Estimataj
kaj karaj samideanoj,
En
julio de 2004, Chinio gastigos la 89-an Universalan Kongreson
de Esperanto en la chefurbo Pekino. Vi chiuj estas bonvenaj
kaj invitataj!
Vi
estas bonvenaj ankau al la hejmpagho de la 89-a UK en Pekino,
kiu malfermighis hodiau.
La
hejmpagho de la kongreso servas kiel
------ Informejo, kie vi ricevos
alighilojn, bultenojn, mendilojn kaj aliajn kongresajn materialojn.
------ Fenestro,
tra kiu vi vidos la belan kongresan urbon kaj kongresan
landon kun longa historio kaj mirinda kulturo.
------ Kunsidejo, kie vi povas intershanghi
opiniojn pri la kongresaj aferoj kun la Loka Kongresa Komitato
(LKK) de la 89-a UK, China Esperanto-Ligo kaj chinaj esperantistoj.
Laboras
por la ret-paghoj oficistoj de China Esperanto-Ligo, redaktoroj
de la reta El Popola Chinio kaj multaj aliaj chinaj e-istoj.
Kompreneble, ankau la Estraro kaj Centra Oficejo de UEA
multe subtenas la laboron.
Ni
esperas, ke vi chiuj alighos al la kunlaboro, kaj ni kune
konstruos la hejmpaghon. Ni esperas ankau, ke la retpagho
estos la virtuala kongresejo, elektronika renkontighejo
kaj reta hejmo de niaj samideanoj.
Anticipan
dankon!
Sincere
kaj amike via,
YU
Tao |
Ghenerala
sekretario de China Esperanto-Ligo |
Vicchefredaktoro
de El Popola Chinio |
|