Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Konfuza demando

Ŝipisto postvivinta dronadon de la ŝipo vivis jam plurajn jarojn sur dezerta insuleto. Iun matenon li vidis, ke venas al li ŝipo kaj boato.

La boato albordiĝis kaj la boatisto donis al li stakon da ĵurnaloj kaj diris al li: “Jen donaco de la kapitano. Li diris, ke post lego de ĉi tiuj ĵurnaloj vi informu lin, ĉu vi ankoraŭ volas saviĝon.”

 

 

 

Viro iris al ekzameno por licenco de veturigo. La ekzamenanto demandis lin: “Kun kiu vi preferos kolizii, kiam vi vidos, ke antaŭ via aŭto estas hundo kaj homo?”“Certe kun la hundo.” Kaj la ekzamenanto diris skuante la kapon: “Venu refoje!”
“Kial? Ĉu mi devus kolizii kun la homo?” “Vi devas bremsi la aŭton!”