Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Nova videobendo

Forgesema Zhang estis rigardanta nove luitan videobendon. Post nelonge li trovis, ke la intrigo estas disvolvita tute laŭ lia supozo. “Ĉu mi legis la originalon de la aŭtoro?” Ĝuste kiam li dronis en miro, la filo kriis al li: “Hej, paĉjo! Vi ankoraŭ rigardas ĝin? Vi jam rigardis cent fojojn!”

 

 

Ĵurnal-knabo estis ofertanta sur placo kriante: “Terura trompo, ke 82 homoj estis trompitaj…” Iu tuj aĉetis, eklegis, sed ne trovis la novaĵon pri la trompo. Kaj la knabo jam denove ekkriis: “Legu, legu! Terura trompo! 83 homoj estis trompitaj!”

pliaj