Unua paĝo >> Inter Ni >> El la legantoj

Altan laŭdon kaj admiron!

Kvankam mi ne estis en la 89-a UK, mi ĝin partoprenis perreto kaj poste aŭdis la himnosimilajn rakontojn pri la kongreso de pluraj partoprenintoj.

Tiel rakontis ekz. prof. d-ro Hans Eichhorn (Germanio) i.a.: “Tiun kongreson la ĉinoj bonege organizis kaj mi estis tre kontenta. Ĝi estis unu el la plej bone organizitaj, kiujn mi ĉeestis...” (Kvankam eble iom bagatela punkto, tamen pri la bankedo): “Ĝi estis la plej elstara el ĉiuj ĝis nun ĉeestitaj: mi nur rifuzis la kuiritajn okulojn de Yak-bovoj... eĉ la bankeda menuokarto estis mirakle elstara!...”

Min persone forte impresis kaj ĝojigas la Esperantofilatelaj kongresaj memoraĵoj!! Ili en sia tuto prezentas ĝisnunan maksimumon pri Esperanta Kongreso. Kvankam mi abomenas troan laŭdon, mi ne povas rezisti: Tiu homo, kiu planis kaj realigis ĉion, estis absolute filatele kapabla kaj ideoriĉa. Li/Ŝi metis monumenton en la filatelan mondon pri via 89-a UK kaj tiel bonege propagandas Esperanton en la tuta mondo (de filatelistoj).

Laŭ miaj ekkonoj pri tiuj filatelaĵoj mi ilin prezentos en la decembra numero 2004 de la E-filatela informilo La Verda Lupeo. Kaj jam nun forte bedaŭras, ke ne eblas prezenti tiujn kolore.

Pardonu tiujn liniojn, vi certe nun estas tre lacaj post tiu por vi nervostreĉa kongreso…sed mia troa entuziasmo instigis min skribe esprimi al vi mian altan laŭdon kaj admiron…kaj ĝojon!

Rudolf Burmeister (Germanio)