China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Klasikaj Ghardenoj

En la 12-a jarcento a.K. aperis la plej frua ghardeno de Chinio. La ghardeno kun natura pejzagho, havanta multajn kortobirdojn kaj bestojn, servis por chasado kaj rajdado de imperiestroj kaj nobeloj.

En la dinastioj Qin (221-207 a.K) kaj Han (206 a.K-220 p.K) aperis novaj ghardenoj kun palacaj domoj kiel la chefaj kaj estis nomataj palacaj ghardenoj kun konstruajhoj. Ili havis ne nur bredejon de kortobirdoj kaj chasejon de bestoj, sed ankau ripozejon por imperiestroj, iliaj edzinoj kaj kromedzinoj. En 221 a.K. la Unua Imperiestro (221-210 a.K sur trono) de Qin-dinastio konstruigis en la chefurbo Xianyang palacon, kiu estis la plej frua palaca ghardeno kun konstruajhoj. Ghia antaua halo Epang estis tre pompa, kaj poste ghi estis forbruligita en milito. La skalo de la palaca ghardeno de Han-dinastio estis pli granda. Imperiestro Wudi (141-87 a.K. sur trono) de Han-dinastio konstruigis grandan ghardenon okcidente de Chang'an kiel loghejon de siaj kromedzinoj. En la ghardeno estis rivero, monteto, lago, tri insuletoj kaj diversastilaj haloj che monto kaj akvo. Al la ghardeno ne mankis raraj birdoj kaj bestoj kaj belaj floroj kaj herboj.

En Han-dinastio malmultaj nobeloj kaj richaj komercistoj komencis konstrui ghardenojn en sia privata loghejo. En iliaj ghardenoj estis luksaj konstruajhoj, lagetoj, floroj, herboj kaj arboj. La grandeco kaj lukseco de privata ghardeno servis kiel simbolo de la richeco de la mastro.

La plia disvolvigho de la chinaj klasikaj ghardenoj manifestighis en tio, ke oni garnis ilin per pejzaghoj priskribitaj en poemoj kaj pentrajhoj. Tiel aperis poeziaj pejzaghaj ghardenoj kaj iom post iom formighis la chefa karakterizajho de la chinaj klasikaj ghardenoj. En 1117 p.K. imperiestro Huizong de Song-dinastio ses jarojn konstruigis Baibushan-ghardenon. En la ghardeno charmis monteto, prosperis bambuaro, zigagis fluo kaj inter ili staris kioskoj kaj pavilonoj. Promenante sur pado, oni sentis sin kvazau en pejzagha bildo. Oni rigardis ghin kiel modelon de shtata pejzagha ghardeno.

La ghardena arto de la dinastio Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) ne nur heredis la karakterizajhojn de la ghardenoj de la antauaj dinastioj, sorbis la eminentajn konstruajn artojn de sudaj kaj nordaj ghardenoj, sed ankau progresis. La imperiestraj ghardenoj de Qing-dinastio servis kiel imperiestraj palacoj ekster la chefurbo. Tial krom charma medio por ripozo kaj distrigho, en la ghardenoj estis ankau domoj por okazigi gravajn ceremoniojn kaj trakti politikajn aferojn kaj loghdomoj por imperiestro kaj liaj familianoj. Imperiestro Kangxi (1662-1722 sur trono) konstruigis en la antauurbo de Pekino ghardenon Changchunyuan, kiu estis la unua imperiestra ghardeno ekster la chefurbo. En 1703 li konstruigis la grandiozan Someruman Montvilaon en Chengde de Hebei-provinco. En 1725 oni konstruis palacon Yuanmingyuan en Pekino. Ghiaj multaj pejzaghoj similis famajn pejzaghojn de la suda akvoricha regiono. Tial ghi estis nomata "Ghardeno kun Dekmil Ghardenoj". La palaco estis forbruligita de la britaj kaj francaj agresantoj en 1860. Nun restas nur ghia ruino, lau kiu oni tamen povas imagi ghian grandiozecon.

La Somera Palaco en la okcidenta antauurbo de Pekino estas la plej alloga imperiestra ghardeno de Qing-dinastio. Ghia konstruado dauris dudek kvin jarojn ekde 1750. La palaco konsistanta el Wanshou-monto kaj Kunming-lago karakterizighas per granda skalo, harmonia dispozicio, elegantaj konstruajhoj kaj charmaj pejzaghoj. Ghi estas la plej pompa klasika ghardeno. Wanshou-monto estas ghia centro. La alta turo Foxiang che la monttalio estas la kerno de ghia konstruajharo. La pentrita Longa Koridoro kun longo de pli ol 700 metroj zigzage etendighas inter la monto kaj lago kaj interligas grupojn da konstruajhoj antau la monto. En la palaco charmas ghardeno Xiequyuan, konstruita imite lau Jichangyuan de la suda urbo Wuxi. Pro ghia eleganteco oni nomas ghin "ghardeno en ghardeno".

En la dinastioj Ming kaj Qing furoris konstruado de privataj ghardenoj. En urboj kaj urbetoj kun abundaj produktajhoj, favoraj naturaj kondichoj kaj alte disvolvita kulturo multas privataj ghardenoj, chiu kun sia propra stilo. Char ili estis parto de privataj loghejoj, tial oni devis zorge dekoracii por fari malsamajn vidajhojn en limigita spaco kaj produkti artan efikon de interligigho kaj kontrasto. Suzhou, Hangzhou, Wuxi, Yangzhou kaj aliaj abundas je privataj ghardenoj.

La ghardenoj de Suzhou estas tre belaj kaj elegantaj. En malgranda spaco oni vidas pejzaghojn analogajn al la naturaj. Oni faris lagojn kaj montojn lau lokaj kondichoj, konstruis kioskojn che akvo kaj plantis florojn kaj arbojn, kiuj chiuj impresas kiel naturaj pejzaghoj. La ghardeno Canglangting reprezentas la ghardenan konstruadon de Song-dinastio (960-1279). Ghi havas artefaritan monteton en la centro. Sur la montokresto staras kiosko. Oriente oni povas rigardi fishojn kaj okcidente surakvajn kioskojn interligitajn per zigzaga koridoro. La medio estas kvieta. La ghardeno Shizilin konstruighis en Yuan-dinastio (1271-1368). Ghi famas pro siaj artisme aranghitaj rokajhoj kaj zigzagaj vojetoj tra diversaj grotoj. Irante en la grotoj, oni sentas sin kvazau en labirinto. Multaj rokajhoj similas al diverspozaj leonoj. Tial la ghardeno ricevis la nomon Shizilin (arbaro kun multaj leonoj). Shizilin povas esti rigardata kiel reprezentanto de la alte taksataj pompaj ghardenoj de Ming-dinastio. Ghardeno Zhuozhengyuan estas la plej granda en Suzhou. Ghi havas lagon en la centro. Apud chiu ghia kiosko oni povas vidi akvofluon. Ghiaj dekkelkaj kioskoj diferencas unu de alia.

Imperiestroj konstruigis mauzoleon por si. Tiel aperis mauzolea ghardeno. Famaj estas la Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio en antauurbo de Pekino kaj la Orienta kaj Okcidenta Mauzolearoj de Qing-dinastio en la provinco Hebei.

Kun enkonduko de budhismo kaj naskigho de taoismo en diversaj lokoj de Chinio aperis temploj kun ghardenoj. La klasikaj ghardenoj en diversaj lokoj de Chinio portas chiu sian lokan koloron kaj nacian stilon.