Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Eminenta servado

Juna viro enbusiĝis kun infaneto en la sino. Konduktorino afable petis, ke iu ajn cedu sian lokon al la viro kun infaneto en la sino. La pasaĝeroj murmuris: “Antaŭe ŝi servis malbone, sed nun multe ŝanĝiĝis!” “Ho, vere. Ni devas laŭdi ŝin.” Aŭdinte tion, la infaneto, kiu sidas sur la genuoj de la viro, ekĝojis: “Paĉjo, paĉjo! Panjo estas laŭdata!”

 

 

Drinkemulo drinkis ĉe amiko. Li babilis kaj babiladis, drinkis kaj drinkadis senĉese. La mastro enuiĝis de tio kaj volis, ke li foriru tuj, tamen hezitis rekte diri la intencon. Jen malheliĝis. La mastro diris: “Ho, Pluvos tuj. Vi iru hejmen pli frue.” La drinkemulo diris: “Jen pluvos, kiel mi povas iri hejmen?” La pluvo falis kaj haltis post longe. Tiam la mastro diris: “La pluvo jam haltis. Vi iru hejmen!” La drinkemulo diris: “La pluvo jam haltis. Kial mi hastas hejmen?”

pliaj