Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Usono ĉesu subteni Taiwan en ĝia klopodo por aliĝi al MSO

    La 15-an de junio Zhang Qiyue, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio postulas, ke Usono ĉesigu ĉian aktivadon por subteni Taiwan en ĝia klopodo por aliĝi al la Monda San-Organizo (MSO), por ne malutili al la ĉina-usonaj interrilatoj.

    Antaŭ nelonge usona prezidanto George W • Bush subskribis la projekton de leĝo por subteni Taiwan en ĝia aliĝo al MSO kaj pere de la Blanka Domo deklaris, ke la usona principo pri unu Ĉinio ne ŝanĝiĝis.

    Zhang Qiyue diris, ke Ĉinio plurfoje serioze traktis kun Usono por montri sian fortan malkontenton kontraŭ la erara projekto de Usono, kiu tute ignoris la starpunkton de Ĉinio.

    Taiwan estas parto de Ĉinio. Laŭ koncerna decido de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj difino de MSO Taiwan ne havas rajton aliĝi al MSO kiel ĝia membro aŭ submembro, nek rajtas partopreni ĝiajn aktivadojn kiel observanto. En la 57-a Konferenco de MSO okazinta antaŭ nelonge multe da membroj de MSO rifuzis la intrigon de la Taiwan-aj aŭtoritatoj por enpuŝiĝi en MSO, kio montris la komunan deziron kaj klaran sintenon de la internacia socio.

    La centra registaro de Ĉinio ĉiam atentis pri la sano de siaj samlandanoj en Taiwan, multe helpis Taiwan-ajn fakulojn en la scienca interŝanĝo kaj kunlaboro kun MSO kaj faris 4 konkretajn proponojn en la 57-a Konferenco de MSO. Tio plene montris la sincerecon de la centra registaro de Ĉinio pri tiu problemo. Taiwan havas facilan vojon por ricevi higienajn informojn. La vera intenco de la Taiwan-aj aŭtoritatoj por enpuŝiĝi en MSO estas krei “du Ĉinioj”, “unu Ĉinio kaj unu Taiwan” en la internacia sfero, sed tiu intrigo neniam sukcesos. Ĉinio postulas, ke la usona registaro konu la politikan intrigon de la Taiwan-aj aŭtoritatoj, obeu la popolan volon kaj serioze observu la principon de la tri komunaj deklaroj de Ĉinio kaj Usono kaj la klaran principon pri unu Ĉinio, kiun plurfoje asertis la usona registaro.

Rilata materialo:

    Konferenco de MSO vetois la proponon koncernantan Taiwan