Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

UEA prave faris elekton de Pekino kiel ĉi-jara urbo de Universala Kongreso

Alkutimiĝinte al la prema komunista propagando en Sovet-Unio, mi atendis ion similan en Ĉinio.

Mi atente aŭskultis, kiam la kongresanojn alparolis multaj ĉinaj registaraj kaj sociaj altranguloj dum la Malfermo kajFermo. Al mia miro, mi ne aŭdis eĉ ombron de la iama propagando, eĉ ne tiel senkulpan frazon, kiel "Ĉinio konstruas novan vivon". Aliflanke, ili laŭde parolis pri Esperanto.

Kaj fakte, jes: Ĉinio konstruas novan vivon. Evidentiĝis, ke mia imago pri Ĉinio estis tre malnoviĝinta. Nu, mi vidis nur Pekinon; verŝajne, en la cetera teritorio la vivo ne estas tiel impresa.

Do Pekino, laŭ mia supraĵa observo de turisto, estas tre moderna kaj bela urbego (14 milionoj da loĝantoj), en kiuloĝas precipe junaj homoj. Aŭtomobila trafiko estas sufiĉe vigla.Multas personoj kun poŝtelefonoj. Komputilizado kajelektronikizado similas al la usonaj. Neniuj portretoj de ŝtataj aŭpartiaj gvidantoj surstrate (nur sur la ĉefplaco, ĉe la enirejo de laImperiestra Palaco pendas portretego de Mao). Ŝajnas, ke ankaŭkomunistaj sloganoj en stratoj komplete mankas (En Sovet-Unio ĉiupaŝe pendis grandegaj sloganoj "Gloron al laKomunista Partio!", "Doktrino de Marx-Lenin estas nevenkebla,ĉar ĝi estas prava" kaj similaj perloj). Mi komunikiĝis kun multaj ĉinaj kongresanoj. De neniu mi aŭdis eĉ frazon trakteblankiel propagandon. El kio mi konkludis, ke ĉesis ideologiapremo al la ordinara civitano.

En vendejoj estas grandega elekteblo de kiaj ajn varoj. Lanutraĵvendejego (superbazaro) apud la kongresejo enhavas tiom da diversaj nutraĵoj, kiom mi ne vidis en la plej grandaj usonajsuperbazaroj.

Verŝajne, la vivo de ĉinoj estas malproksima de ideala stato. Sed kiel ĝi estas ideala? Certe, Ĉinio estas tia lando, kiun oni ne povas ignori.

Kaj UEA prave faris elekton de Pekino kiel ĉi-jara urbo de Universala Kongreso.

Boris Kolker (Usono, iam Sovet-Unio)