Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Nova servistino

“Mia fileto, venu kisi la novan servistinon!” la patrino diris al la filo. “Ne, mi ne!” “Kial?” “Mi ne kuraĝas. Hieraŭ la patro kisis ŝin kaj ricevis vangofrapon.”

 

 

 

 

Zebro enamiĝis al cervo, sed estis rifuzita. La zebro muĝis de kolero kaj demandis pri la kialo. La cervo respondis timeme: “Mia patrino diris, ke tatuita knabo estas malbona.”