Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Freŝaj farboj

Pentristo veturigis siajn delikatajn olepentraĵojn al ekspozicio kaj atentigis la ŝoforon: “Atenton. Ankoraŭ ne sekiĝis la farboj sur la pentraĵoj.” Kaj la ŝoforo diris: “Nenio grava. Mi portas malnovajn vestojn.”

 

 

 

 

5-jara filineto ne povis kompreni, kial la patrino havas cikatron sur la ventro, kaj la patrino klarigis al ŝi: “Kuracisto faris tranĉon kaj elprenis vin.” Post pripenso la filino serioz-miene demandis la patrinon: “Do kial vi englutis min?”