Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Kiu ĝenas?

Jam la 2-a horo matene, kaj grupo da junuloj ankoraŭ arde ludis kartojn, kaj ilia bruo malhelpis la najbarojn dormi. Fine la koleraj najbaroj frapis la muron. Kaj iu el la junuloj ekkriis: “Kia ĝeno! Kiu pendigas pentraĵon sur la muron en tiel profunda nokto?!”

 

 

Maljunulo mute drinkis kun larmoj en la okuloj. Simpatia kelnero aliris demandi, kaj tiu respondis: “En la lasta semajno mi edziĝis al juna kaj ĉarma vidvino.” “Ĉu ŝi ion misfaris?” “Ne. Ŝi estas lerta en kuirado kaj vestofarado, kaj bone traktas min.” “Do kial vi ploras?” “Mi ne povas trovi la hejmon.”