Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Sveltigo

Maldika vermo estis trovita de bela pasero kaj petis: “Ne manĝu min. Mi donos al vi la adreson de miaj kamaradoj, kiuj estas multe pli dikaj ol mi.” La pasero respondis: “Tion mi ne bezonas. Mi nun estas sveltiganta min mem.” Tion dirinte ĝi englutis la vermon.

 

 

 

Librobutikon vizitotan de fama verkisto plenigis libroj de tiu verkisto.

Vidinte, ke la librobutiko estas plena de liaj libroj, la verkisto montris grandan ĝojon kaj demandis: “Ĉu vi ne havas alies verkojn?”

La mastro respondis senpripense: “La libroj de aliaj verkistoj elĉerpiĝis, kaj restas nur la viaj.”