Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

La avinoj

de HENRI DETOC

Iam instruistino proponis al siaj junaj lernantoj tiun demandon: Kio estas avinoj? Tuje, 8-jara knabeto respondis: Avinoj estas virinoj, kiuj havas neniun infanon, pro tio ili amas la infanojn de aliuloj. Ili havas nenion por fari... nur esti tiel... Kiam ili promenigas nin, ili malrapide marŝas, sen dispremi la belajn foliojn, nek la raŭpojn... Neniam ili ordonas: Pli rapide antaŭen iru!...

La avinoj estas ununuraj adoltoj, kiuj ĉiam havas tempon. Se oni petas historion, ili neniam forgesas eĉ la plej parteton... kaj pacience ili pliajn fojojn rediras la saman rakonton.

Ĉiam ili scias kiam oni bezonas duan pecon da kuko, eĉ la plej dikan. Ofte ili metas okulvitrojn, kaj, eĉ ili povas demeti siajn dentojn...

Avinoj neniam batas infanon, ili aperas koloriĝantaj... sed ĉiam kun bona rideto. Foje, ili estas dikaj, sed ne troe, por povi laĉi niajn ŝuojn... Ili ne estas tiel malsanaj ol ili diras, tamen, ili mortiĝas pli ofte ol ni.

Ĉiuj infanoj havigus al si avinon! Ĉefe tiuj kiuj ne havas televidon!