Kapharoj kaj lipharoj
Instruisto demandis, kial kapharoj griziĝas pli frue ol lipharoj. Kaj lernanto respondis: “Ĉar kapharoj elkreskis 20 jarojn pli fure ol lipharoj.”
Ekster policejo infano demandis policiston: “Ĉu en la fotoj estas veraj krimuloj?” “Kompreneble,” respondis la policisto, “ni tre volas kapti ilin.” Kaj subite la infano demandis: “Kial vi ne kaptis ilin, kiam vi faris por ili foton?”
|