Unua paĝo >> Legu kaj Ridu

 

 

 

 

Humuraĵoj

Ŝoforo de funebra aŭto

Foje mi veturis taksie. Duonvoje mi frapis la ŝultron de la taksiisto por peti lin turni maldekstren. Sed li eksaltis kaj preskaŭ deviis de la vojo. Post longe li klarigis al mi: “Pardonon! Antaŭ kelke da tagoj mi ŝanĝis mian okupon. Antaŭe mi veturigis funebran aŭton.”

 

 

 

 

Iu malsanulo en frenezulejo kriis al kuracisto: “Mi estas reĝo, kaj vi ĉiuj devas obei al mi!” La kuracisto kuntiris la brovojn: “Kiu tion diris al vi?” “Dio!” Kaj tiam alia malsanulo elsaltis kun krio: “Tion mi ne diris!”