Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Kelkaj punktoj dum la 89-a UK

Estimata s-ino Tan Xiuzhu, prezidantino de LKK de la 89-a UK

Karaj membroj de LKK kaj helpantoj,

Reveninte hejmen post preskaǔ 4 semajnoj en Ĉinujo, mi havas la plezuron skribi al vi varmajn vortojn sekve de la 89-a UK.

Mi deziras gratuli vin pro la sukceso de la kongreso. La evento estis tre bone organizita de vi kaj ankaǔ de la lokaj aǔtoritatoj, kiuj senteble kontribuis multe por ĝi.

Mi tre ĝuis la kongreson. Permesu al mi mencii kelkajn punktojn, kiuj speciale impresis min kaj plaĉis al mi:

•  La partopreno de gravaj ĉinaj oficialuloj en la inaǔguro.

•  La eksterordinara ekspozicio starigita en la kongresejo, kun tre varia riĉa enhavo, inkluzive de libera aliro al la Interreto...

•  La centoj da afiŝoj ambaŭflanke de la stratoj de Pekino informantaj pri nia UK al la loka loĝantaro.

•  La elstara afableco de multaj ĉinaj kongresanoj, kiuj senĉese esprimis amikecon kaj fervoron, eĉ se multaj el ili ne sukcesis profunde komunikiĝi kun ni per la Internacia Lingvo. Sed ilia rideto kaj afableco tuj “kaptis” nin, eksterlandajn gastojn.

•  La Nacia Vespero, kies riĉeco igis multajn el ni ekzaltitaj.

•  Por mi la plej entuziasmiga ago: la longdaǔra disaǔdigo de nia himno, La Espero, en la laǔtparoliloj, ĝuste kiam ni, partoprenantoj de la Tuttaga Ekskurso, grimpadis sur la Granda Muro. Tian komplezon oni neniam forgesos...

Pro ĉiuj ĉi punktoj kaj pro aliaj, mi multe dankas vin. Bv. transdoni miajn vortojn al ĉiuj, kiuj kontribuis por la sukceso de la 89-a UK.

Mi deziras al vi sukceson en plua antaǔenigo de Esperanto en via grandega kaj riĉkultura lando kaj esperas revidi nemalmultajn el vi en venontaj Universalaj Kongresoj.

Amike salutas,

Josef Ŝemer
Israelo