoramon. Okcidente de ghi estas serpentantaj
montoj tegitaj de verdaj arboj.
Penglai-turo
sidas sur Danya-monto norde de Penglai-gubernio
de Shandong-provinco. Ghi estis konstruita en
1056-1063 en la Norda Song-dinastio, plivastigita
en Ming-dinastio (1368-1644) kaj riparita en
Qing-dinastio (1644-1911). Ghi estas duetagha
ligna konstruajho rigardanta suden, kun alto
de 15 metroj. Ghia teretagho estas chirkauita
de 16 rughaj kolonoj, kaj la supra etagho garnita
per portiko. Kiam malsupre de la turo estighas
nebulo, la turo kvazau flosas en nuboj, kaj
la vizitantoj sentas sin kvazau en chielo. Pro
tio ghi portas mitan koloron kaj iuj imperiestroj
en la antikveco venis tien por peti senmortigajn
drogherbojn. Antau la turo staras malsamnivele
5 grupoj da antikvaj konstruajhoj. Foje vizitantoj
povas vidi miraghon.
La
Tambura Turo de Pingyang trovighas en la
urbo Linfen de Shanxi-provinco. Ghi ricevis
la nomon pro tio, ke antikve la urbo Linfen
nomighis Pingyang. Lau notoj de historia libro
kaj steleo, la loko estis trafita de eksterordinare
forta tertremo en 1303 kaj preskau la tuta urbo
detruighis, disfalis la urbmuroj, temploj, oficejoj
kaj loghdomoj, kaj ankau la turo. Tamen en la
sekvanta jaro ghi estis riparita. Ghi estis
rekonstruita plurfoje en la postaj dinastioj,
sed chiam konservis la originan stilon. En 1983
oni renkonstruis ghin lau la aspekto de tiu
en Ming-dinastio. La dek metrojn alta kaj 40
metrojn longa kvadrata bazamento de la nuna
turo havas en la kvar flankoj po unu arkan pordon
je 5 metroj altan kaj je 5 metroj larghan. La
vojoj tra la pordoj estas pavimitaj per shtonaj
pecoj. Sur la bazamento staras duetagha turo
alta 43.72 metrojn.

|