Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Aritmetiko

Filo:Hodiaŭ mi ne trapasis ekzamenon de aritmetiko.

Patro: Kial?

Filo:Instruisto demandis min, kiom estas 2 trioble, kaj mirespondis, ke estas ses.

Patro:Vi pravas!

Filo:Kaj la instruisto refoje demandis, kiom estas 3 duoble.

Patro:Bastardo, kia diferenco estas?

Filo:La samon mi diris.

 

 

 

 

 

“Dankon, ke vi donacis al mi buŝharmonikon,” kelke da tagoj post Kristnasko Johano diris al la onklo. “Ĝi estis la plej bona el la donacoj ĉe Kristnasko.” “Ĉu ĝi estas interesa?” “Jes, bonega. Mia patrino ĉiutage donis al mi unu dolaron, nur se mi ne ludis ĝin.”