Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Rimarko en telefona magnetofono

Pardonon, ke nun mi ne povas respondi telefone. Sed vi povas trovi min per poŝtelefono, radiovokilo aŭ retpoŝto. Se vi ankoraŭ ne povos trovi min, vin turnu al la polico por anonci mian perdiĝon. La telefonnumero de la polico estas 110.

 

 

 

Venĝo de policano

Instruisto veturis malgraŭ ruĝa lumo kaj estis barita de policano. La instruisto petis pardonon ekskuzante la malobservon, ke li malfruiĝos al la leciono. La policano ekĝojis: “Ho, estas vi, mia kara instruisto? Bone. Mi atendis 20 jarojn. Nun vi ripetu cent fojojn ‘Mi ne plu trapasos ruĝan lumon'.”


pliaj